Lingva evoluo en Down-sindromo

Lingva evoluo en Down-sindromo estas pleja malfruo kun prononcaj problemoj. La parolo estas ankaŭ malantaŭe de komprenado kaj intelekto. Do la uloj komprenas pli kaj estas pli inteligentaj ol oni laŭ ilia parolo pensi povas. Signolingvo estas pli taŭga.

Infano kun Down-sindromo iras lernejen.

Fazoj de lingva evoluo redakti

Antaŭparola fazo redakti

Beboj kun Down-sindromo komencas uzi okulkontakton pli malfrue, kaj malfruas ankaŭ kuna atento kaj kuna rideto. Kuna atento estas pli malforta kaj pli malfacile iniciata. Ili esploras ĉirkaŭaĵon malpli aktive kaj manipulas malpli.[1] Ili komencas uzi gestojn ĉirkaŭ je 12-24 monatojn, kaj povas uzi manajn signojn,[2] sed tiujn pli bone ol infanoj kun sama inteligenta aĝo.[3] Signolingvo povas helpi ankaŭ evoluigi parolan lingvon.[2]

Infanaĝo redakti

Ili diras unuajn vortojn 18-monate, havas 10 vortojn 27-monate, kaj 50 vortojn 37-monate.[2] Tiam komencas kombini ilin. Esploroj ne konkordas pri aĝoj; ŝajne individuaj malsamoj estas tre grandaj. [4]

Parolo postiĝas post komprenado kaj inteligento dum infanaĝo ĉe 2/3 de uloj, kaj tiu pligrandiĝas al 85% kun tempo.[5] Ĉiu aspekto de parolo estas malfacila. Ĉiuj fazoj de parolevoluo estas atingitaj, sed malfrue.[2]

Adultoj redakti

Uloj kun Down-sindromo uzas simplajn frazojn ankaŭ post adultiĝo,[6] sed ili evoluiĝas flue ankaŭ sen helpo. Vortostoko kaj parolkomprenado evoluiĝas pli normale, ol uzita gramatiko, kiu postiĝas. Kun helpo de esperto ili povas pli lerni.

Kialoj redakti

Kognitivaj redakti

Kognitivaj kapabloj povas kontribui al malfruo. Ili ne estas la unua kialo, ĉar ili efikas ankaŭ signolingvon, sed tiu suferas malpli pri la sindromo ol parolita lingvo. Malforta labormemoro okazas problemojn ekde nasko. Kuna atento estas malbona, ĉar estas malfacile atenti personon kun objekto samtempe.[7] En labormemoro malfacilo de aŭda prilaboro kaj malbona funcionado de artikola buklo povas igi problemojn dum prilaboro de aŭdita parolo kaj parolado.[8]

Prononcaj redakti

Tutkorpa hipotonio kaj anatomio de buŝo okazigas prononcajn problemojn. Al tiuj anomalioj apartenas gotika palato, malgranda kavo de buŝo, relative granda lango, neregulaj dentoj, antaŭfalo de lingvo, lingvopuŝa glutado kaj de tiu okazigita buldoga mordo. Ili diras dum flua parolo ankaŭ vortojn malĝuste, kiujn ili povas prononci ĝuste separite.[9] Ili ekspertas, ke ili estas pli bone komprenitaj uzante mallongajn frazojn, kaj se ne ili komencas paroli (sen kunteksto oni pli malbone povas kompreni), tiu baras ilin dudirekte: ili parolas malpli kaj en mallongaj sekcioj.[2]

Aŭdo redakti

75% de uloj ekspertas tempan difekton de aŭdo, pleje multfoje (sera inflamo de meza orelo).[10] Tiu estas pleje milda, do malfacile diagnozebla, sed ĝi kaŭzas problemojn en komprenado de parolo: iuj sonoj elfalas aŭ iĝas distorditaj.[4] Eble oni atribuas problemojn kaŭzitajn de aŭdo mise al malbona inteligento, do ĝi ne estas kuracita.

Helpo redakti

Kaŭzoj montras vojon de helpo. Kompleksa kuracpedagogia evolva helpo komencas per frua senzomotora evoluado por helpi plibonigi inteligecon. Logopedia korekcio povas esti komencita ankaŭ ĉe beboj. Otologio povas diagnozi kaj parte kuraci aŭdajn problemojn. Oni devas regule kontroli aŭdon.

