Bezonataj paĝoj kaj informoj redakti

Bezonataj paĝoj

Informkesto Libro redakti

{{informkesto libro
| titolo    = 
| aŭtoro   = 
| eldonjaro = 
| eldonurbo = 
| eldoninto = 
| paĝoj    = 
| isbn      = 
| bildo     = 
}}
{{Portalo Literaturo}}
[[Kategorio:Esperanto-libroj]]
* aŭtoro: 
* tradukisto:
* eldonejo: 
* jaro de kompono kaj unua eldono: 
* jaro de la reeldono: 
* presejo: 
* formato: 
* recenzoj:
* situo: [[privata biblioteko de P.Fiŝo]]

'''Titolo de la libro'''

[[Kategorio:Bibliografio de Esperanto]]
[[Kategorio:Bibliografio de Esperanto (XXXX)]]
[[Kategorio:Libroj aperintaj en XXXX]]
[[Kategorio:Bibliografio de Esperanto laŭ dato]]
[[Kategorio:Libroj laŭ jaroj]]
[[Kategorio:Libroj laŭ aŭtoro]]

[[Kategorio:Esperanto-eldonaĵoj laŭ eldonejo]]
[[Kategorio:Esperanto-eldonaĵoj laŭ eldonistoj]]
[[Kategorio:Esperanto-eldonaĵoj]]
[[Kategorio:Esperantlingva literaturo]]

[[Kategorio:Esperanto-lernolibroj]]
[[Kategorio:Esperanto-vortaroj]]
[[Kategorio:Esperanto-kantaroj]]

[[Kategorio:Libroserioj]]
[[Kategorio:Poetoj de Rusio]]
[[Kategorio:Sovetiaj esperantistoj]]
{{citaĵo|...}}
{{Forigu}}

Dosiero redakti

{{justa uzo}}
{{Informkesto justa uzo
|Priskribo= la kovrilpaĝo de [[]]
|Fonto= skanita en [[privata biblioteko de P.Fiŝo]]
|Artikolo= Unufingraj melodioj
|Kvanto= nur koverto
|Malkvalita_distingivo= jes
|Kialo= ilustraĵo por la artikolo
|Anstataŭeco= ne anstataŭebla
|alia_informo=
}}

{{koverto de libro}}
{{kovrilpaĝo}}
{{PD-old}}

{{propra|cc-by-sa-all}}

  • priskribo: Kion montras la dosiero?
  • fonto: De kie estas la dosiero? (eventuale URL aŭ „mem fotografita“)
  • aŭtoro: Kiu faris la dosieron/bildon? (eventuale per P.Fiŝo signi)
  • dato: Kiam la dosiero estiĝis kaj/aŭ origina publikigo?
  • loko: Kie la dosiero estiĝis?
  • permeso – nur ĉe fremdaj dosieroj, alikaze lasu libera: Kiu estas la ekzakta teksto, en kiu la rajtulo donis permeson por libera licenco?
  • aliaj versioj – nur, se aliaj versioj estis alŝutitaj, alikaze lasu libera: Kiel nomiĝas la aliaj versioj de ĉi tiu dosiero?
  • rimarko – nur, se vi volas ion rimarki, alikaze lasu libera:
[[Dosiero:IBM Thinkpad R51.jpg|right|thumb|La priskribo]]

<gallery>
Dosiero:Pleiades large.jpg|La priskribo
<!-- thumb|left|180px| -->

</gallery>
#REDIRECT [[]]

Kategorioj redakti

[[Kategorio:Esperanto-movado en Sovetunio]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Rusio]]

Persono redakti

{{ Informkesto esperantisto
 | nomo=  Ludwik Lejzer Zamenhof 
 | dosiero=[[ Dosiero:1908-kl-t-zamenhof.jpg|216px]]
 | priskribo= Iniciatinto de Esperanto en 1887
 | pseŭdonomo =
 | dato de naskiĝo= [[15-a de decembro]] [[1859]] 
 | loko de naskiĝo= [[Bjalistoko]], [[Rusa Imperio]]
 | nacieco= [[poloj|polo]]
 | tradukis= 
 | dato de morto= [[14-a de aprilo]] [[1917]] 
 | loko de morto= [[Varsovio]], [[Pollando]] 
 | verkis= '''[[Verkoj de L. L. Zamenhof]]'''
 }}

{{vivtempo|1973||XXX, WWW}}

Ĝermo-literaturo redakti

<br clear="all">
{{ArtikolaMesaĝokesto
| speco  = ĝermo
| bildo = [[Dosiero:Crystal wp.png|left|Literaturo]]
| teksto  =  Ĉi tiu artikolo pri'' '''"{{PAGENAME}}"''' ''ankoraŭ estas [[Vikipedio:La perfekta ĝermo de artikolo|'''ĝermo''']] pri [[literaturo|literatura]] temo. Vi povas helpi [[Vikipedio:Trovi_aŭ_kreskigi_ĝermojn|pluredakti ĝin]] post klako al la butono'' '''«redaktu»'''. 
''Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.''
}}<br clear="all">
{{#ifeq:{{{kat|}}}|ne||[[Kategorio:Ĝermoj pri literaturo]]}}
<noinclude>

Ĉirkaŭ komputoraj terminoj redakti

Konzolo redakti

Estimata samideanoj bv help pri kelkaj vortoj:

kiel elas nomi aparatojn per kiuj oni ludas sole aŭ grupe ĉe televidilo (SONY PSOne, PS2, Nintendo GameCub ktp?


Tiuj estas markonomoj, do restu origignalaj. Eble menciu la priononcon kaj proponitan esperantigon. Narvalo

Laŭ PIV (2002): konzol/o ... 3 Komputilo, destinita al preciza uzo: grafika ~o, lud~o. Lingvano 07:49, 25. Mar 2005 (UTC)

Antaŭ ol krei novan artikolon indas zorge kontroli, ĉu jam ekzistas artikolo kun alia titolo pri la sama temo!

Ve, artikolo pri komputiloj al mi tute neplaĉas kaj mi proponis novan pri komputoro. Same estas pri persona komputilo. Pri la lasta mi povas diri rusmaniere KAĈO. Bedaŭrinde ĉirkaŭ komputilaj artikoloj estas tro laikaj. --P.Fiŝo 14:43, 31. Mar 2005 (UTC)

cifereca / diĝita redakti

Estimataj samideanoj, kion vi opinias pri uzo de vortoj cifereca kaj diĝiga? Mi opinias, ke necesas uzi vorton cifereca. Tamen mi komprenas angloparolantojn, ĉar por ili diĝiga estas pli klara. Sed ekzemple en rusa lingvo ne estas uzataj iuj formoj de digital nur cifereca (цифровой)--P.Fiŝo 13:45, 11. Apr 2005 (UTC)

PIV kaj la Komputada Leksikono preferas la vorton cifereca, do verŝajne ĝi estas pli uzinda. Lingvano 14:24, 11. Apr 2005 (UTC)

Ankaŭ pri tiu temo vidu jaman diskuton sub Diskuto:Ampermetro. (Ŝajne indas porti la konkludojn de tiu diskuto al iu pli facile trovebla paĝo.) La malo de analoga estas unuavice cifereca, sed ekzistas en Esperanto ankaŭ la (jam arĥaika) formo diĝita (kiun oni evitu, laŭ mi).
--VerdLanco\(diskutu) 15:33, 11. Apr 2005 (UTC)

komputilo / komputoro / komputero redakti

Kara P.Fiŝo, mi instigas al vi ĉesi uzi (en klerigaj tekstoj, ekz-e en la artikolo Komputilo) la hodiaŭ tute arĥaikan (kvankam certe ne malpermesatan) formon "komputoro" — kaj (i.a. en Commodore S X-64) la eĉ pli maloftan formon "komputero" — por komputiloj. Apenaŭ troveblas modernaj esperantistoj kiuj ankoraŭ uzas tiujn vortojn, laŭ mia sperto. Mi atendus tion de oldulo kiu ne ĉiutage parolas pri tiaj aferoj, sed mi miras, ke vi, junulo, preferas tiujn vortojn. Estus triste, se novaj esperantistoj lernus malĝustan (aŭ malkutiman) terminon de Vikipedio anstataŭ la ĝustan! Ĉu ne?
(Pri tiu temo vidu ankaŭ Diskuto:Ampermetro.)
Ankaŭ mi opinias, ke la artikolo pri Persona komputilo dume rakontas malmulte kaj povus esti multe pli bona. Sed se io ne plaĉas al vi en jam ekzistanta artikolo, simple ŝanĝu ĝin — tio estas pli bone ol krei novan, "konkurantan" artikolon (kun alia formo de la vorto). Eventuale vi povas starti diskuton; ja ĉiu artikolo en Vikipedio havas sian propran diskutpaĝon. (En diskutpaĝoj kompreneble estas al mi egale, ĉu vi uzas arĥaikajn aŭ modernajn vortojn, kaj en via sinprezento vi certe rajtas skribi kion ajn.)
Amike,
--VerdLanco\(diskutu) 13:01, 8. Apr 2005 (UTC)

