Husejn Al-Amily: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Anstataŭigis paĝon per 'HAGGER???'
e Forigis redaktojn de Rubdis Hagrid (diskuto); restarigis al la lasta versio de PaulP
Linio 1:
'''Husejn Mohammed AL-AMILY''' (naskiĝis en [[1927]] en [[Naĝaf]], [[Irako]]) estas iraka verkisto. Li naskiĝis de [[Libano|libana]] patro kaj iraka patrino. Post fino de siaj islam-sciencaj studoj en la tradicia universitato de Naĝaf, la patro kune kun la familio revenis al la sudo de Libano por ekpreni sian oficon kiel mulao de la regiono. Husejn pasigis tie feliĉan knabecon ĉirkaŭata de bela naturo kaj inter amema komunumo. Tamen ĉar tie tiam ne estis lernejo, la familio devis reveni al Irako, kie la infanoj ricevis normalan instruadon. Post la liceo Husejn aliĝis al tiea universitato dum kvin jaroj por islamaj kaj arabaj studoj. En Naĝaf li redaktis literaturan gazeton. Poste li migris al la ĉefurbo [[Bagdado]], kie li komercis dum tridek jaroj.
HAGGER???
 
Li lernis esperanton memstare en 1966 kaj ekde tiam senĉese li aktivis diversmaniere per kaj pri la lingvo. Li verkis kelkajn librojn kaj multajn artikolojn en Esperanto, pleje pri [[araba kulturo]].
 
Pro malemo aliĝi al la reganta Partio kaj pro registara malamo de esperanto, oni malliberigis lin kelkajn monatojn. Pri tiu mallibereja sperto li verkis libreton ''En la mallumo mi vidis lumon''. Poste, pro pluaj minacoj li devis forlasi la landon, kaj dum kelkaj jaroj li vagadis en diversajn landojn ĝis li alvenis en [[Britio]]n, kiun li prenis keil duan hejmlandon. Kvin jarojn li estis sekretario de la [[Londona Esperanto Klubo]].
 
Li ege interesiĝas pri arabaj [[proverbo]]j kaj tradiciaj arabaj [[anekdoto]]j, de kiuj li kompilis antologion eldonitan en pluraj versioj kaj lingvoj. La esperantan version - ''La Trezoro'' - eldonis la [[Komisiono MONA|Araba Komisiono]] de la [[Universala Esperanto-Asocio]] en 2008. Inter aliaj verkoj li tradukis esperanten la [[Kodekso de Hamurabi]] kaj en la araban ''The Intelligent Woman's Guide to Socialism'' (''La gvidilo de la inteligentulino pri la socialismo'') de [[George Bernard Shaw]].
 
==Ĉefaj verkoj==
* ''Arabaj Maksimoj de la Sepa Jarcento'' (1967)
* ''The Arabian Treasure'' - angla versio de QAMOOS
* ''The Book of Arabic Wisdom'' (2003) - antologio de arabaj proverboj kaj saĝaj anekdotoj, anglalingva
* ''Daleel al-Mara'a Ath-thakaya lil-Ishtirakia'' - araba traduko de ''The Intelligent Woman's Guide to Socialism'' de [[George Bernard Shaw]]
* ''The Features of the Hussaini Encyclopedia'' (2001)
* ''Hikamun Lilthawarawyiyeen'' (1969) - arablingva traduko de maksimoj de [[George Bernard Shaw]]
* ''Legharo de Hammurabi'' - esperanta traduko de la [[Kodekso de Hamurabi]]
* ''The Man of Two Ages'' - membiografio (versioj en pluraj lingvoj - la araba aperis en Londonaj gazetoj)
* ''QAMOOS Al-Amthaal Alarabiyah wel Islamiyah'' (2007) - arablingva antologio da arabaj proverboj kaj anekdotoj
* ''La trezoro de arabaj proverboj kaj anekdotoj''. Eld. UEA, 2008. 137 p. — ISBN 978-92-9017-101-0
 
==Recenzoj==
* Broadribb, Donald. ''Salutinda trezoreto'' //[[Monato (gazeto)|Monato]]. 2009. № 01. P. 23. — ISSN 0772-456 X '' (pri «La trezoro de arabaj proverboj kaj anekdotoj»)''
 
[[Kategorio:Irakaj verkistoj]]
 
{{vivtempo|1927||Al-Amily, Husejn}}