Diskuto:Manĝobastonetoj

Haŝioj redakti

Jes, mi sciis ke oni en Japanio nomas “kvajzon” haŝi. Fakte tio estas sama signifo, sed nur je malsama prononco. Japanio lernis multe de Ĉinio historie, je lingvo, je arĥitekturo, je viva moro kaj je diversaj flankoj ktp. Eĉ nun ni ankoraŭ povas vidi en la japana lingvo grandajn nombrojn da ideagrafiaĵoj de han-lingvo (ĉina lingvo). Japana kulturo rilatas kun Ĉina kulturo tre profunde kaj intime.

Estas necese konsiderita je la vorta deveno, ke ni lanĉas neologismon. Kvajza uzado estis la plejfrue inventita de ĉina praulo historie. Male oni rajtas nomi ĉiujn nelogismojn laŭ sia plaĉo kaj laŭ prononco de sia lingvo. Tio estos senorda. Samtempe ni devu respektas fakton de la vorta deveno pri la speciala afero. Kvajzo devenis de Ĉinio, do, estas nepridisputebla fakto. Tial ni devu uzi vorton kvajzo laŭ la prononco de inventa loko-Ĉinio. Celumio 06:46, 21. JUL 2008 (UTC)

Miascie la kutima nomo por ĉi ilaro estas "haŝioj". Ĉu mi rajtas movi la artikolon? "Manĝilbastoneto" estas ege peza vorto, komparebla al la arkaikaĵo "vagonaro" (moderne "trajno"). Aŭ ĉu ni eble movu na "kulero" al "manĝilŝovelileto"? Bab 00:14, 5. Feb 2007 (UTC)

Mi konsentas pri la pezeco de "manĝilbastoneto" kaj tute ne konsentas pri la renomigo de "manĝobastonetoj" al "manĝilbastonetoj". Ankaŭ "montrobastoneton" oni ne montras, sed montras per ĝi, sama al "ordonobastoneto" oni ne ordonas, sed ordonas per ĝi (vidu PIV 2005). En PIV troviĝas sub "haŝio" kiel difino "manĝobastoneto", tamen ĝi ankoraŭ ne estas akceptita de la akademio. Atendante tion mi proponas renomi la artikolon al "manĝobastonetoj" kaj aldoni la redirektilon "haŝioj". Amike, Bea 08:09, 5. Feb 2007 (UTC)

Mi konsentas kun la propono de Bea, kiu tute pravas. --Petr Tomasovsky 07:43, 11. Feb 2007 (UTC)
Do, mi proponas ke ni movu ĉiujn artikolojn kun titolvortoj ankoraŭ ne Akademie aprobitaj. Bonan apetiton! Bab 13:28, 11. Feb 2007 (UTC)

En la Vikipedio ni ĝis nun neniam blinde sekvis la Akademion. Kio rajtigas titolon, estas ĉu la koncerna vorto fakte uzatas (de la Esperanto-komunumo): "haŝioj" jes. Mi povus listigi centojn da artikoloj kies titolvortoj "ankoraŭ ne estas akceptita de la akademio", ekzemple nifo, podkasto, umiko. En la anglavikipedia artikolo pri Esperanta vortotrezoro, haŝioj estas montrata kiel ekzemplo de vorto kun Japana etimo. Sed scivolemulo kiu sekvas la ligilon je Chopsticks, ne trovas la vorton "haŝioj" je la Esperanta interviki-ligilo. Laŭ mi hontige... Ĉu mi konvinkis vin? Bab 18:58, 5. Feb 2007 (UTC)

Ne, mi bedaŭras, post iom da serĉado per google, viaj argumentoj ne konvinkis min. Tamen, kvankam mi preferas "manĝobastonetojn" (t.e. vorton, kiun ĉiu esperantisto komprenas), mi ne kontraŭos la titolon "haŝioj", kondiĉe ke estas redirektilo. Sed mi petas forviŝon ĉiean de "manĝilobastonetoj". Bea 09:08, 6. Feb 2007 (UTC)

Via aserto (verŝajne prava) ke ĉiu esperantisto komprenas na "manĝbastonetoj", sed ne na "haŝioj", montras kiom okcident-kulturaj estas esperantaj lernolibroj... Se oni povas enkapigi "kulero", tiam ankaŭ "haŝio" - por la egaleco de la mondaj manĝkulturoj! ;-) "Manĝ-baston-et-o" estas klarig-vorto por Eŭropanoj. Mi volas "haŝioj" kiel ĉeftitolon, sed certe ni redirektu el "manĝ(o)bastonetoj"! Bab 01:05, 7. Feb 2007 (UTC)

Kial la pluralo? Narvalo 05:35, 7. Feb 2007 (UTC)

Bona demando... Ĉu havas praktikan sencon paroli pri unu haŝio? (Kvazaŭ pri unu okulvitro?) Bab

Utileco redakti

Manĝbastonetojmanĝobastonetoj estas vortoj facile kompreneblaj, sed ili estas malgraŭe tro longaj (orale kaj skribe). Haŝioj estas preferebla, ĉar ĝi donas intersajn eblojn : haŝio (se nur estas unu manĝobastoneto) haŝiingo (glaso por ordometi la manĝbastonetoj) haŝiaro (malpli longa ol manĝbastonetaro) Japanlingve, « manĝbastonetoj » sin diras « haŝioj ». (lerna ekzemplo). 81.48.133.168 12:23, 12. Jun 2008 (UTC)

Enkonduko refarenda redakti

Kiel ajn la artikolo nomiĝas, ĝi certe estas re-redaktenda:

  • La unua frazo uzas abrupte la vorton "haŝio" sen indiki ĉu tio estas sinonimo aŭ parenca ilo.
  • Kvankam pli poste estas kritiko "... lernolibroj de Esperanto ofte fokusas je eŭropa vivmaniero" la iloj estas priskribitaj ekskluzive reference al eŭropaj manĝilaroj. Ja povas esti interese kompari kun aliaj manĝiloj, sed tio okazu en aparta paragrafo, ne en la difino ! kaj ne nur kun eŭropaj iloj.