Estimata VerdLanco, dankon pro via noto. Laŭ mi komputilo kaj komputoro estas sinonimoj kaj mi egale uzas ambaŭ formojn. Kaj estas strange, ke dua vorto estas arkaika. Pri artikolo Persona komputilo mi povas diri, ke en ĝi necesas ne ŝanĝi ĝin, sed krei novan. Se vi volas mi povas novigi ĝin per anstataŭigo de teksto. Mi en Wiki estas novico kaj certe de tempo al tempo sintenas kvazaŭ elefanto en manĝilarejo. Do, mi verkis duan tekston de PK kaj verŝajne post ĝia aperigo mi devis komenci diskuton pri ili ambaŭ. Ĉu jes? Alifoje mi ĝuste tiel faros.--P.Fiŝo 13:38, 8. Apr 2005 (UTC)

Estimata Fiŝo, vi evidente bone komprenis min. Sed ĉu mi bone komprenas, ke laŭ vi komputoro ne nepre estas arĥaika kaj evitinda vorto? Mi kredis, ke vi uzis tiun vorton ĉi tie nur kiel ruzan manieron krei alternativan artikolon pri komputiloj!  :-)
Mi serĉis per Guglo. Ĝi trovis en la tuta Interreto 74 paĝojn kun la vorto komputeroj, 106 paĝojn kun la vorto komputoroj, kaj 30 500 paĝojn kun la vorto komputiloj. Do mi dirus, ke estas pruvita, ke komputiloj estas la kutima vorto.
--VerdLanco\(diskutu) 13:59, 8. Apr 2005 (UTC)

Saluton, P.Fiŝo! Se vi estas certa, ke vi verkos novan tekston. kiu estos pli bona ol la nuna, faru tiel! La malnovan bonvolu ŝovi al "diskuto". Ĉiu povos kompari kaj kontroli, ĉu ne tamen io estas transpreninda al la nova. Cetere VerdLanco tute pravas: Iam komputero kaj komputoro estis sinonimoj...kaj poste en la praktiko venkis surpriza kandidato: komputilo (kun verbo komputi=prilabori datenojn, informojn), sed de tiam pasis 20 jaroj. Montanesko 14:05, 8. Apr 2005 (UTC)

Estimata VerdLanco, dankon pro via korekto. Vi tute pravas kaj mi uzis tian formon erare: mi dum longa tempo prilaboris la artikolon kaj lastan parton mi verketis en trajno.--P.Fiŝo 14:29, 8. Apr 2005 (UTC)

Nu, estu ne tiom humila! Mi atendis viglan kverelon pri tiu ĉi temo! ;-)
Des pli kiam mi komprenis, ke vi estas Parolema!
Serioze, mi ĝojas, ke vi samopinias pri la uzo de komputoro en Vikipedio. Sed eraro ĝi tamen ne estas, nur malrekomendinda.
Mi transdonas korajn salutojn al vi de mia edzino! Fartu bone!
--VerdLanco\(diskutu) 15:52, 8. Apr 2005 (UTC)

Procesoro / procesilo / procezilo redakti

Estimata VerdLanco, mi komprenas vin. Kaj vi komprenas min :) Mi provos ne plu uzi evitindan komputoron. Nun mi meditas kia termino plitaŭgas procesoro, proceziloprocesilo. Helpu al mi. --P.Fiŝo 14:04, 8. Apr 2005 (UTC)

Pri procesoro / procezilo / procesilo mi ne povas diri, kiu vorto "venkos". Mi persone preferas procezilo, sed vi vidos, ke en mia redaktado de via artikolo pri IEEE 1284 mi ne ŝanĝis vian uzon de procesoro. (Tamen, mi ŝanĝis centra procesoro al la ne malkutima vorto ĉefprocesoro — sed tion ni povos diskuti pli.)
--VerdLanco\(diskutu) 14:22, 8. Apr 2005 (UTC)
Kontraste al vi, kara nordano, mi konsideras procezilo malrekomendinda pro la signifo de procezo. Cetere saluton al la plej bela urbo de Norvegio! Montanesko 14:34, 8. Apr 2005 (UTC)
Al mi pli plaĉas procesoro, kvankam pli esperantece verŝajne estos procesilo. --P.Fiŝo 14:44, 8. Apr 2005 (UTC)
Ankaŭ kelkaj gravaj vortaroj preferas "procesoro".
En PIV 2 estas uzata procesoro kaj mi pluuzu ĝin--P.Fiŝo 13:36, 11. Apr 2005 (UTC)

En PIV2 estas tute certa formo "procesoro", do uzi "procezilo" estas strange--213.145.35.224 10:48, 22. Mar 2005 (UTC)

Fakte, PIV2002 havas ankaŭ procezilo, sed kun sago sendanta al procesoro, kiu estas do laŭ ĝi preferata formo. Lingvano 11:39, 22. Mar 2005 (UTC)

Verdire al mi estas iomete tede veni al la artikolo ek de tria provo. Certo tio karakterizas miajn cerbokapablojn :). Tamen mi proponas movi la paĝon al procesoro. Do, mi invitas ĉiujn pridisputi la ideon.--P.Fiŝo 15:19, 12. Apr 2005 (UTC)
Mi ĵus spektis en Guglo kaj jen: procesoro - 766; procezilo - 50; procesilo - 11.--P.Fiŝo 15:30, 12. Apr 2005 (UTC)

Mi ĝis nun diris procezilo, sed mi nun agnoskas, ke procesoro estas pli kutima vorto, kaj mi ne forte kontraŭas ekuzi tiun vorton anstataŭe. --VerdLanco\(diskutu) 15:44, 12. Apr 2005 (UTC) Citita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Procezilo"

unu-dufrazaj artikoloj redakti

Amasa alŝuto de 1-2 frazaj artikoletoj estas malbonvenaj, precipe se ne ekzistas alilingva artikolo por plivastigi la artikolon. Vi devas unuafoje verki ekz. dum printado la tipojn de printado, aŭ sub inko la inkotipojn ... legu regularon ĉe forigendaj artikoloj. Amike vikipediisto:narvalo

Bedaŭrinde multaj temoj (ekz printilo) estas tre ampleksaj por priskribi ilin tuj. Mi iom-po-iom plenigas paĝon pri printiloj kaj dumla verkado certe aperas novaj temoj aŭ temeroj. Certe estus plifacile priskribi ĉion per unu artikolo,tamen mia prilego pri printiloj kaj printado daŭriĝas dum kvar horoj en rusa lingvo, kaj tio nur teorio. por praktiki mi venigas miajn studantojn en vendejon kaj praktike rakontas ankoraŭ 1-1,5 horo. Nun mi priskribas xenaralan skemon kaj plenigas ĝin per informo de eblo al eblo. La seme estos pri aliaj artikoloj. Ekz. mi ne povas tuje priskribi firmaon Intel kaj mi linio-post-linio verkos ka artikolon. Se vi volas vi povas helpi. Jen estas problemo por mi traduki anglan Gloss - traduku en esperanton kaj mi dankos vin. Aŭ verku grandan kaj interesan artikolon pri testprogramojoj Linpack. Tamen ĝenerale mi komprenas, ke kurtaj artikoloj estas plimalbonaj ol longaj.Tamen KURTECO estas FRATINO de TALENTO--P.Fiŝo 11:03, 6. Apr 2005 (UTC)

