Aŭgmenta kaj alternativa komunikado

Aŭgmenta kaj alternativa komunikado estas neparolaj komunikaj metodoj, kiu helpas al severe parolmalkapablitaj uloj aŭ al kiuj, kiuj ne aŭ tre malbone povas kompreni parolitan lingvon. Celoj estas helpi kaj ebligi integradon, mildigi malavantaĝojn de malkapabloj emocie, intelekte kaj sociale. Por preciza kaj riĉa komunikado ĝi apogas variajn metodojn; se ankaŭ ia parolo estas ebla, ankaŭ ĝi estas integrita en la totala komunikado.

La nomo aŭgmenta kaj alternativa komunikado venas el la Angla "Augmentativ and Alternativ Communikation" (kurte:ACC). Germane ĝi estas nomite kiel "Unterstüzte Kommunikation" (UK), kiu devas esti diferencita de "Gestüzte Kommunikation". Oni devas ankaŭ koni, ke aŭgmenta kaj alternativa komunikado ne ĉiam estas neparola, ĉar oni povas legi, skribi, kaj signumi. Signolingvo estas parto de aŭgmenta kaj alternativa komunikado nur por aŭdantoj.

Uzantoj estas dividitaj en tri grupoj:

  • Kiuj povas iome paroli, kaj komprenas parolon bone: aŭgmenta kaj alternativa komunikado helpas ilian komunikadon.
  • Kiuj ne povas paroli, aŭ ne parolas, aŭ estas mutaj, kaj komprenas parolon bone: tiuj metodoj devas anstataŭi parolon.
  • Kiuj povas kompreni parolon malbone: tiuj metodoj devas esti anstataŭa lingvo.

Multa el ili havas alian malkapablon, movmalkapablon, partan vidan malkapablon, aŭtismon, aŭ intelektan malkapablon. Iuj ne povas ankaŭ lerni legi kaj skribi.

Oni povas helpi komunikadon per diversaj iloj:

Por elekti plej bonajn metodojn por la uzanto, Sailor kaj Mix ellaboris TARC metodon en 1975. Tiu uzas demandaron en kvar spaco: ĉiutaga aktiveco, motoraj kapabloj, komunikado kaj sociala memtenado. Tiuj kapabloj estas desegnitaj en profila paĝo, kiu povas montri ŝabĝojn dum tempo post lasta testo.

Oni decidas pri metodoj laŭ stato kaj kapabloj de la ulo. La ulo povas elekti metodon depende de situo kaj de tiu, kiun li komuniki volas. Komence oni instruas 20-25 signojn, kaj poste oni instruas pli multan, kiujn la ulo povas uzi kontinue. Ankaŭ komunikaj kapabloj estas evolvitaj.

Facilita komunikado estas simila, sed disputita metodo. Oni havas heŭristikon, ke la ulo (pleje aŭtismulo) rekonas literojn, sed ne povas montri al ili pri tono de lia muskolaro. Do la helpanto montras al literoj, kaj la ulo devas signi al li venontan literon ekzemple per preso al mano. Ankaŭ libroj estis tiel skribitaj.

Apogantoj defendis tiun metodon per tiu, ke ĝi estas komunikmetodo por uloj, kiuj ne povas komuniki alie. Laŭ kontraŭloj ne (nur) la ulo komunikas tiel, sed (ankaŭ) la helpanto. Tiun montras ankaŭ eksperimentoj, en kiuj scio de helpanto estis esprimita, de kiu la ulo ne sciis. Tiu estis tre grava, ĉar tiuj mesaĝoj akuzis iujn el ĉirkaŭaĵo de la infanaĝo de la ulo per pedofilio. Estas iloj, kiuj estas stireblaj ankaŭ per unu facia muskolo, kaj tiuj povas helpi por tiuj uloj.

Aŭgmenta kaj alternativa komunikado ne estas nova inventaĵo. Ankaŭ prahomoj uzis mimikon, gestojn, nelingvajn sonojn kaj desegnaĵojn por komuniki, se parolo ne estis ebla.

Ekde antikveco ĝis 20a jarcento oni inventis manajn alfabetojn kaj aliajn konvenciajn soignarojn. Dum alfabetizacio ankaŭ skribi ekis pli kaj pli grava. Dum 20a jarcento oni komencia uzi ankaŭ tabelojn kun literoj. Scienco pri aŭgmenta kaj alternativa komunikado ekiĝis dum 1950aj jaroj en la Usono.

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Augmentatív és alternatív kommunikáció en la hungara Vikipedio.