Mi mem ne ŝanĝu: mi ne kompetentas pri tiuj iloj, eĉ neniam uzis.

  • Cetere eĉ se uzeblas devige duope, manĝbastonetoj ne konsistigas "manĝilaron", kies uzo kiksiĝis en "tuto de la iloj k vazoj, kiujn oni uzas por manĝi". (eventuale manĝ-paron.)

--Ssire 02:54, 21. Jul 2008 (UTC)

Kunigo kun kvajzoj redakti

  1.   Por: Mi subtenas la kunigon de la du artikoloj. Estu redirektoj el kvajzoj al manĝobastonetoj. Ĉar ŝajne la esperantaj vortoj haŝioj kaj kvajzoj estas kutimaj en Japanujo kaj Ĉinujo, mi proponas, ke ambaŭ aperu en la unua frazo de la artikolo. El la du artikoloj eblas fari interesan, legindan artikolon. --Bea 10:41, 19. Mar 2009 (UTC)
  2.   Sindetena: Mi subtenas la kunigon de ambaŭ artikoloj - tamen mi ne spontane pensas pri "kvajzoj" kiam mi manĝas en ĉina aŭ japana restoracio - laŭ mi estus preferinde iri de la pli facila (Manĝobastonetoj) al la malpli facila (Kvajzoj) vorto. --Dominik 11:19, 19. Mar 2009 (UTC)
  3.   Por: Por: 1.Esperanto estas internacieca, ne nur eŭropeca. kvankam eŭropano ne uzas la manĝilon, sed aziano uzas. Tial,aziano rajtas lanĉi la neologismon, ĉar tiu ilo estas ne nur por manĝi, ankaŭ kun alia kultura enhavo.2.Kvajzoj devenis de Ĉinio. Ĉino ekuzis ĝin plejfrue. Japanio lernis tion de Ĉinio.Do, ĉino rajtas lanĉi la vorton laŭ la ĉina lingvo.3.Mi subtenas la kunigon, sed je kvajzoj. Ĉu oni lanĉis,as,os neologismojn nur devene de la japana lingvo? Jam tro multe de la japana lingvo.Celumio 01:08, 20. Mar 2009 (UTC)
  4.   Por: Mi subtenas la kunigon, sed nepre sub la titolo "Manĝbastonetoj" kaj ne sub "Kvajzoj" aŭ "Haŝioj". Natura maniero komenci la artikolon estus "Manĝbastonetoj (aŭ manĝobastonetoj, kvajzojhaŝioj) estas ...". Marcos 20:32, 20. Mar 2009 (UTC)
Sciu, ke la funkcio de kvajzoj estas ne nur por manĝilo, ankaŭ por aliaj kulturaj enhavoj. Ĉu tiam oni ankaŭ dirus “manĝ”bastoneto? Fakte ĝia funkcio jam ne estas por manĝilo. Alie, ĉu Esperanto estas internacieca aŭ eŭropeca?Celumio 01:27, 22. Mar 2009 (UTC)
  1.   Por: "Manĝobastonetoj" ja estas bona kaj komprenebla vorto, sed iomete longa, peza, preme konstruita. Kiam Zamenhof enkondukis la vortojn "kolbaso", "kulero" aŭ "forko" temis pri ĉiutagaĵoj en lia mondo, do li prenis la vortojn el la slava, la franca, la angla - li ne uzis "viandaĵintestumaĵo", "fluaĵentenileto " aŭ "manĝpikilo ". Se tiu ĉi aziaĵo estintus (pli) konata al li, mi kredas, ke li kaj la pioniroj certe elektus "kvajzoj" aŭ "haŝioj". Do mi estas por "manĝobastonetoj" nur en la unua frazo de la artikolo kaj kiel alidirektilo.
    Ĉu "kvajzoj" aŭ "haŝioj" ? Tiu ĉi demando ne estas kompleta, ĉar ekzistas ankaŭ en la vjetnama kaj en la korea lingvoj apartaj nomoj. Sed "kvajzoj" memorigas pri la historio kaj deveno de tiu ĉi kulturaĵo, do "kvajzoj" estus bonega solvo . Punktor 09:10, 22. Mar 2009 (UTC)
  2.   Por: Mi estas por la kunigon sub la titolo "Manĝbastonetoj". Koracio 17:54, 22. Mar 2009 (UTC)
  Farite Ŝajnas esti interkonsento ĉi tie.
  Kvajzoj kuniĝis kun Manĝobastonetoj.--Salatonbv (diskuto) 01:31, 3 Aŭg. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Manĝobastonetoj".