Ofte okazas, ke aldono de malgranda artikolo kaŭzas interesiĝon de aliaj vikipediistoj, kiuj pluredaktas ĝin, rezulte de kio aperas mezgranda mezbona artikolo. Mi tion plurfoje spertis kaj konkludis, ke aldono de ĝermoj estas tute bona agado. Kompreneble, la novaj artikoloj ne estu 1-2-vortaj, sed 1-2-frazaj ja ili estu. - Slavik IVANOV 07:29, 12. Apr 2005 (UTC)
Slavik, kara saluton! Mi ankaŭ opinias, ke kurta artikolo povas lanĉi profundan kaj vastan artikolon. Des pli, ke ofte ne eblas tuj kolekti sufiĉe plenan informon pri ia temo. Ekz. mi nun oficvojaĝas (Tomsk, Ekaterinburg, Permj) kaj mi ne povas tro atente fosi ian temon (nun mi planas fini printilon). Samtempe ĉe mi naskiĝas novaj temoj kaj mi iom-po-iom tuŝas ilin (ekz. Apple). Kaj ĝenerale necesas diri, ke Wiki estas danĵera proekto - ĝi dronigas homon--P.Fiŝo 13:22, 12. Apr 2005 (UTC)

Dankon pro bildoj ilustrataj miajn artikolojn redakti

Ve, mi ne havas rapidan Interreton (kvankam mi loĝas en apudMoskvo, kaj en mia urbo estis proektitaj kaj fabrikitaj Unua sputniko kaj ĉiuj sovet-rusiaj kosmoŝipoj) kaj uzas GPRS. Pro la kaŭzo mi ne povas aldoni bildojn. Plejofte mi wikilaboras eĉ tute sen pentraĵoj. Kaj mi volas diri grandan dankon pro ilustrado de miaj artikoloj.--P.Fiŝo 12:37, 10. Apr 2005 (UTC)

duzo - aperto de inkŝpruca kartoĉo redakti

Estimataj kolegoj, kiu povas helpi trovi esperantan vorton por aprto tra kiu estas ŝprucata inko en printila kartoĉo? En rusa lingvo estas uzata сопло, la sama vorto estas uzata por aperto tra kiu elfluas gasoj el rakeda motoro (ekz сопло Лаваля). Helpu, ĉar en PIV2 mi ne trovis solvon

Eblaj estas spruĉtruo, spruĉigilo.

Mi eble dirus klapoklapeto.
--VerdLanco\(diskutu) 07:31, 12. Apr 2005 (UTC)
Saluton, Verdlanco. Klapoklapeto pli taugas por piezoŝpruca kapeto, sed por varmoŝpruca apenaŭ. Nu do kiam mi wikigos artikolon pri manieroj de printado ni ankoraŭ pridiskutos la temon.--P.Fiŝo 13:37, 12. Apr 2005 (UTC)

La vorto duzo troviĝas en PIV, sed mi ne havas ĝian difinon antaŭ mi, kaj mi ne sufiĉe scias pri la funkciado de inkŝpruca presilo por havi opinion pri ĝia uzebleco ĉi tie. Lingvano 08:05, 12. Apr 2005 (UTC)

Do, certe duzo devas esti plej taŭga. Dankon, estimata Lingvano. Interalie en Reta vortaro duzo mankas--P.Fiŝo 13:37, 12. Apr 2005 (UTC)
La vorton duzo mi ne konis, sed jen la PIV-a difino:
1 Tubo ĉe la malsupra parto de metalurgia fornego, por la trapaso de la enblovata aero.
2 Malantaŭa parto de reakcia motoro, servanta por la ellasiĝo de la gasoj.
En la norvega la vorto, kiun vi serĉas, estas dyse, do kiel norvego mi kompreneble estas tentata akcepti la Esperantan tradukon duzo. Sed laŭ la klarigo en PIV duzo tute ne ŝajnas taŭga por tia uzo.
--VerdLanco\(diskutu) 15:56, 12. Apr 2005 (UTC)
Estimata Verdlanco< dankon. Ĉar 2 senco estas tute taŭga por inkŝpruca teknologio. Vidu, ke en kartoĉo estas organizita malgranda reakcia motoro, nur anstataŭ gasoj forflugas inko.
Ank en rusa lingvo estas vorto дюза (djuza) kaj mi ankaŭ pro tio preferas vorton duzo. Ankoraŭ foje dankon.--P.Fiŝo 16:12, 12. Apr 2005 (UTC)

ankoraŭ unu vorto redakti

VerdLanco, ĉu vi povas ankoraŭ foje helpi. Do, mi provas trovi tradukon por vorto... Ĥm, kiel klarigi... Do en rusa estas vorto конвейер (ŝajne Suneto helpos traduki), en franca convoyeur. Do vico de etapoj en procesoro dum kiu plenumiĝs instrukcioj. Ekz en Pentium 4 ĝi havas 20 etapojn, PowerPC 970 10 etapojn ktp. Longeco de la serĉanta vorto kondiĉas frekvencon de procesoro. Ekz en AMD64 malmultas la etapoj kaj frekvenco ne estas alta, male ĉe Pentium 4. Ĉu klare?--P.Fiŝo 16:23, 12. Apr 2005 (UTC)--P.Fiŝo 16:24, 12. Apr 2005 (UTC)

Ĉu ĉenstablo ne estas en PIV? Lingvano 16:35, 12. Apr 2005 (UTC)

Mi spektis en PIV2 kaj opinias, ke taŭgas vorto ĉeno.--P.Fiŝo 12:30, 13. Apr 2005 (UTC)
Laŭ PIV2, tia vico de ordonoj (angle instruction pipeline, ukraine конвеєр команд) nomiĝas ĉenstablo, kiel prave diris Lingvano. Mi citas PIV2 pri ĉenstablo:
1 Aro da moviĝantaj stabloj, kunigitaj kiel longa ĉeno kaj prezentantaj mem la prilaborataĵon sinsekve al la diversaj laboristoj, komisiitaj fari ĉiu nur unu operacion.
2 (komputiko) Vico de samtempe funkciantaj organoj, kiuj plenumas partojn de kompleksa operacio po unu, transdonante la rezultojn laŭ la vico.
Ĉeno jam havas alian signifon en komputiko. Ĝi estas sinsekvo de bitoj aŭ signoj (angle string).
--VerdLanco\(diskutu) 20:56, 13. Apr 2005 (UTC)

Pri procezilo redakti

Saluton,

vi demandis kial mi uzas "procezilo".

Mi laboras pri projekto Komputeko; listigante prikomputilajn vortojn (vidu tutunuan provon je http://viavento.aplus.pl/komputeko/?vorto=comp ) kaj jam plurfoje dubis ĉu procezilo ĉu procesoro. Provizore mi konkludis ke "procezilo" estas pli logika kaj esperantista; saman diskuton oni faris pri komputoro/komputero - komputilo.

Amike,

Yves

Prikomputila terminokolekto redakti

Saluton!

Harzarde mi malkovris vian alvokon

Tradukante kaj verkante Viki-artikolojn pri komputikaj temoj mi ofte uzas terminojn uzatajn en la kampo. Certe mi esploris pri ekzisto de komputilterminaroj en la reto, tamen bedaŭrinde ili estas tre malriĉaj. Plej interesa estas, certe, komputika vortaro de S.POKROVSKIJ, sed ĝi estas pli pri programado. Mi mem havas propran listeton, sed ĝi estas por la plej komplikaj esprimoj.

Mi volas kompili komputilterminaron, kie estos prilaboritaj vortoj ligataj kun aparataro. Mi petas helpon: kiu volas, do sendu al mi ruslingvajn vortojn ligitajn al komputilo (temas pri aparataro).

Ĉu interesus vin kunlabori al la E@I-projekto Komputeko? Mi serĉas ankoraŭ kunordiganton de tradukoj al la rusa lingvo (+ provlegantojn, konsilantojn pri Esperanto).

