Rivero Dra: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: 250px|thumb|right|Rivero Dra La '''Rivero Dra''', Draa (aŭ Daraa) estas rivero de Maroko ĉirkaŭ 1.200 km longa kiu naskiĝas en la [[Alta At...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[ArchivoDosiero:The river draa.JPG|250px|thumb|right|Rivero Dra]]
La '''Rivero Dra''', [[Draa]] (aŭ Daraa) estas [[rivero]] de [[Maroko]] ĉirkaŭ 1.200 km longa kiu naskiĝas en la [[Alta Atlaso]] kaj marenfluas en la [[Atlantiko]].
 
Post la nasko la rivero pasas inter la montoj Saghro kaj Sirua, en la montaro [[Antaŭ-Atlaso]], elfosante la kanjono de Jeneg Taghia. Post la kanjono, ĝi banas la urbon de [[Agdz]], kie komencas la valo de la riverrivero Draa propre. Dum la postaj 200 km ĝi iĝas speco de [[oazo]], plena je palmejoj kaj fruktoĝardenoj, kontraste kun la sekegaj kaj ruĝecaj ĉirkaŭaj montaroj. La valo estas bordita de [[alkazabo]]j (''ksur'') konstruitaj el adobo. Elstaras [[Zagora]] kaj [[Mhamid]], la ''pordo de la dezerto'' situa fine de la valo. Ankaŭ [[Tamenugalt]], antikva ĉefurbo de la [[Berberoj|amazigh]] (berberoj), unuaj loĝantoj de Maroko. El 100.000 al 200.000 personoj loĝas en la valo, dediĉitaj ĉefe al la agrikulturo.
 
La Draa estas singulara flueĵo: en la [[10a jarcento]] ĝi estis la plej longa rivero de Maroko, kaj iris el Alta Atlaso suden laŭ la nuna landlimo kun [[Alĝerio]], kaj poste turniĝis okcidenten, dum centoj de km, kaj marenfluis en la Atlantiko. Tamen post mil jaroj la klimataj kondiĉoj ege ŝanĝis kaj aktuale ties akvo filtriĝas en la sablo de la dezerto post Mhamid kaj sekvas subtere, dum pli da 600 km al Atlantiko, kun marenfluo ĉe Tan Tan. Nuntempe nur dum jaroj de grandega pluvo la Draa revenas al antikva fluejo.