Austerlitz (Nederlando)

loko en Nederlando
Austerlitz
mapo de Austerlitz
Bazaj informoj
Ŝtato: Nederlando
Provinco: Utreĥto
Municipo: Zeist
Koordinatoj: 52° 4' 43" norde, 5° 19' 0" oriente
loĝantoj: 1 580 (fine de 2006)

Austerlitz estas urbeto en la provinco Utreĥto de Nederlando. Ĝi estas parto de la municipo Zeist, kaj situas proksimume 6 km oriente de la loĝloko Zeist.

En 2006, la urbeto Austerlitz kaj iuj unuopaj domoj en ĝia proksima ĉirkaŭaĵo, kiuj kalkuliĝas parto de la urbeta teritorio havis proksimume 1 580 loĝantojn.

Inter esperantistoj la urbeto aparte konatiĝis en somero 1979, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie.

Historio redakti

La urbeto fondiĝis la 17-an de aŭgusto 1806 en la loko de kampadejo de la franca armeo. Ĝi estis baptita fare de reĝo Louis Bonaparte de la mallongviva Reĝlando Holando (ekzistinta inter la jaroj 1806 kaj 1810) honore al la venko de lia frato, imperiestro Napoleono en la batalo de Austerlitz.

 
La piramido de Austerllitz en 2008

Proksime de la urbeto, ekzistas artefarita monteto nomata la "piramido de Austerlitz", kvankam fakte ĝi estas parto de la najbara municipo Woudenberg. Ĝi estis konstruita en 1804 fare de la soldatoj de la franca generalo Auguste Marmont. Estis populara ekskursocelo grimpi la panoraman turon sur ĝi, sed fine de la 20-a jarcento la turo dum pluraj jaroj estis fermita pro nestabileco, kaj pro tio la populareco de la loko malplialtiĝis, kvankam ĝi intertempe estas plejparte renovigita kaj denove grimpebla. Tamen la supreniro nun kostas modestan kotizon, kies profito estas uzata por fini la renovigon.

Eksteraj ligiloj redakti