Legu pli en http://vikio.ikso.net/Projektoj/Komputeko

Yves Nevelsteen 08:00, 20. Apr 2007 (UTC)

Sistma kurso de Esperanto. H.Seppik, E.Malmgren 1936 redakti

Saluton P.Fiŝo. Mi ĵus vidis la jenan artikolon "Sistma kurso de Esperanto. H.Seppik, E.Malmgren 1936". Ĉu tie hazarde mankas litero? Do, devus esti "Sistema kurso de Esperanto. H.Seppik, E.Malmgren 1936". Kore--Tlustulimu 14:05, 14. Maj 2007 (UTC)

Mi forigis ĝin Arno Lagrange  07:01, 21. Maj 2007 (UTC)

Biblioteka katalogo de P.Fiŝo redakti

Povas esti interese ke vi kreas katalogon de libroj troveblaj en via privata biblioteko, sed bonvolu sciigi kiel ni ĉiuj uzantoj de la vikipedio povas aliri ilin ? Ĉu vi pretas pruntedoni la librojn, ĉu via biblioteko estas publike alirebla ? Se ne estas tiaj eblecoj (kaj informoj pri ili) vikipedio ne estas la ĝusta loko por via katalogo. Inter alie, kiam vi kreas artikolon pri iu libro ĉiuj informoj estas trafaj krom la trovebleco de unu ekzemplero en via privata biblioteko, aŭ vi devus mencii la troveblecon en aliaj privataj bibliotekoj kaj pli utile en publikaj bibliotekoj. Plie tia informo estas sencohava se temas pri rarega libro kies kvazaŭ lastan ekzempleron posedas nur vi. Konklude, mi sugestas ke vi apartigu enciklopediajn informojn de privataj (aŭ duonprivataj se vi pretas lasi publikon aliri vian privatan bibliotekon). Mi rekreis la artikolon kiun Narbvalo forigis klariginte "ni ne estu ridindaj", en la nomspaco 'Vikipedio' (Vikipedio:Privata biblioteko de P.Fiŝo), ĉar mi opinias ke pli temas pri rimedoj kiujn vi disponigas al la redaktantoj de la Vikipedio ol pri enciklopedia informo. Mi same faris pri katalogo da raraj libroj kiujn mi herdis de mia avo (Fonds documentaire René Lagrange). Arno Lagrange  07:01, 21. Maj 2007 (UTC)

Magnetoskopo redakti

Nu, ĝuste ;) Piechjo 19:36, 11. Dec 2007 (UTC)

Nova ŝablono redakti

Saluton P.Fiŝo !

Mi ĵus kreis novan ŝablonon por ligi artikolojn al la portalo:komputilo. Nur tajpu {{portalo komputilo}} fine de viaj artikoloj rilate al komputiloj, kaj aperos la jena :

Amike, Thomas Guibal 09:01, 29. Dec 2007 (UTC)

Grandan dankon!!--P.Fiŝo 10:49, 29. Dec 2007 (UTC)

Bildoj redakti

Kara P.Fiŝo,

Ni nuntempe devas ekzameni ĉiujn bildojn de la Vikipedio, kiuj ne havas klaran, liberan fonton, kaj ni senheziteme forigas kopirajtajn dokumentojn. Vi nepre precizigu la fonton kaj kopirajt-licencon (ĉu GFDL, ktp...) de la bildoj, kiujn vi alŝutas, aŭ ili baldaŭ estos forigitaj.

Bona ideo por trovi liberajn bildojn estas la legado de la anglalingvaj vikipediaj artikoloj. Vidu ekzemple en:Power Supply Unit (Computer) por bildigi la artikolon Bloko de elektrizo. Dankas vin Thomas Guibal 13:00, 1. Sep 2008 (UTC)

Kielmaniere mi povas uzi en artikoloj bildojn el alilingvaj vikioj? Klarigu po-paŝe bezonatajn agojn --P.Fiŝo 08:50, 14. Jan 2009 (UTC)

Dosiero:PFiŝo.JPG redakti

Saluton, P.Fiŝo. Mi ĵus vidis, ke via propra bildo Dosiero:PFiŝo.JPG ankoraŭ ne enhavas licencan ŝablonon. Ĉu vi povus ankoraŭ aldoni tion, por ke administrantoj ne devos forigi ĝin? Konvenajn ŝablonojn vi trovos en la kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Krome vi ja povas uzi la ŝablonon {{Informo por dosiero}} kun la jena sintasko.

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Mi esperas, ke ĉi tiuj informoj helpas al vi aranĝi la licencajn informojn ankaŭ por pliaj bildoj. Kore --Tlustulimu 16:25, 13. Jan 2009 (UTC)

Dankon. Kion signifas linio permeso? Kian informon mi devas enmeti ĉe la linio? --P.Fiŝo 08:26, 14. Jan 2009 (UTC)
Saluton, P.Fiŝo. En la linion permeso vi povas enskribi la licencan ŝablono, kiel mi faris ĉe Dosiero:SEFT-logo.gif. Sed vi ankaŭ povas skribi tie Vidu malsupre kaj aldoni la ŝablonon sub la informkesteto, kiel ekz. ĉe Dosiero:Bavara lingvoteritorio.png. Tute malgravas, kiun varianton vi uzos. Nur gravas, ke estu aldonata iu licenca ŝablono el la jam menciita kategorio. - Se vi mem fotis bildon, vi povas tute libere elekti. Se fotis iu alia, vi prefere demandu la fotinton. Kore --Tlustulimu 12:08, 14. Jan 2009 (UTC)
Dankon. Kion fari, se mi trovis foton ĉe iu paĝaro kaj la foto ne estas en aliaj fontoj de vikio.--P.Fiŝo 12:10, 14. Jan 2009 (UTC)

Majuskligo de propraj nomoj redakti

Estimata! jam antaŭ pluraj jaroj ni decidis majuskligi familiajn nomojn nur en unua apero en la artikolo pri la koncernulo. En ĉiuj aliaj okazoj ni uzu normale skribitajn nomojn (kiel ekzemple Aleksandr Melnikov). Mi atentigas vin pri tio ĉar en artikolo pri Volĵskij, vi ĵus enmetis pli ol dekon da nomoj majuskle skribitaj. --Arno Lagrange @ 15:13, 14. Jan 2009 (UTC)

Dankon, mi ne plu faros tiel. Verdire al mi ankaŭ plaĉas majuskla maniero. Krome mi proponas aldoni al ĉiu nomo esperantigitajn versiojn, ĉar ofte ne estas дупуидфо-prononceblaj nomoj, ĉu?--P.Fiŝo 07:09, 15. Jan 2009 (UTC)

Kara P.Fiŝo-- Respondante vian retpoŝton: Mi laboradas lastatempe malpligrandigi la liston de kontrolendaj bildoj sen ĝustaj licencoj. Do, kiam vi aldonus informon pri licenso bonvolu ankaŭ forviŝi la ŝablonon {{no license}}. (Mi pardonpetas pri la anglalingvaĵo tie.) Do, mi simple forviŝis la avertoŝablonon. Mi nune malrapide kontrolas la vastan liston de 3500+ kontrolendaj bildoj kun ĉi tia ŝablono. Se vi vidas iun da viaj bildoj en tiu listo, bonvolu aldoni ĝustan ŝablonon kaj forviŝis la avertoŝablonon. Kore dankas Yekrats 12:12, 2. Mar 2009 (UTC).

