Frapa dancado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca, cs, da, de, en, es, eu, fi, fr, fur, he, hr, it, ja, nl, pl, pt, sk, sv, th, tr, zh
Linio 7:
 
La frapa dancado aperis kiel rezulto de miksado de malsamaj kulturoj, plejparte de [[irlanda dancado|irlandaj dancoj]] ([[irlanda liberoforma solo]] ([[sean-nós danco|''sean-nós'' danco]]), [[irlanda paŝa danco]]) kaj afrikamerikaj dancoj. Influo estis ankaŭ de hispana [[flamenko]]. La miksado okazis en [[Usono]] en fino de la [[19-a jarcento]] kaj komenco de la [[20-a jarcento]]. La frapa dancado estis populara tie en tiu tempo.
 
La frapa dancado estis kreita per kombinado de eroj de afrikana frapo. La frapa dancado devenas de la subaj socioja klasoj, ĝi estas ellaborita per konkuraj ''bataloj'' en la anguloj de la stratoj inter irlandaj enenmigrintoj kaj afrikano sklavoj. Inter 1600 kaj 1800 la unuaj afrikanaj sklavoj de la kulturejoj ellaboris specon de danco rilatanta al la ''juba'' (afrikana religia rita danco, akompanata per ritmaj batoj kaj sonoj de manoj kaj tamburoj). Kiam ili estis alportita en Amerikon, al ili estis ne permesite praktiki sian religion, kaj frapadon kiel grava parto de iliaj ritoj. Do ili ellaboris uzon de la batoj de manoj kaj batadon de la planko per la piedoj por anstataŭi la originalan frapadon.
 
La periodo de plej granda okazado de ĉi tiu arto estis inter 1900 kaj 1955, kiam ĝi estis la ĉefa speco de dancado en [[vodevilo]] kaj ''[[Broadway]]''. Tiam multaj orkestroj inkluzivis inter la aliaj instrumentoj la frapajn dancistojn. En tiu tempo, frapa dancado estis ankaŭ nomata kiel "ĵaza danco", ĉar ĵazo estis la muziko kun kiu la dancistoj plenumis la frapadon.
 
Kun progresemaj ŝanĝoj, purigo de la movoj kaj la kreado de nova paŝoj rezultid tio kio estis priskribita kiel "amerika frapa dancado". La dancistoj prenis pli moligitajn, elegantajn movojn. Ili aldonis uzon de la brakoj kaj ŝultroj, komence ĉi tio estis neglektata.
 
Dum la [[1930-aj jaroj]], [[1940-aj jaroj]] kaj [[1950-aj jaroj]], la plej bonaj frapaj dancistoj moviĝis de [[vodevilo]] al kinejo kaj televido. [[Steve Condos]], kun lia novdizajna stilo de frapado, kreis tute novan frapan stilon kiun li prezentis al spektantoj en vodevilo, kaj poste al la spektantoj de filmoj kaj teatroj. Elstaraj frapaj dancistoj de ĉi tiu periodo estis [[Fred Astaire]], [[Ginger Rogers]], [[Shirley Temple]], [[John W. Bubbles]], [[Charles "Honi" Coles]], [[Vera-Ellen]], [[Ruby Keeler]], [[Gene Kelly]], [[Ann Miller]] (konsiderata kiel la plej rapida rikordita frapa dancisto, rikordo de ŝi ankoraŭ teniĝas), [[Jeni LeGon]],<ref>[http://www.atdf.org/awards/legon.html Jeni LeGon], Amerika (Krano, Frapi) (Danco, Danci) Fundamenta Koridoro de Famo. Atingita 16-a de decembro, 2007.</ref>, [[Fayard Nicholas]], [[Harold Nicholas]], [[The Clark Brothers]], [[Donald O'Connor]], [[Eleanor Powell]], [[Rita Hayworth]], [[Betty Grable]], [[PrinceSpencer]],<ref>[http://www.chicagotap.org/summerfestival/artists/spencer.htm Princo Spencer], Ĉikaga Homa Ritma Projekto 2007. Atingita 16-a de decembro, 2007.</ref> [[Bill "Bojangles" Robinson]], [[Jimmy Slyde]]].
 
Dum la 1930-aj jaroj frapa danco miksiĝis kun ''[[Lindy Hop]]''. "Flugantaj balancoj eksteren" kaj "flugantaj cirkloj" estas movoj de ''Lindy Hop'' kun frapa piedlaboro. En la 1950-aj jaroj, la stilo ŝanĝis. Ĵaza muziko kaj frapa dancado deklinaciitadeklinacis, dum [[rokenrolo]] kaj pop-muziko kaj la nova [[ĵaza danco]] aperis. Tio kio estas nun nomata kiel ''ĵaza danco'' evoluiĝis el ''frapa danco'', tiel ambaŭ dancadoj havas multajn komunajn movojn. Sed ĵazo evoluis aparte de frapa dancado kaj iĝis nova aparta formo. Konataj dancistoj dum la [[1960-aj jaroj]] kaj [[1970-aj jaroj]] estis [[Arthur Duncan]] kaj [[Tommy Tune]].
 
Dum la 1950-aj jaroj la kutima stilo de dancado ŝanĝis, kaj la frapa dancado perdis sian populareco malgraŭ ke ĝi daŭre estis praktikita de ŝatantoj de la ĝenro.
 
En la [[1960-aj jaroj]] okazis la granda revivigo: gravaj eventoj montris la frapan dancadon en heloa lumo, kaj ĝi subite ekestis konsiderata kiel formo de arto anstataŭ distraĵo. Frapa dancado aperis denove en filmoj kaj teatroj, ĝi estis disportita en la mondon kun koncertoj, ankaŭ prenita al la ''Broadway''.
 
Konataj dancistoj dum la [[1960-aj jaroj]] kaj [[1970-aj jaroj]] estis [[Arthur Duncan]] kaj [[Tommy Tune]].
 
''No Maps on My Taps'' ("sen mapoj sur miaj frapoj") ĉirkaŭ 1979 helpis komenci la novan reviviĝon de frapa dancado. La elstara sukceso de la [[animita filmo]] ''Happy Feet'' (''Feliĉaj Piedoj'') plu pligrandigis la popularecon <ref>Sarah Kaufman, [http://www.washingtonpost.com/wp-dyn/content/article/2006/12/15/AR2006121500372.html Frapado - ora mino de moviĝo], ''Washington Post'', [[17-a de decembro]], [[2006]]. Atingita 16-a de decembro, 2007.</ref> La Nacia Frapa Danca Tago en la Usono, nun festata je la [[25-a de majo]], estis subskribita en leĝon de prezidento [[George Bush]] en la 7-a de novembro de 1989. La 25-a de majo estis elektita ĉar ĝi estas la naskiĝtago de fama frapisto [[Bill "Bojangles" Robinson]].