'''Tarnavskij Jurij''' ukraine '''Юрій Тарнавський''' (naskiĝis en 1934 en Turko, nun - [[Lviva provinco]]) - poeto kaj prozisto, kunfondinto de Novjorka Grupo (poezia), kunfondinto kaj kunredaktoro de la almanako "Novaj poeziaĵoj".
En [[1944]] kun la familio elmigris al [[Germanio]], poste - al [[Usono]]. Studis elektronikan inĝenieradon, ĝis [[1992]] laboris por kompanio [[IBM]], okupiĝis pri [[maŝina tradukado]] el la [[rusa]] en la [[angla]]n. En [[1982]] doktoriĝis en la Universitato de [[Novjorko]] pri [[semantiko]].
Ekverkis [[ukraina lingvo|ukraine]], poste (en [[1960-aj]]) transiris al la angla, denove revenis al la [[ukraina]]. Aŭtoro de multaj poemoj, dramoj, kelkaj proz-libroj. Tradukis anglen verkojn de la ukraina klasika literaturo.
Liaj verkoj estis tradukitaj en multajn lingvojn, esperantigis ilin [[Kris Long]].