Kial mi ne vidas alŝutitajn dosierojn? redakti

Klarigu kial mi ne vidas alŝutitajn dosierojn:

Dosiero:SEJMinfo 04 02 94.gif
Jena 7,6 Mb
 
Kaj jena 15,6 Mb

Saluton. Mi supozas, ke la ne funkcianta bildo estis alŝutita kun malĝusta finaĵo, tiel ke la vikia softvaro ne povas trakti ĝin. Kore --Tlusta 06:48, 6. Aŭg 2009 (UTC)

Dosiero:SEJMinfo 04 02 94.png redakti

Saluton. P.Fiŝo. Mi ĵus vidis, ke estas iu problemo je la antaŭrigardo de la bildo Dosiero:SEJMinfo 04 02 94.png. Ĉu eble vi alŝutis aliformatan dosieron sub ĉi tiu titolo? Se jes vi povas peti forigon de la ne funkcianta bildo. Krome vi ja alŝutis funkciantan bildon Dosiero:SEJMinfo 04 02 94.gif. Kore --Tlusta 06:45, 6. Aŭg 2009 (UTC)

La bildoj ja estas alŝutitaj. La unuan mi ĝuste vidas. La dua estas tro peza kaj ne povas esti montrita. Bonvolu ne alŝuti bildojn pli ol 1Mb. Cetere al kio utilas skanitaj paĝoj de aperinta revuo en Vikipedio ? Mi ne konas vian projekton, sed Vikipedio eble ne estas la ĝusta loko por arkivigo de iam aperintaj revuoj. Mi sugestas ke vi eligu el tiuj revuoj tion kio povas esti nun interesa por riĉigi enhavon de vikipediaj artikoloj. --Arno Lagrange @ 08:27, 6. Aŭg 2009 (UTC)
Dankon pro la respondoj.--P.Fiŝo 10:19, 6. Aŭg 2009 (UTC)
Mi konsentas kun Arno. Vikipedio ne estas taŭga loko por plenaj bultenoj kaj ceteraj. Ĝi estas enciklopedio, ne arkivo. Ankaŭ, ĉu vi estas la posedanto de la kopirajto? Ĉu vi rajtas alŝuti ĝin? Ĝi havas kopirajt-simbolon kun la nomo Garik Kokolija. Do evidente vi ne rajtus relicenci ĝin sub Kreiva Komunejo (Creative Commons), ĉu ne? Ĉu vi konas Garik K.? Pri aparta afero, la vikia programaro ne povas ĝuste trakti tro grandajn bildojn, tamen mi ne scias la limon. Kore salutas Yekrats 11:01, 6. Aŭg 2009 (UTC).

Saluton P.Fiŝo, dankon pro via interesa kontribuo en Diskuto:Internacia Junulara Kongreso - mi kredas ke ĝi estas translokinda post verko de iomete da ĉirkaŭa teksto en apartan artikolon IJK 1995, per kio ĝi ankaŭ povas pliriĉigi la vicojn de IJK-j kun propra artikolo. Tamen mi volus atentigi vin pri via rezonado rilata al la nomŝildo kies foton vi alŝutis - nome, nur la fakto ke ekzistas nomŝildo kun kongresnumero 355 ne nepre ankoraŭ signifas ke efektive estis dum tiu IJK almenaŭ 355 akceptitaj partoprenantoj. Tial mi revenigis en la artikolon la nombron 303 ĉar tiun mi kredas esti la nombro de efektive alvenintaj partoprenantoj. Eble finfine estas tempo por klare apartigi tiujn du inter si ofte konfuzatajn nombrojn en la tabelo. Mi tuj estas faronta tion. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:33, 11. Aŭg 2009 (UTC)

Bone kaj dankon. Mi nun esploras la problemon pri kvanto da partoprenantoj. Dume mi havas informojn el diversaj fontoj, ke la kvanto 303 estas vera. Mi mem partoprenis la IJK-on.--P.Fiŝo 05:43, 13. Aŭg 2009 (UTC)

rusiaj kaj sovetiaj esperantistoj redakti

Saluton P.Fiŝo, vi kreis plurajn paĝojn pri rusiaj kaj sovetiaj esperantistoj, ekz. Alen Kris, Viktor Ĉaldajev. En tiuj ĉi paĝoj mankas pronomoj, precipe li. En E-o necesas, ke antaŭ verbo aperu aŭ pronomo aŭ propra nomo. Necesas do korekti ĉiujn ĉi paĝojn kaj aldoni la pronomojn. Dankon. Zuazua 15:08, 25. Sep 2009 (UTC)

Kiu verkis ŝablonon pri libroj? redakti

Senjoroj, kiu scias, kie eblas trovi aŭtoron de iu ŝablono?--P.Fiŝo 08:27, 29. Sep 2009 (UTC)

Dankon! redakti

Dankon pro via laboro pri kategorioj "Libroj aperintaj en XXXX". Bonan laboron! -- Yekrats 12:44, 5. Okt 2009 (UTC)

  • Dankon. Sed iom teda - la libroartikoloj jam fantomas antaŭ miaj okuloj :) P.Fiŝo 12:46, 5. Okt 2009 (UTC)

Kara! sur la paĝo Dosiero:Kurta rusa-Esperanto vortaro de Kabanov.gif videbas kaj la originala versio alŝutita de vi je 08/05/2007 kaj la versio kiun mi konsideras plibonigita kiun mi alŝutis je 26/01/2009. La plej lasta versio estas elmontrita. Se vi opinias ke via versio estas pli bona ol mia vi povas restarigi ĝin. Mi precipe blankigis la grizan fonon por emfazi la presitaĵojn kiuj pli kontraste aperas nigre sur blanka fono ol malhelgrize sur helgriza fono. Mi opinias ĝin pli legebla kaj pli eleganta pli freŝa. Eble vi opinias malsame. Arno Lagrange @ 06:45, 7. Okt 2009 (UTC)

    • Dankon pro la respondo, estimata (na laŭ temo: pasintjare mi vizitis Uzbekion, do, tie oni tre ŝatas bonkorajn titolojn :). Verŝajne mia opinio ĉikaze estas tro mia-eca, tamen laŭ mi la pli frua estas pli viveca --P.Fiŝo 07:12, 7. Okt 2009 (UTC)

Viaj "kurtaj skizoj" redakti

Vi aldonis amason da tekstoj en prilibrajn artikolojn, kio ja estas laŭdinda. Ĉu vi tamen povus iom rekonsideri vian ĉiean formulon "kurta skizo". Unue, "skizo" normale estas mallonga, do ne estas necese nomi ĝin tia. Due, plej ofte vi povus tute forlasi la indikon pri skizeco. Trie, mi vidas el viaj tekstoj, ke por vi "kurta" eble estas normala esperanta vorto, sed por la plejmulto ĝi donas forte eksterordinaran impreson, ĉu teknikan, ĉu poezian, ĉu simple strangan. Tre suspekte mi rigardas vian esperantigon de libronomo en la artikolo "Kurta Rusa-Esperanta Vortaro", kie la vorto eble estas eĉ anakronisma. Aŭ ĉu vi asertas, ke la libro mem nomas sin tiel en Esperanto? Cetere, se la libro tute ne havas esperantan titolon, kial titoli la artikolon tiele? – --Surfo 09:20, 8. Okt 2009 (UTC)

Unue mi petas pardonon pro la certa eraro - mi senpense (diru mi eĉ aŭtomate) tradukis la titolon tute rusizme. Estas mia kulpo.
Due - pri kurta skizo. Vi pravas, ke la esprimo estas superflua. Ĝi estas ĥeridaĵo de ia katalogo. Kaj mi opinias ĝin ne necesa, kaj ne plu uzos. Ankoraŭ dankon, ĉar mi delonge meditas pri la esprimo kaj via sinturno helpis al mi fari elekton. --P.Fiŝo 05:50, 9. Okt 2009 (UTC)

Librokategorioj redakti

Mi rimarkis ke en Kategorio:Bibliografio de Esperanto laŭ dato ĉiuj subkategorioj havis formon 'Bibliografio de Esperanto (jjjj)' kaj ke aparte nur aperis "Kategorio:Libroj aperintaj en 1940". Se tiu kategorio ja povas ekzisti ĝi do estu ordigita en Kategorio:Libroj laŭ jaroj kaj ne en Kategorio: Bibliografio de Esperanto laŭ dato. Cetere ĝuste pro tio mi ŝanĝis{{Informkesto_Esperanto-libro}} tiel ke la ŝablono ordigu en kategorion 'Bibliografio de Esperanto (jjjj)' anstataŭ 'Libroj aperintaj en jjjj'. Ni povas pripensi plibonigon de la tuto. --Arno Lagrange @ 09:34, 8. Okt 2009 (UTC)

Arno, dankon pro la lespondo. Mi opinias, ke restu Bibliografio de Esperanto(XXX) kaj Libroj aperintaj en XXX ĉar en kategorio pri bibliografio estu ne nur libroj, sed ankaŭ (gravaj) artikoloj, periodaĵoj, poŝtkartoj ktp. Kaj en libroj aperintaj estu ne nur esperanto-libroj, sed ankaŭ alilingavaj libroj indaj mencion. --P.Fiŝo 10:44, 8. Okt 2009 (UTC)
Arno, mi opinias, ke indas ripari informkeston libroj al Libroj aperintaj en XXX --P.Fiŝo 10:56, 8. Okt 2009 (UTC)
  Farite kaj mi restarigis Kategorio:Libroj aperintaj en 1940 kaj reordigis ĝin en Kategorio:Libroj laŭ jaroj AL @ 21:04, 8. Okt 2009 (UTC)
Estimata Arno, dankon. --P.Fiŝo 05:35, 9. Okt 2009 (UTC)

Kategorio pri libroj redakti

Saluton P.Fiŝo!