Protokolo de AAP (faka organizo de Amerikaj infankuraciostoj) enhavas kontrolon de aŭdo dufoje en unu jaro ĝis kvara vivjaro, poste unufoje en unu jaro, ankaŭ malestante simptomojn.[11] Ĉia elemento estas cela evolvigitaj ekde kuna atento ĝis sintaksaj konoj.[12]

Alia helpo povas esti lingva ĉirkaŭaĵo de infanoj, kaj atendoj kontraŭ ili. Tiu povas signi ankaŭ jarojn. Se ili lernas integrite, ili iĝas pli evolvitaj ol lernante en specialaj lernejoj.[13]

Aliaj komunikiloj redakti

Pleje infanoj kun Down-sindromo lernas paroli voĉe; sed estas utila ankaŭ al ili uzi aliajn komunikmetodojn, ekzemple signolingvo, makatona programo kaj PECS, kiuj uzas (ankaŭ) vidan sistemon, kiu laboras pli bone ol aŭdo. Oni povas komenci instrui legadon inter 2,5 kaj 3 vivjaroj, kaj povas helpi lingvan evoluon tre bone.[14] Iuj malinklinas al uzado de aŭgmenta komunikado,[15] sed pleje la fakuloj kunsentas, ke komunikado pli valoras ol parolo; ili pli proponas lingvajn ilojn, signolingvon ĝis 4 jaroj, kaj legadon ekde 3 jaroj. Aliaj metodoj estas ankaŭ subtenitaj, se tiuj ne sufiĉas.[2]

Referencoj redakti

  1. Berger, J. (1990). Interactions between parents and their infants with Down syndrome. In Cicchetti, D. (Ed.), Children with Down syndrome: A developmental perspective. 4. (pp. 101-146). Cambridge: Cambridge University Press.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Buckley SJ. Speech, language and communication for individuals with Down syndrome — An overview. Down Syndrome Issues and Information. 2000.
  3. Weitzner Lin, B. (1997). A comparison of international communication in children who have Down syndrome with typical children matched for developmental and chronological age. Infant Toddler Intervention, 7(2), 123-132.
  4. 4,0 4,1 Kumin, L. (2003) Early Communication Skills for Children With Down Syndrome: A Guide for Parents and Professionals. Woodbine House
  5. Miller, J. F. (1999). Profiles of language development in children with Down syndrome. In Miller, J. F., Leddy, M., and Leavitt, L. A. (Eds.), Improving the Communication of People with Down Syndrome
  6. Fowler, A. (1990). Language abilities in children with Down syndrome: Evidence for a specific syntactic delay. In D.Cicchetti and M.Beeghly (Eds.), Children with Down syndrome: A developmental perspective. 9. (pp. 302-328). New York, USA: Cambridge University Press.
  7. Harris, S., Kasari, C., and Sigman, M. D. (1996). Joint attention and language gains in children with Down syndrome. American Journal of Mental Retardation, 100(6), 608-619
  8. Jarrold, C. and Baddeley, A.D. (2001). Short-term memory in Down syndrome: Applying the working memory model. Down Syndrome Research and Practice, 7(1)
  9. Hart, B. (1996). The initial growth of expressive vocabulary among children with Down syndrome. Journal of Early Intervention, 20(3), 211-221. Idézi: Buckley SJ. Speech, language and communication for individuals with Down syndrome — An overview. Down Syndrome Issues and Information. 2000.
  10. Bull, M.J. and the Committee on Genetics. From the American Academy of Pediatrics: Clinical Report: Health Supervision for Children With Down Syndrome Pediatrics 2011; 128:2 393-406;
  11. Bull, M.J. and the Committee on Genetics. From the American Academy of Pediatrics: Clinical Report: Health Supervision for Children With Down Syndrome Pediatrics 2011; 128:2 393-406
  12. Buckley SJ, Bird G. Speech and language development for infants with Down syndrome (0-5 years). Down Syndrome Issues and Information. 2001.
  13. Buckley SJ, Bird G. Education for individuals with Down syndrome - An overview. Down Syndrome Issues and Information. 2000.
  14. Buckley SJ, Bird G. Reading and writing for infants with Down syndrome (0-5 years). Down Syndrome Issues and Information. 2001.
  15. Doman, R.J. Jr. Language Acquisition in Children with Down Syndrome: The significance of auditory function and the developmental costs of teaching signing or "Total Communication"