i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Koracio!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 18:27, 14. Apr 2008 (UTC)

Saluton, Koracio. Vi kunlaboris al la artikolo kvajzoj, bonvolu skribi vian opinion pri la kunigo de la artikoloj en la diskutpaĝo. Amike, Bea 10:46, 19. Mar 2009 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson redakti

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikolo Diabeto. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikolo kiun vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomon de la artikolo en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:44, 30. Apr 2010 (UTC)

Parta vida malkapablo redakti

Saluton, Koracio. Mi vidis, ke vi ne aranĝis la intervikiojn de Parta vida malkapablo laŭ malnova kaj nova sistemoj. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q1029304, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 18:27, 24 Nov. 2013 (UTC)

Kartavado‎ redakti

Saluton, Koracio. Mi vidis, ke vi ne aranĝis la intervikiojn de Kartavado‎ laŭ malnova kaj nova sistemoj. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q1244624, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo.

Alia uzanto, nome Kani, antaŭe ligis al alia datumo ĉe Vikidatumoj. Sed mi ĵus kombinis ambaŭ listojn. Mi esperas, ke tio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 19:50, 15 Dec. 2013 (UTC)

Nazala parolo redakti

Saluton, Koracio. Mi respondis ĉe mi. --Tlustulimu (diskuto) 19:27, 22 Dec. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:05, 30 Dec. 2013 (UTC)

Saluton. Mi absolute scias neniom pri okulmalsanoj aŭ okulkuracado, sed ŝokis min la fakto ke tiu malsano (kaj artikolo) nomiĝu tiel, kiam plej el la similaj nomoj en aliaj lingvoj donus Ambliopio. Mi kontaktas vin okaze ke tio estus tajperaro aŭ dekomenca insisto en sama literdanco. Estus facile renomigi la artikolon. Kaj eĉ lasi la du nomojn.--kani (diskuto) 20:33, 29 Jun. 2014 (UTC)

Ĉu temas pri tajperaro? Ĉar tiele estus dik el dika kaj kromat aŭ ĥromat. Sed Dik-kromat... Ĉar ne estas alilingvaj ekvivalentoj, mi trovas en la hispana es:Dicromatopsia kiu donus en E-o Dikromatopsio aŭ pli simpligite Dikromatio aŭ Diĥromatio, Diskromatio aŭ Disĥromatio, sed Dikĥromatio?--kani (diskuto) 21:19, 7 Sep. 2014 (UTC)

Ŝajne vi miskomprenis mian averton. Mi ne pridubas la vorton Diĥromatio, kiu nun estas en la titolo, sed la iaman Dikĥromatio, kie malmankas litero. Kiel ĉe multaj internaciaj teknikaj terminoj ne gravas ĉu oni uzas kon aŭ ĥon, do tio povus esti ankaŭ Dikromatio. La demando nun estas ĉu temas pri la sama okulmalsano priskribita en la hispanlingva es:Dicromatopsia, ĉar, laŭ mia kompreno el la priskribo, temas pri sama afero: nur du koloroj anstataŭ tri. Tio nepras por ligi vian artikolon, kiu ĝis nun estas orfa, sen ligo al aliaj lingvoj. Alia detalo pri kio mi ne multe scias: kiam en noto aperas ruĝe ŝablono Literatur, tio signifas, ke en Vikipedio ne funkcias kaj oni devas nuligi parton de la noto por ke ĝi videblu. Mi klarigas kaj ne faras, por ke vi lernu. Tio estas, anstataŭ <ref name="sdw05/2010">{{Literatur | Autor = Gerald H. Jacobs, Jeremy Nathans | Titel = Farbensinn der Primaten | Sammelwerk = Spektrum der Wissenschaft | Nummer = 05 | Jahr = 2010 | Seiten = 44-51 | ISSN = 0170-2971 }}</ref> metu nur <ref name="sdw05/2010"> Gerald H. Jacobs, Jeremy Nathans, Farbensinn der Primaten, Spektrum der Wissenschaft, 05,2010, paĝoj 44-51, ISSN = 0170-2971</ref> kaj almenaŭ aperos la informo.--kani (diskuto) 18:10, 14 Sep. 2014 (UTC)

Al kiu alilingva artikolo oni ligu tiun artikolon?--kani (diskuto) 00:05, 29 Dec. 2014 (UTC)

Krome ĉu vi akceptus plialtigi la kategorion de artikolo Okulo? Tiu apartenas al la 1000 plej gravaj artikoloj kaj oni devas pliampleksigi ĝin.--kani (diskuto) 00:20, 29 Dec. 2014 (UTC)