  1. Nedankinde! Mi malamas nekategoriigitajn kategoriojn do mi redaktis ilin (Neniam plu! :D)
  2. Mi vidis apud Tutmonda Sonoro, ke vi aldonis Kategorion:Biblioteka katalogo de P.Fiŝo. Mi estas novulo en la mondo de esperanto do mi petas al vi: ĉu vi havas gravan bibliotekon aŭ ĉu oni povas forigi tiun kategorion por krei paĝon sub via uzantopaĝo (ekzemple: [[Vikipediisto:P.Fiŝo/biblioteka katalogo]])?

Ĝis, --→ Airon 12:11, 8. Okt 2009 (UTC)

Mia biblioteko konsistas el kelcentoj da libroj, revuoj, dokumentoj rilataj al sovetia/rusia e-movado. Ofte la libroj estas raraj (abundas samizdataj. Certe Tutmonda Sonoro ne estas raraĵo, sed ne diru fin antaŭ komenco. Dum pli ol dudek jaroj da mia esperantumado preter mi flugis centoj da libroj tiam amasaj kaj nu raraj. Hodiaŭ mi povas esti certa, ke ĉiu esperantaĵo estas unika objekto kaj pri ĝi eblas fieri. Se ne hodiaŭ, do morgaŭ. Verŝajne morgaŭ vi ekbezonos ian libroj kaj serĉante informon pri ĝi vi trovos, ke ĝin en Kategorion:Biblioteka katalogo de P.Fiŝo. Vi povas sinturni al mi kaj mi sendos la libron por vi uzu ĝin. Hodiaŭ estas nur parto de nia historio, kaj por morgaŭ etupli komforta agu ni hodiaŭ. --P.Fiŝo 05:45, 9. Okt 2009 (UTC)

Rusaj libroj redakti

Saluton. Vidu en la Diskutejo je la fino debateton pri viaj lastaj artikoloj kun titolo en nelatina alfabeto.--kani 00:14, 11. Okt 2009 (UTC)

Bonvolu ne krei ruslingve titolitajn paĝojn. Ili estas alinomendaj. Same duone ruse skribitajn kategoriojn, kiuj estas forigendaj kaj alinomendaj. Vi aldonas laboron por vi mem aŭ por aliaj. Dankon. Zuazua 05:19, 11. Okt 2009 (UTC)
Konsentite --P.Fiŝo 17:17, 11. Okt 2009 (UTC)

Kategorio:Libroj de... redakti

Saluton,

mi vidis, ke vi kreis kategorion:Libroj de Eduards Jaunvalks. Ĉu tio ne estas tre speciala nomo? Se la kategorio nomiĝus simple "Eduards Jaunvalks", ĝi povus akcepti kaj liajn librojn kaj la artikolon pri li mem.

Estas nur propono. Ĉion bonan, – Aisano 18:17, 11. Okt 2009 (UTC)

Vido, ke Eduards Jaunvalks verkis kaj eldonis almenaŭ kvin librojn (en 1927, 57, 68, 79 kaj 83 jaroj) kaj mi certas, ke por latvia e-movado kaj ties historio estas ne malpli grava ol, ekzemple, Eduard MYBS por gernania e-movado. Mi ne estas latvo, tamen mi opinias, ke vikio eltenos unu novan kategorion pri Eduards Jaunvalks :) --P.Fiŝo 18:26, 11. Okt 2009 (UTC)
Tute sendube ĝi eltenos; mia propono estis nur, ke la nomo de la kategorio estu simple Kategorio:Eduards Jaunvalks. Sed, kiel dirite, estis propono kaj nenio pli. – Aisano 19:51, 11. Okt 2009 (UTC)
Kategorio Libroj de XXX estas aŭtomate kreata de informkesto Libro. Ankaŭ ĝi aŭtomate kreas katagoriojn Eldonaĵo de XXX kaj Libroj aperintaj en XXX jaro. Do, la informkesto proponas krei la kategotiojn aŭtomate por ĉiu libro, tamen ne ĉiu uzanto de la informkesto uzas la eblon. Rezulte mi rimarkis, ke ofte en nova (ĵus kreinta) kategorio, jam estas kelkaj libroj.--P.Fiŝo 04:31, 12. Okt 2009 (UTC)

Ne dankinde, amiko! Ja kreis ĝin Ludovico kaj mi nur komencis ĝin plibonigi. Kiu, se ne ni? --RG72 07:56, 30. Nov 2009 (UTC)

Alŝutado de bildoj redakti

Saluton. Dankon pro alŝutado de bildoj al Vikipedio. Bonvolu tamen uzi la Komunejon, ĉar tieaj dosieroj estas uzeblaj en ĉiuj Viki-projektoj, do ekzemple en ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio, ne necesas ilin multfoje alŝutadi aparte. Krome, la kategoriigo kaj ankaŭ alimaniera prizorgado de dosieroj en la Komunejo estas multe pli bona, interalie ĉar la projekton uzadas multegaj homoj kaj do ankaŭ administrantoj abundas. Estas rekomeninde priskribi tie alŝutatajn dosierojn plurlingve. Tamen, eĉ se vi priskribadus nur Esperante, estas pli bone alŝutadi tien. --Petrus Adamus 17:51, 3. Dec 2009 (UTC)

Dankon, sed tio estas pli komplike. Ekz mi alŝutis Esperanto en dek lecionoj ruslingve.jpg kaj ne povas ĝin enŝovi en artikolon Esperanto en dek lecionoj (ruslingva) (mi komprenas, ke mi ion ne komprenas en la problemo). Mi eĉ ne povas ĝin trovi en la komunejo. P.Fiŝo 11:43, 4. Dec 2009 (UTC)
Do, fin-fine sukcesisP.Fiŝo 11:47, 4. Dec 2009 (UTC)
Mi vidas, ke vi sukcesis, gratulon! Restas ankoraŭ aludi, ke necesas ĉiam minimume indiki ĝustan permesilon (лицензирование, se ĝi ne estas menciita, administrantoj la dosieron forigos post difinita tempo), krome indas bone la dosieron priskribi kaj aldoni al kiel eble plej multaj signifohavaj kategorioj, tio ege helpas trovi la dosieron en estonteco. Mi do plibonigis priskribon de la dosiero commons:File:Esperanto en dek lecionoj ruslingve.jpg kaj aldonis ankaŭ alilingvajn tradukojn, por ke ĝi povu servi kiel modelo. Eble estus komforte por vi uzi la alŝutilon je [1] por plifaciligi enigon de ĝusta priskribŝablono. --Petrus Adamus 21:21, 4. Dec 2009 (UTC)
Dankon. Mi provos plu fari tiel. P.Fiŝo 06:40, 7. Dec 2009 (UTC)
Petrus, klarigu kian permesilon mi devas elekti por alŝuti kovrilon de pli junaj libroj? P.Fiŝo 10:21, 7. Dec 2009 (UTC)
Tiun permesilon, kiun donis al vi la posedanto de la aŭtorrajtoj por la libro. La aŭtorverko ekestas libera (iĝas publikaĵo) ĝenerale 70 jarojn post morto de ĝia aŭtoro. Ĝis la dato ne estas permesite uzi ĝin senpermese, nure por specialaj celoj, difinitaj malsame de leĝoj en unuopaj ŝtatoj. Kvankam en Esperanta Vikipedio oni ne forigas kontraŭleĝe alŝutitajn bildojn, ili ja restas kontraŭleĝaj kaj ilia uzanto povus esti punata. Se temas pri simplega kovrilo, sen grafikaĵoj, vi eble povus uzi la ŝablonon {{PD-ineligible}}. --Petrus Adamus 19:55, 7. Dec 2009 (UTC)

