Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 147:
Saluton Yvesn, mi scias, ke la vorto ''geedzo'' estas iom stranga aŭ malmulte uzata, sed kreante la ŝablonon pri aktoroj mi pripensis, kian vorton uzi: por ke ĝi ne estu tro longa en la ŝablono kaj por ke ĝi estu klara por viroj-aktoroj kaj virinoj-aktoroj. En pluraj naciaj lingvoj ekzistas unuvorta esprimo por edzo aŭ edzino, oni komprenos ĝin tuj, ekz. la angla ''spouse''. Parolante pri viro lia ''spouse'' estas edzino, parolante pri virino, ŝia ''spouse'' estas edzo. Sed kiel en Esperanto? Tial mi uzis la vorton ''geedzo''. Rilate al la ŝablono estas pluaj eblecoj: aŭ krei novan, la saman ŝablonon kun titolo '''Informkesto aktorino''', kie aperus edzo, dum ĉe '''Informkesto aktoro''' aperus edzino aŭ iom relabori la nunan ŝablonon, tie aldoni parametron, kiu scius diferenci, se temas pri viro aŭ virino kaj poste aperus la ĝusta esprimo - aŭ edzo aŭ edzino. Alia ebleco estas tia: lasi la nunan ŝablonon kun la parametroj pri la geedzo (la geedzo estus kaŝita por aperigi la linion) kaj en la paĝoj aperus edzo/ino aŭ partnero. Kion vi opinias? Kaj kion vi diras al frazo: ''Venis nur unu gepatro''. Oni nun ne scias, kiu venis, ĉu patro aŭ patrino, simple gepatro - unu el ili. En la naciaj lingvoj ekzistas tia ekvivalento. [[Vikipediisto:Kerio|Kerio]] 04:24, 20. Sep 2008 (UTC)
 
:Saluton,
:
:"geedzo" kaj "gepatro" ne ekzistas en norma Esperanto (mi ne povas helpi...) kaj do laŭ mi ne uzeblas en Vikipedio. Eblas uzi "partnero" aŭ "edz(in)o"; ne necesas komplikigi aferojn (kvankam vi kompreneble rajtas ;-) ).
:
:[[Vikipediisto:Yvesn|Yves Nevelsteen]] 10:37, 20. Sep 2008 (UTC)
 
::Saluton! Ĉu eble "geedziĝinto" aŭ "geedzigito"? Por "ulo el gepatroj", ĉu eble "generinto"? --[[Speciala:Kontribuoj/71.34.140.163|71.34.140.163]] 10:25, 29. Jul 2009 (UTC)
"geedzo" kaj "gepatro" ne ekzistas en norma Esperanto (mi ne povas helpi...) kaj do laŭ mi ne uzeblas en Vikipedio. Eblas uzi "partnero" aŭ "edz(in)o"; ne necesas komplikigi aferojn (kvankam vi kompreneble rajtas ;-) ).
 
[[Vikipediisto:Yvesn|Yves Nevelsteen]] 10:37, 20. Sep 2008 (UTC)
 
== Nova ĉefpaĝo ==