Analiza Skolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
== Ekesto ==
La bazon de la Analiza Skolo kreis la katalanakataluna gramatikisto Ludoviko Mimoo (1913-1986) en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj per diversaj lernolibroj kaj gramatikoj de Esperanto (vd. la verko-liston). Liaj instruoj tamen nur iom vaste disvastiĝis en la 1980-aj jaroj per la libroj kaj artikoloj de la pensiita germana gimnazia instruisto de la franca Rikardo Ŝulco (1906-1997). Ties publikigaĵojn eldonis la iama Esperanto-Centro en [[Paderborn|Paderborno]] gvidata de [[Hermann Behrmann]] (esperantigita Hermano Bermano), tiel ke ĝi atingis la ĝeneralan Esperantan publikon.
 
Dum tiuj jardekoj la gvida interpreto de la Fundamento estis la klasika "filologia" interpreto de [[Waringhien]] kaj [[Kalocsay]], kiel ĝi estas trovebla en ties t.n. "[[Plena Gramatiko]]" (PG, 1a eld. 1935, 2a 1938, 3a 1958), kiu de la 4a eld. 1980 nomiĝas "[[Plena Analiza Gramatiko]]" (PAG; 5a 1985). Kritikante la klarigojn de PG/PAG pri diversaj gramatikaj demandoj de Esperanto, Mimoo kaj Ŝulco denove fokusiĝis al la Fundamento kaj evoluigis propran interpreton. Centra elir-punkto estis la diskuto pri la funkcio de la pasivaj participoj, la tiel nomita "ata/ita-demando", arde disputita en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.