Elizabeta teatro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forigis redaktojn de 83.100.168.35 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Yekrats
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
La regotempo de [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|Elizabeto la 1-a]] estis karakterizita per reciproka kontentigo de la interesoj de la burĝaro kaj nobelaro: [[feŭdismo|feŭdismaj]] strukturoj iom post iom perdis signifon, la ŝtata administrado estis reformita kaj la [[parlamento]] iom post iom ricevis pli da politika povo. Pro la statuso de Anglio esti monda potenco kaj la ekonomia prosperigo ligita al tio, jam meze de la [[16-a jarcento]] ekestis larĝa socia tavolo de burĝoj, kiuj jam pro sia materia prospereco postulis sian partoprenon en politikaj decidoj. Krome [[Humanismo|humanismaj]] streboj subteni la [[edukado]]n gvidis al relative unuece alta eduka nivelo. Pro tio multaj ŝtatanoj ekhavis la eblecojn plialtigi sian socian pozicion – esenca diferenco al la [[mezepoko]]. Multaj ŝtatanoj pro la humanisma edukado bone regis la [[latina lingvo|latinan lingvon]] kaj konis la antikvajn dramojn de klasikaj verkistoj kiel [[Seneko]] aŭ [[Plaŭto]], kiuj prezentiĝis aparte en lernejaj teatraj prezentoj.
 
La regotempo de Jakobo la 1-a ja skuiĝis pro multaj enlandaj politikaj krizoj sekve de religiaj konfliktoj, sed ĝi ankaŭ produktis la vizion de nacia unueco de la ŝtato [[Britio]]: la kultura fokusiĝo pri la historio de Anglio kaj la [[angla lingvo]] kreis gravajn antaŭkondicoxjnantaŭkondiĉojn por la teatro de William Shakespeare.
 
La teatra praktiko dum la elizabeta epoko ekzakte respegulas la ŝanĝiĝantajn sociajn kondiĉojn: la publiko de la grandaj teatroj de [[Londono]] pro malaltaj enirprezoj konsistis same el metilaboristoj kaj komercistoj, kleruloj kaj nobeluloj. Sen la drasta kresko je la nombro de loĝantoj en la urbego Londono – la ĉefurbo de monda imperio – la ekzisto de multaj teatroj en la urbo estintus neebla. Proksime de la rivero [[Tamizo]] ekestis vera amuza kvartalo.