Diskuto:Internacia Junulara Kongreso

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Rotsaert8000 in topic Listo de IJK-oj: Blankenberge 1946

Kio pri la IJK de 2008?

plena nomo de IJK redakti

En 2009 oni scias ke la plena nomo de IJK estas Internacia Junulara Kongreso. Sed iam, almenaŭ en 1974, la plena nomo estis Internacia Junulara Konferenco. La nomŝanĝo estu klarigita. Sibazyun 16:25, 30. Maj 2009 (UTC)

Nova bazejo por IJK en Kijivo redakti

Do, la 67-a IJK okazos ĝuste en Kijivo.

Oficiala retejo: http://www.ijk-67.retejo.info/loko

TEJO: http://www.tejo.org/eo/node/1046

 
Porpesona ŝildo de partoprenanto de 51a IJK

Porpersona ŝildo de IJK redakti

Jen porpersona ŝildo de partoprenanto de 51a IJK. La ŝildo konsistis el du partoj - persona parto (tia kie estas indikata nomo de partoprenento Oksana) kaj grupa parto (tia kie estas indikata nomo de glupo Sfingo). Atentu, ke sur la ŝildo estas indikata numero 355, kvankam en la artikolo estas indikata nur 303 personoj! --P.Fiŝo 18:31, 28. Jul 2009 (UTC)


Listo de IJK'j redakti

Kiu tiom fuŝis la lokojn de la IJK'j??? Ke Austerlitz (Netherlands) kaj Versailles (city) estas ruĝaj ligiloj en la e-lingva vikipedio, estas ne mirige. Austerlitz (Nederlando) kaj Versailles tuj gvidas al ĝusta teksto. Same pri ĉiuj aliaj nun ruĝaj ligiloj. Kia vandalismo! ThomasPusch (diskuto) 17:08, 7 jun. 2020 (UTC)Reply

Listo de IJK-oj: Blankenberge 1946 redakti

Ekzistas pluraj preparaj dokumentoj pri TJO-konferenco en Blankenberge, Belgio, en 1946 (v. https://vikiflandrio.alcl.be/, sekcio Eventoj), sed ĝi ne estas menciita en ĉi tiu listo. Ne troveblas postkongresaj dokumentoj kiuj konfirmas ke la kongreso efektive kaj sukcese okazis. Nur estas aserto de historiisto de la grupo Paco kaj Justeco el najbara Brugge kiu ŝajne transprenis la organizadon ĉar la LKK ne sukcesis. --Roland Rotsaert (diskuto) 08:22, 18 okt. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Internacia Junulara Kongreso".