Distrikto Baden (Svislando): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
==Geografio==
La distrikto Baden situas en la suba parto de la valo de la rivero [[Limato]] kaj apartenas hodiaŭ al la [[aglomeraĵo]] de la urbo [[Zuriko]], kun kiu ĝi estas ligita ek de [[1847]] per la unua svisa fervolinio, la tiel nomita ''Hispanpan-Fervojo''. La distrikto estas tranĉita geografie per ĉeno de la [[Ĵurasa montaro]], kiun pasas sude de Baden tra profunda ravino la rivero Limato inter la [[Lägern]] en oriento kaj ''Hundsbuck'' en okcidento.
 
==Historio==
Historie la distrikto Baden evoluis el la [[mezepoko|mezepoka]] grafejo Baden, kiu estis en la jaro [[1798]] integrita al la [[Helveta Respubliko|helveta]] Kantono Baden. En la jaro [[1803]] la Kantono Baden estis dissolvita kaj kunigita kun la helvetaj kantonoj Argovio kaj Frick-Valo al la aktuala [[Kantono Argovio]]. El la antaŭa Grafejo Baden fariĝis la distrikto Baden de Kantono Argovio.
 
== Monaĥejo Fahr ==