Kategorioj kaj subkategorioj redakti

Saluton!,

mi pardonpetas pro tio, ke mi komentas vian redakteton ĉe la artikolo Sovetia Esperantista Junulara Movado. Vi tie aldonis la du kategoriojn Kategorio:Esperanto-movado en Sovetunio kaj Kategorio:Esperanto-movado en Rusio. Mi tamen rimarkis, ke la artikolo jam enestis la pli precizajn kategoriojn Kategorio:Sovetiaj Esperanto-asocioj kaj Kategorio:Rusiaj Esperanto-asocioj, kiuj estas respektive subkategorioj de tiuj, kiujn vi aldonis.

Al mi ŝajnas nepre evitinde, ke artikolo enestu precizan kategorion kaj samtempe enestu ties pli ĝeneralan superkategorion: tia ordigo jam aŭtomate rezultas el la fakto, ke la preciza kategorio jam enestas (kiel tuto) la ĝeneralan superkategorion. Aliokaze, ni devus meti la artikolon Fiŝo ne nur en Kategorio:Fiŝoj, sed ankaŭ en Kategorio:Bestoj, Kategorio:Vivaĵoj, Kategorio:Biologio...

Mi ne redaktis la artikolon, ĉar deziris unue ricevi vian opinion. Bonan kunlaboradon, amike,

--WinstonSmith 13:23, 11. Dec 2009 (UTC)

WinstonSmith, dankon pro via rimarko. Kaj verŝajne vi pravas. Ŝanĝu tiel, kiel vi diris. P.Fiŝo 14:26, 11. Dec 2009 (UTC)

Pik, Pak, Pok redakti

Saluton,

verŝajne, ĉe via biblioteko troveblas la Kolekto da versaĵoj por esperantistoj inter 0 kaj 3 jaroj, kies enhavo mi ankaŭ trovis en interreto [2]. Mi tre ŝatas poemeton kiu temas pri tri pingvenoj (Pik, Pak, Pok), kaj mi uzis tiun versaĵon por nomigi programeton, kiun mi ĵus kreis. Mi volas aldoni la versaĵon kaj la aŭtoron/tradukiston. Tamen, mi ne trovis, kiu estas la originallingva aŭtoro de tiu preciza verkaĵo. Ĉu la originala lingvo de tiu versaĵo estas la rusa? Mi klopodis kontakti Sergej Verŝinin al la retadresoj, kiujn mi trovis, sed verŝajne tiuj retadresoj ne plu funkcias.

Eble vi povas min helpi. Dankon! Eynar Oxartum 19:52, 1. Mar 2010 (UTC)

Mi hodiaŭ kontaktis Sergeon Beznosko (tiu SerSen) kaj demandis pri la verso. Do, atendu ni. P.Fiŝo 05:53, 2. Mar 2010 (UTC)

Dankon! Eynar Oxartum 09:11, 3. Mar 2010 (UTC)
Verŝajne Sergeo ne respondis. Ĉiel ajn, dankon pro via helpo! Eynar Oxartum 20:22, 1. Maj 2010 (UTC)
Verdire Sergeo estas iom forgesema persono P.Fiŝo § @ 08:35, 5. Maj 2010 (UTC)

Ĉi tiu dosiero nun estas restarigita. Tamen, pli bona priskribo pri la dosiero estas petata. Ĉu vi estas la eldonisto de la simbolo? Kiu propras la dosiero? Evidente vi skanis ĝin, sed kiu originale faris ĝin? Ili estus la propranto. Dankon! -- Yekrats 00:08, 17. Mar 2010 (UTC)

Bone, mi sinturnos al Impeto kaj ili oficialigos la dosieron. Dankon pro atento P.Fiŝo 08:21, 17. Mar 2010 (UTC)

Mi ne certas ĉu temas pri tajperaro anstataŭ Siberio aŭ temas pri alia geografia koncepto Seberio kiu tute ne aperas en Vikipedio kiel artikolo aŭ kiel simpla mencio. Bv respondi por ke mi aŭ iu povu korekti la artikolon. Dankon. Ĝi. --kani 22:29, 1. Apr 2010 (UTC)

Kani, dankon, certe tajperaro! P.Fiŝo 05:01, 2. Apr 2010 (UTC)
  Atenton: nura provo  
 
Zapupirka
Aŭtoro Provulo
Lando Zapupirio
Lingvo Esperanto
Eldonjaro 1991
Urbo Zapupirinsk
Eldoninto Zapupira E-ligo
Epoko 20-a jarcento
Formo kolekto de zapupiraj verkoj
Paĝoj 112
Formato DIN A5
ISBN 90-71205-41-X

Subskribo redakti

Saluton P.Fiŝo, ĉu vi povas ŝanĝi vian subskribon tiel, ĉar ĝi enhavas markon "font", evitenda laŭ W3C?

[[Vikipediisto:P.Fiŝo|P.Fiŝo]] [[Vikipediista diskuto:P.Fiŝo|§]] [[Speciala:Retpoŝti uzanton/P.Fiŝo|@]] [[Speciala:Kontribuoj/P.Fiŝo|₪]]

Bv. forigi ĉiujn <nowiki> kaj </nowiki>! :P Dankegon, --→ Airon 14:02, 1. Jun 2010 (UTC)

Dankegon P.Fiŝo§@ 14:43, 1. Jun 2010 (UTC)

Saluton, dobry den', sorry to bother you redakti

Saluton, I beg your pardon but I do not speak Esperanto nor Dutch and I hope you understand English. I am a member of a Catalan association "Amical de la Viquipèdia" which is trying to become a Chapter but has seen this denied because it does not represent a state. I don't know if you've seen my message on the Komunuma Portalo. Maybe you can help us giving us your support on your personal page. I wish you a pleasant and sunny summer. Koran dankon! Spassiba Capsot 07:46, 8. Jun 2010 (UTC)

Bonvolu ne uzi rusajn vortojn en la artikoloj se ne estas rekte tradukitaj. Tio estas esperanta vikipedio, ne ruslingva.--kani 00:43, 8. Jul 2010 (UTC)

Estimata Kani, dankon pro via rimarko kaj korektoj. Tamen mi ne uzis rus-literajn vortojn, almenaŭ strebis tion. Tamen mi plu pli atente kontrolos artikolojn. Bedaŭrinde estas fama problemo kun cirilaj literoj. Ve, latinliteraj esperantistoj opinias, ke, latinsimilaj literoj rajtas ekzisti sen klarigoj (ekz Hernán Cortés vere estas tute ne legebla en esperanto), sed cirilaj nepre bezonatas tradukon aŭ tranliteradon. Sed, tutegale dankon. P.Fiŝo§@ 06:08, 8. Jul 2010 (UTC)

titolo de artikolo referencanta al libro redakti

Saluton, P.Fiŝo. Vi alinomigis titolon de libro kiel "Filino de la kapitano, La", kun artikolo ĉe la fino: Tio laŭ mi estas tre malkonvena, ĉar la artikolo devus havi la saman nomon ol la libro. Oni povas forigi la problemojn pri ordigo, formetante tiun "La" en la listoj, ktp, sed tio ne devus aperi en la titolo, laŭ mi. --Tonyo 11:01, 24 Apr. 2011 (UTC)

"Albert Gille/Hille"? redakti

Saluton! Bonvolu atenti ĉi-tiun artikolon: [3] Dankon! --Hellsepp (diskuto) 21:55, 2 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, P.Fiŝo ! Mi invitas vin ke vi kreu la artikolon pri via biblioteko, ĉar via testartikolo indas esti artikolo. Dankon pro viaj kontribuoj ĉe Vikipedio kaj ĝis baldaŭ !