Pri diskuto pri ŝanĝo de x-sistemo redakti

Saluton. Dankon pro via kontribuo en Diskutejo pri ŝanĝo de x-sistemo. Tamen mi petas vin ŝovi vian kontribuon al alia sekcio, por ke restu klara, kion homoj volas kaj tio ne miskiĝu kun tio, kion homoj ne volas. Laŭ mia kompreno, via kontribuo apartenas al la sekcio Por lasi nuntempan staton. Amike. --KuboF (diskuto) 16:09, 18 Feb. 2015 (UTC)

Referencoj por via artikolo redakti

Saluton Koracio! Nuntempe oni diskutas temon rilatan al via artikolo. Temas pri tio, ke vi kreis "Specifika lingva perturbo" sed donis neniun fonton pri ties informoj. Ĉu vi bonvolus provizi fonton per referencoj (helpo kiel fari)? Tio plikredindigus Vikipedion! Dankon. --KuboF (diskuto) 17:32, 22 Sep. 2015 (UTC)

Krome estas alia problemo. Kelkaj lingvoj havas similan terminon al Disfazio. El ili kelkaj, kiel la angla, havas ĝin kiel alidirektilo al Afazio kaj aliaj kiel artikolo ligita al Specifika lingva perturbo, kiel la franca kaj aliaj. Nun Disfazio restas senlige. Nek nek, sed krom.--kani (diskuto) 11:37, 27 Sep. 2015 (UTC)

Diĥromatio, Triĥromatio‎‎ kaj Tetraĥromatio‎‎ redakti

Saluton, Koracio. Mi ĵus korektis la lingvaĵon en la artikoloj Diĥromatio, Triĥromatio kaj Tetraĥromatio. Dum mia korektado mi rimarkis ripetadon de la jenaj eraroj:

  • arto uzita en la senco de la germana vorto "Art", kies traduko do estu specio. sed ĝi havas tute alian, eĉ ne rilatan signifon. vidu arto (germane Kunst)
  • farbo uzita en la senco de koloro. Tamen ili havas malsamajn signifojn.
  • plej pli ... estas sintakse tute malĝusta, tiel ke mi korektis al plejmulto de aŭ ion alian, depende de la kunteksto.
  • Oftega neglekto de la pluralo de adjekto, kiu rilatas al substantivo. Mi pensas, ke tion kaŭzas la hungara influo, kiu ne konas tion ĉe adjektivoj, sed ĉe demonstraciaj pronomoj.
  • Kelkfoja metado de la difinita artikolo, kie ĝi ne aperu. La esperanta la ne ĉiam koincidas kun la hungara a resp. az.

Mi esperas, ke mi ne fuŝis la fakan ĝustecon de la artikoloj. Mi tre ŝatis biologion dum la lernejaj jaroj. Sed mi jam forlasis la lernejon antaŭ iomete pli ol 30 jaroj.

Ĉu mi eble petu Uzanto:ThomasPusch pri kontrollegado de la artikoloj? Li estas germana kuracisto. --Tlustulimu (diskuto) 21:18, 2 Jan. 2016 (UTC)

Bonvolu vidi mian noton en la diskutpaĝo de la teksto Retinitis pigmentosa. Ankaŭ en tiu teksto estas multaj "germanismoj", kiuj en Esperanto kreas nekompreneblajn vortojn. Nur nun mi vidas, ke Tlustulimu en januaro pripensis ĉu demandi min pri provlegado de la artikoloj. El mia nuna noto de la diskutpaĝo kompreneblas ke mi ne povus preni la tempon por kontrollegi ĉion, do mi ne plene povintus akcepti la proponon de Tlustulimu. Sed ne necesas ke kuracisto relegas ĉiun unuopan vorton - erarojn kiel "halfo" anstataŭ "duono" povas trovi ĉiu esperantisto, ankaŭ vi mem helpe de vortaro. Se vi ne sentas vin certa pri tio, certe inter viaj konatuloj (personaj aŭ perkomputilaj) vi trovus spertan esperantiston kiu relegus viajn tekstojn kaj helpus trovi eraretojn. Sed persone mi certas ke vi mem kapablas: en multaj frazoj via lingvokono tute ne malbonas. Sincerajn salutojn, ThomasPusch (diskuto) 22:33, 14 jun. 2016 (UTC)Reply

