Aleksander Korĵenkov: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ziko (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
P.Fiŝo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Korĵenkov.JPG|thumb|right|150px|S-ro Korĵenkov dum prelego en la [[Baltiaj Esperanto-Tagoj]] en julio 2007]]
'''Aleksander Korĵenkov''' (ruse Александр Корженков) - estas sovetia kaj ruslanda esperantisto. Aleksander Korĵenkov naskiĝis en [[1958]] en [[Kamyŝlov]] (Uralo, Ruslando). Studis en la [[Industria instituto]] de [[Tjumeno]]. Inĝeniero pri petrolaj duktoj kaj konstruado en Tjumeno kaj ekde 1984 en Sverdlovsk (nun [[Jekaterinburg]]).
Esperantistiĝis en Tjumeno ([[1976]]). Tie prezidis la lokan esperanto klubon kaj regionan organizon. En 1981-82 sekretario de [[LKS]] — neoficiala tutlanda organizo, opozicia al [[ASE]]. Kunfondinto kaj komitatano de neoficialaj organizoj [[Urala E-Komitato] kaj [[rondo Kulturo]], tre aktivaj en la jaroj 1980aj. Komitatano de la [[Urala Esperantista Societo]]. Vicprezidanto de [[Ruslanda E-Asocio]] (1992-1994). Prezidanto de [[REU]] (1995-1997). [[Komitatano A]] de [[UEA]] por Ruslando (1995-1998), [[Komitatano B]] de UEA (1998—). (Kun)organizis duoncenton da esperantistaj renkontoj. Multaj prelegoj, lekcioj, kursoj.
Eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn [[Sezonoj]], [[Ekzakte]] kaj aliajn. Ekde 1991 redaktas la revuon [[La Ondo de Esperanto]]. Eldonis kun [[Halina Gorecka]] (la edzino) pli ol 75 librojn en/pri esperanto. Tradukis kelkajn librojn. Aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Estrarano de [[Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio]] (1992—). La sola ruslanda membro en la [[Esperanta PEN]].
En [[2001]] li translokiĝis al [[Kaliningrado]].
Krom la eldona agado, Korĵenkov ofte instruas Esperanton al junularo.
La teksto estas lau [http://www.esperanto.org/Ondo/Personoj.htm Kunlaborantoj de Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto]
[[Kategorio:Esperantistoj de Rusio|Korĵenkov, Aleksander]]
|