Eduards Jaunvalks
Eduards JAUNVALKS (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1901 en Dundaga) estis latva poŝtoficisto kaj Esperanto-vortaristo.
Eduards Jaunvalks | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1901 en Dundaga |
Morto | nekonata |
Lingvoj | Esperanto • latva |
Ŝtataneco | Latvio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Movada agado redakti
Jaunvalks estis Esperantisto de 1918 kaj aktivis kiel kursgvidanto. Li fondis la Esperanto-societon de Liepaja en 1925 kaj tie estis delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 1925 ĝis 1929. Li tradukis la unuan kolekton de latvaj popolkantoj, 1927 kaj estis kunlaboranto de Literatura Mondo.
Vortaroj redakti
Post la dua mondmilito aperis lia vortaro Esperanto-latva kun ĉirkaŭ 4 500 kapvortoj kaj latva-Esperanto kun ĉirkaŭ 6 000 kapvortoj en kunlaboro kun Abram Haimovič Gūtmanis en 1957 (204 p.). Forte pliampleksikita nova eldono aperis en Rigo en 1979 (577 p.), fine en 1983 lia "Latva-Esperanta konversacia vortaro".
Verkoj redakti
- 1927: Latvaj kantoj en Esperanto (traduko kaj kompilo)
- 1957: Esperanto-latviesu un latviesu-Esperanto vārdnīca (kun A. Gutmanis), Esperanto-latva kaj latva-Esperanta vortaro
- 1968: Latva poezio 1945-1966 (redakto)
- 1979: Esperanto: gramatika, Esperanto-latviesu vārdnīca, latviesu-Esperanto vārdnīca (kun A. Gutmanis), eldonejo Liesma, 577 paĝoj
- 1983: Latviešu-Esperanto sarunvārdnīca, Latva-Esperanta konversacia vortaro
Eksteraj ligiloj redakti
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Eduards Jaunvalks en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Bibliografio Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine de Esperanto-vortaroj kaj terminaroj (UEA)