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 21:16, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

Dosiero:Agp.png redakti

Saluton, ĉu Dosiero:Agp.png estas via propra verko? Ĝi ŝajnas al mi tro komplika por ne esti kopirajte limigebla; bonvolu aldoni taŭgan licencon. darkweasel94 (diskuto) 09:58, 24 Jul. 2013 (UTC)

Ne, ĝi ne estas mia propraĵo P.Fiŝo§@ 06:35, 19 Aŭg. 2013 (UTC)
De kie vi havas ĝin? Ne ŝajnas al mi certe, ke ni povas konservi ĝin Vikipedie. darkweasel94 12:53, 19 Aŭg. 2013 (UTC)

Nu, la dosiero devis esti forigita. --KuboF (diskuto) 22:19, 18 feb. 2017 (UTC)Reply

Diskuto pri forigo de E-kluboj.ru redakti

Saluton P.Fiŝo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "E-kluboj.ru".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Forigpropono pri skanaĵoj de Sekretaria libro redakti

Saluton. Mi trovis viajn skanaĵojn de la samizdato Sekretaria libro. Tamen ŝajnas, ke ili estas daŭre aŭtorrajte protektataj kaj ne eblas por ili ĉiuj uzi "justan uzon", tio nur por unu dosiero, ŝajne la kovrilo. Tial mi proponis ilian forigon. Skanado de libroj estas utila afero, sed Vikipedio ne povas akcepti multan neliberan enhavon. Se vi tamen interesiĝas pri skanado de liberaj libroj (kopirajto jam eksvalidiĝis) kontaktu min, mi anas laborgrupon pri ciferecigado kaj publikigado. Amike. --KuboF (diskuto) 16:45, 13 Okt. 2014 (UTC)

Ĉu vi jam sendis konfirmon pri libereco kiel estas postulate? Mi klarigis en la forigpropono. --KuboF (diskuto) 18:55, 23 Okt. 2014 (UTC)
La dosieroj estis forigitaj ĉar libereco ne estis konfirmita. Se vi povas konfirmi liberecon, bonvolu alŝuti la dosierojn al Vikimedia Komunejo. --KuboF (diskuto) 21:08, 14 Nov. 2014 (UTC)

Bonvolu vidi ankaŭ proponon por forigo de skanaĵoj de Statuto de SEJM 1989. --KuboF (diskuto) 19:00, 13 Okt. 2014 (UTC)

Saluton P.Fiŝo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:SEJMinfo 04 02 94.gif".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Dosiero:Pfisho petvojaĝisto.jpg redakti

Kara, vi eble konscias ke en vikipedio kompare problemas personaj portretoj sen libera licenco. Ĉu vi havas apartan kialon publikigi la foton Pfisho petvojaĝisto.jpg je licenco de "nur" justa uzo? Konsiderante ke vi estas la posedanto de la foto, kial ne doni al ĝi liberan licencon kaj eviti ĉian tedan diskuton? ThomasPusch (diskuto) 22:15, 4 Dec. 2014 (UTC)

Propono pri forigo de Dosiero:Hendrik Adamson La manskribo.jpg redakti

Saluton P.Fiŝo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Hendrik Adamson La manskribo.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--KuboF (diskuto) 12:01, 22 Mar. 2015 (UTC)

Forigpropono pri skanaĵoj de Hejmlando (libro) redakti

Saluton P.Fiŝo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "[[:]]".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Bonvolu klarigi pri aŭtoraj rajtoj en VP:FD. Dankon! --KuboF (diskuto) 14:29, 3 Apr. 2015 (UTC)

La dosieroj estas forigitaj. Tamen por kelkaj el ili eble sufiĉus kelkaj bazaj informoj, kiel aŭtoro kaj supozata kreodato, kaj ili povus esti restarigitaj kaj realŝutitaj al Komunejo (kie ĝin povus uzi ĉiuj Vikipedioj kaj Vikimediaj projektoj). Se vi povos provizi tiujn informojn, kontaktu iun administranton (ekz. min) aŭ skribu al VP:DA. Amike. --KuboF (diskuto) 11:15, 11 Apr. 2015 (UTC)

Forigpropono pri pluraj skanaĵoj de Kurte redakti

Mi supozas, ke pluraj skanaĵoj de Kurte (informilo) superas sojlon de minimuma uzado, kiu estas postulata por teni malliberajn dosierojn en Vikipedio. Bonvolu argumenti / diskuti en VP:FD. --KuboF (diskuto) 21:00, 3 Apr. 2015 (UTC)

Ĉu vi povas skribi, kio estas tiu STELO? Lingvano (diskuto) 20:52, 1 Dec. 2015 (UTC)

Ĝi estas voj-montrilo al tradicia renkontiĝo de esperantistoj de Rostova regiono. Iam mi volis fari grandan liston de e-renkontiĝoj de sovetiaj esperantistoj kaj por tio mi komencis skani diversajn ilustraĵojn. Tamen iom post iom mi lasis e-vikion kaj nun ne havas planojn pri la listo. Siavice vi povas forigi aŭ lasi la ilustraĵon. P.Fiŝo§@ 07:35, 2 Dec. 2015 (UTC)
Ĉu "STELO" estas siglo/mallongigo? Sovetunia Tendaro Esperanta ...? Lingvano (diskuto) 09:53, 15 Jan. 2016 (UTC)

Nefinita Listo de aktivuloj de SEJM redakti

Saluton Vladimir. Vi en marto 2011 aldonis utilajn informojn pri la jaroj 1970-1974 al la Listo de aktivuloj de SEJM, sed tiam finiĝis la redaktado, kaj mankas informoj por la pliaj jaroj 1975-1978, kvankam estas antaŭvidataj ĉapitroj kaj referencoj. La tuto aspektas kvazaŭ vi ja havus la referencojn ankaŭ por la decidoj de la 9-a ĝis 12-a Konferencoj de la SEJM-konsilantaro (laŭ SEJM. Historia skizo), sed ke vi iel estis interrompita kaj simple ne finis la plenigon de la listo. Tre bonvenus se vi povus plenigi la truon! Cetere: Ĉu vi havas ajnan ideon ĉu eblus fiŝkapti informojn pri la SEJM-komitatanoj de 1966 ĝis 1970? ThomasPusch (diskuto) 11:36, 25 Feb. 2016 (UTC)

Duba dosiero redakti

Resaluton Vladimir. La Dosiero Agp.png estas sen indiko pri fonto kaj probable ne publika havaĵo. NMaja proponis tujforigon de ĝi, tamen laŭ mi sencas doni iom da tempo por ebla kompletigo de informoj. Ĉu vi havas ideon de kie vi prenis la bildon kaj kiel eblas argumenti ke ĝi vere estas ekster la difinoj de kopirajto? Sincere ThomasPusch (diskuto) 15:11, 29 jan. 2017 (UTC)Reply

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita! redakti

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:PFiŝo.JPG. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:07, 22 sep. 2018 (UTC)Reply

Uzo de redakti

Saluton kara. En via subpagxo:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:P.Fi%C5%9Do/Biblioteka_katalogo
Mi kredas ke vi devas forigi:
[[Kategorio:Biblioteka katalogo]] [[Kategorio:Bibliotekoj]]
cxar tio aperigas vian subpagxon en la koncernaj kategorioj (kio laux mia kompreno ne devus okazi). Prefere memkreux la artikolon ene de vikipedio!
Estu atentema cxar ekzemple cxi tie en via diskuto vi ankaux uzas [[Kategorio:Verkoj el la esperantlingva literaturo]]
Prefere uzu ekzemple[[:Kategorio:Biblioteka katalogo]](rimarku pri la dupunktoj antaua Kategorio) kio rezultas en:
Kategorio:Biblioteka katalogo
  JabieroKubo (diskuto) 15:15, 6 sep. 2019 (UTC)Reply