Miozo redakti

Saluton. En tiu artikolo restas anglalingvaj teksteroj kaj diversaj plibonigendaĵoj. Mi supozas, ke anisocorio devus esti anisokorio aŭ anizokorio.--kani (diskuto) 22:38, 2 nov. 2016 (UTC)Reply

Bone, mi finkorektis la artikolojn sed ankoraŭ restis anglalingvaj teksteroj kaj diversaj plibonigendaĵoj kiujn mi devis korekti. Rigardu bone alian fojon. Krome mi ne komprenas la vorton pretektala en la lasta ĉapitro; mi supozas, ke estas eraro sed ne komprenas kiu. Pri vortaro mi uzas ankaŭ per Fajrovulpo PIV kiu estas atingebla ĉe http://vortaro.net/ vi devas registriĝi kaj vi jam havas ĝin en via komputilo porĉiame.--kani (diskuto) 11:47, 27 nov. 2016 (UTC)Reply

Esperanto vortaro redakti

Mi povas rekomendi la uzadon de ĉi tiu vortaro: . Ĝi estas simple komutebla ankaŭ al aliaj lingvoj.--Elkágyé (diskuto) 13:38, 27 nov. 2016 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

(Sorry to write in English)

Posttempa parolevoluo redakti

Saluton. Ĉar tiu artikolo Posttempa parolevoluo restis senlige al alilingva similaĵo kaj mi ne kapablis trovi alian pli klare kongruan, mi ligis ĝin al angla Developmental verbal dyspraxia. Se tio ne taŭgas, vi estas fakulo en tiu afero, refaru la ligon aŭ se vi ne kapablas, diru kion mi faru. Dankon.--kani (diskuto) 18:31, 10 dec. 2017 (UTC)Reply

Sed mi ne komprenis kion vi volas ke mi faru. Ĉu nur forigi la esperantan paĝon el la grupo de jam ligitaj artikoloj? Se jes, tion mi tuj faru.--kani (diskuto) 20:41, 17 dec. 2017 (UTC)Reply
Nur diru tion.--kani (diskuto) 21:17, 17 dec. 2017 (UTC)Reply

Blindeco redakti

Saluton. Mi laboras en Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 30 kB por plialtigi ilin al pli supra kategorio. Mi pliampleksigas ilin, ĉefe super 30 000 bitokoj, kaj samtempe mi korektas, aldonas referencojn, bildojn, bibliografion, ligilojn kaj ĉefe kreas novajn artikolojn, tio estas, bluigas ruĝajn ligilojn. Mi jam faris tion en la litero A, kaj nun faras ĝin en la litero B, sed tie estas kelkaj artikoloj pri fakoj en kiuj mi tute malkompetentas. Ekzemple estas la artikolo Blindeco. Mi jam suprenigis ĝin el la plej malalta kategorio al la meza, sed nun mi dezirus suprenigi ĝin al la plej alta. Ĉu vi volus traduki ĉapitrojn el la korespondaj alilingvaj artikoloj? Tiele oni povus atingi la celon. Eble vi iam havos tempon.--kani (diskuto) 22:25, 18 maj. 2018 (UTC)Reply

Dankon. Ĉefe la medicinaj kaj teknikaj aspektoj interesas. Poste mi povas aldoni pri ĝeneralaj aspektoj: blindeco en socio, eduko, arto ktp.--kani (diskuto) 09:23, 20 maj. 2018 (UTC)Reply
Fakte simila materialo povas esti uzata en ambaŭ artikoloj, ŝanĝante iomete la redakton. Tion mi povos fari poste. Dekomence el vikipedia vidpunkto plej gravas la pliampleksigo de Blindeco anstataŭ de Blindulo, por prestiĝigi la liston de Mil havendaj artikoloj.--kani (diskuto) 09:43, 20 maj. 2018 (UTC)Reply

Raŭpa ŝtupiranto redakti

Saluton. Ĉar temas pri ilo, ĉu ne estus pli konvena titolo Raŭpa ŝtupirilo? Oni povas alinomgi ĝin, supre, kie estas vorto Pli.--kani (diskuto) 10:55, 7 jun. 2020 (UTC)Reply

