Adomas Jakštas: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
'''Adomas JAKŠTAS''' (reala nomo '''Aleksandras DAMBRAUSKAS''', esperante ''Dombrovski'', alia transskribo ''Dombrowski'', naskiĝis la {{daton|8|septembro|1860}} en vilaĝo [[Kuroniai]] de nuntempa distrikto [[Kėdainiai]], mortis la {{daton|19|februaro|1938}} en [[Kaunas]]) estis katolika pastro, socia aganto, filozofo, literatura esploristo, prelato ([[1914]]), la unua [[esperantisto]] en [[Litovio]].
==Vivo==
Studis en Matematika kaj Naturscienca fakultato de Peterburga universitato ([[1880]]-[[1881]]), en katolika pastra seminario en [[Kaunas]] ([[1881]]-[[1884]]). En [[1888]] finis Teologian Akademion en [[Peterburg]] kaj estis konsekrita je pastro. En [[1889]] estis ekzilita al Ruslando por 5 jaroj, ĉar li kontraŭstaris ordonon de rusa cara reĝimo, ke katolikaj litovaj gimnazianoj preĝu ruslingve en ortodoksa preĝejo. Dum [[1898]]-[[1900]] profesoris en Kaŭna pastra seminario, dum [[1900]]-[[1905]] - en Peterburga Teologia Akademio. Kun aliaj en [[1905]] preparis programon de Litova Kristano-Demokrata Unio. Ekde[[1906]] loĝis en Kaunas, redaktis litovajn klerikalajn revuojn ''Draugija'' (Societo), ''Ateitis'' (Estonteco), ''Garnys'' (Ardeo). Ekde [[1906]] prezidanto de Societo de Sankta Kazimiro, unu el fondintoj de organizo ''Ateitininkai'' ([[1911]]). Kun aliaj fondis Litovan Katolikan Sciencan Akademion [[1922]], estis ĝia prezidanto (ekde [[1922]]) kaj akademiano (ekde [[1933]]). Li verkadis litove, pole, ruse, latine kaj Esperante. Li scipovis ankoraŭ lingvojn [[germana lingvo|germanan]], [[franca lingvo|francan]], [[greka lingvo|grekan]], [[hebrea lingvo|hebrean]]<ref>[http://www.aidai.us/index.php?option=com_content&view=article&id=2937:is&catid=211:196009&Itemid=244 Mykolas Vaitkus, ''Su gyvu Jakštu'', Aidai, 1960/9]</ref>.<br />Verkis artikolojn kaj studaĵojn pri literaturaj, artaj, filizofiaj, teologiaj, matematikaj, lingvistikaj, politikaj problemoj, biografiajn eseojn,lernolibrojn de [[trigonometrio]], [[logiko]], [[Esperanto]], poemojn, satirojn, kreadis litovan terminaron pri logiko kaj filozofio.
==Esperantista agado==
Laŭ atesto de [[Antanas Poška]]<ref>[[Litova Stelo]], n-ro 7, [[1938]]</ref> A. Dambrauskas estis unua persono en [[Litovio]], kiu ellernis Esperanton. Studante en [[Petrogrado|Peterburga]] Pastra Akademio en [[1887]] li eksciis pri la apero de [[Esperanto]] kaj tuj sendis al [[L.L. Zamenhof]] poŝtkarton kun promeso lerni Esperanton. En lia arkivo konserviĝis 21 poŝtkartoj, propramane skribitaj de [[L. Zamenhof]]. A. Dambrauskas preparis kaj eldonis lernolibron de [[Esperanto]] por litovoj ''Lingvo internacia de D-ro Esperanto. Eldono litova'' ([[1890]]). La lernolibro estis presita en [[Tilsit]] (tiama [[Germanio]], [[Orienta Prusio]]). Ĝi estis reeldonita en [[1908]]. Ekde fondo de Kovna Esperantista Societo ([[1910]]) li eniris ĝian estraron. En [[1919]] kun aliaj fondis [[Litova Esperanto-Asocio|Litovan Esperanto-Asocion]], estis redaktoro de [[Litova Stelo]] ([[1922]]-[[1926]]).<br />Eldonis kolekton de originalaj versaĵoj ''Versaĵareto'' ([[1905]]), du librojn pri matematikaj problemoj ([[1905]],[[1906]]), filozofajn eseojn ''Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj'' ([[1908]]), eseon pri L. L. Zamenhof (en kolekto de biografioj ''Užgesę žiburiai'' / "Estigiĝintaj lumiloj"), tradukis multajn popolkantojn (en la libroj ''El litova poezio'', [[1938]], ''Litovaj popolkantoj'', [[1939]]), preĝkantojn (en ''Litova Almanako'', [[1923]]). Lia redaktata literatura, scienca kaj politika revuo ''Draugija'' (Societo, n-roj 24, 25 kaj 28) publikigis artikolon ''Pagelbinė tarptautiškoji kalba'' (Helpa internacia lingvo) de prof. [[Jan Micislaw Baudouin de Courtenay|J. Baudouin de Courtenay]]<ref>[http://www.aidai.us/index.php?option=com_content&view=article&id=2938:is&catid=211:196009&Itemid=244 Pr. Pauliukonis, ''Draugija literatūros, mokslo ir politikos žurnalas 1907 -1923 m.'', Aidai, 1960/9]</ref>.<br />Li estis membro de [[Lingva Komitato]], multjara prezidanto de [[Litova Esperanto-Asocio]], direktoro de [[Internacio Katolika]] por [[Litovio]]<ref>Vitas Adomėnas, ''Unua esperantisto en Litovio'', [[Litova Stelo]], n-ro 1, [[1991]], p. 16 </ref>
==Distingoj==
*Titolo ''Honora Profesoro'' de Litovia Universitato por elstaraj meritoj al la scienco ({{dato|15|oktobro|1922}})