Do, en la diskutejo pri alinomado mi metis la jenan mesaĝon.  Komento: Mi havas unu bonan kaj unu malbonan novaĵon, kiel ĉe filmoj. La bona estas, ke la kreinto de Raŭpa ŝtupiranto tute akceptas la ŝanĝon al Raŭpa ŝtupirilo. La malbona estas, ke tiu mem indikas la ekziston de alia artikolo kun preskaŭ simila enhavo, sed tute aparta nome Ŝtupargrimpilo, kreita de vikipediisto kiu ne venis al Vikipedio en la lasta jardeko. La unua menciita artikolo estas ligita nur al la hungara, dum tiu pli malnova nur al la ĉeĥa. Tio supozigas al mi, ke eble estas alia versio ĉu en Esperanto ĉu en aliaj lingvoj. Kaj tiam la problemo ne estas simple ŝanĝi Raŭpa ŝtupiranto al Raŭpa ŝtupirilo sed unue kunigu la enhavon kun Ŝtupargrimpilo, kaj kunigi la du fadenojn (tion mi povus kaj pretas fari) sed due serĉi (aŭ krei, ankaŭ tion mi povus kaj pretas fari) la perditan komunaĵon. Tamen mi ne scias kie serĉi tion. Mi ne scias kiel tiu afero nomiĝas eĉ en mia nacia hispana lingvo nek en iu alia, krom en la ĉeĥa kaj la hungara. Krome restas lasta detalo, kion oni preferas? Ĉu Raŭpa ŝtupiriloŜtupargrimpilo? (Subskribo) Nu, kion vi opinias prie kaj ĉefe, ĉu vi respondus al tiu lasta demando? Ĉu Raŭpa ŝtupiriloŜtupargrimpilo?--kani (diskuto) 10:01, 14 jun. 2020 (UTC)Reply

  Komento: Krome ekzistas Ŝtuparlifto, kiu estas tute alia afero, kvankam rilata, kreita de la sama vikipediisto de Ŝtupargrimpilo.--kani (diskuto) 10:06, 14 jun. 2020 (UTC)Reply

Bone, ankaŭ mi ne klare vidas mian preferon; ni atendos reagojn de aliaj vikipediistoj.--kani (diskuto) 10:12, 14 jun. 2020 (UTC)Reply

Lifto por rulseĝo redakti

Supozeble la eraro estis verko de la centra komputilo de Wikipedia. Ankaŭ mi trovis similajn erarojn. Tio venis el historiaj tempoj, kiam estis alia sistemo pri lingvaj ligiloj. Se ĝenas vin tio, klaku al maldekstra marĝeno "Redakti ligilojn", poste ĉe la lingvoj "redakto en via lingvo" kaj redaktu, tamen tiam, se tio nepre erara. --Crosstor (diskuto) 11:06, 4 jul. 2020 (UTC)Reply

Stumpŝtrumpo redakti

Saluton. Tiu artikolo estis ligita nur al la hungarlingva versio. Poste mi trovis, ke ekzistas almenaŭ ankaŭ la anglalingva versio en:Stump sock kaj mi ligis ĝin. Eble tio estos utila.--kani (diskuto) 17:17, 13 jul. 2020 (UTC)Reply

Lingva evoluo en Down-sindromo redakti

Saluton. Mi korektetis artikolon Lingva evoluo en Down-sindromo. En la fina paragrafo mi trafis la vorton mundo kiu ne ekzistas en Esperanto. Komparinte en la hungara originalo, mi vidis, ke temas pri buŝo kaj tiel mi korektis. Se mi eraris, pardonu kaj rekorektu. Krome, mi vias, ke denove via artikolo estis ligita nur al la hungarlingva versio. Mi supozas, ke tiel estas al vi pli facile tradukebla. Sed en scienca fako, plej verŝajne estas similaj artikoloj en aliaj lingvoj, tiel pli facile atingeblaj: kaj tiel aliligvaj personoj povas veni al Esperanto.--kani (diskuto) 18:48, 12 apr. 2021 (UTC)Reply

Tamen fakte mi serĉis similan artikolon en kelkaj lingvoj kaj ŝajne tio ne ekzistas.--kani (diskuto) 19:03, 12 apr. 2021 (UTC)Reply

Numerikaj kapabloj en Down-sindromo redakti

Saluton, En tiu artikolo vi lasis frazon en hungara kiun mi ne povas traduki. Mi kaŝis ĝin, sed vi povas rekuperi tion el la redaktopaĝo inter la notoj 3 kaj 2, tiuorde.--kani (diskuto) 17:22, 10 maj. 2021 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:25, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply

 

You have been a medical translators within Wikipedia. We have recently relaunched our efforts and invite you to join the new process. Let me know if you have questions. Best Doc James (talk · contribs · email) 12:34, 13 August 2023 (UTC)