Nikolaj Lozgaĉev: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim (diskuto | kontribuoj) e Nikolai Lozgaĉev alinomita al Nikolaj Lozgaĉev |
P.Fiŝo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Nikolai
Lia aktiva partopreno en Sezonoj kaj Belartaj konkursoj de [[E-rondon Kulturo]] havigis al li reputacion de talenta esperanta poeto, literaturisto kaj tradukisto. Ĉi tie aperis liaj artikoloj pri la rusa poezio, tradukoj el Vysockij, [[Majakovskij]], [[Kamenskij]], [[Ĥlebnikov]], [[Severjanin]], [[Baljmont], [Brjusov], [[Puŝkin]], [[Fet]] k.a.
La originalaj poemoj de Lozgaĉev aperis en [[La tago del eterno]] (1987) kaj en la kolektiva volumo [[Kvarteto]] (1996) (kies eldonon li parte subvenciis.).
En poezio lin ofte gvidas la inĝenia eksperimentado semantika, morfologia kaj metrika. Tion akcentas [[William Auld]], rimarkinte, ke “lia atuto estas ligateco al lerta lingva ĵonglado”.
Li mem muzikigas poemojn proprajn kaj de aliaj aŭtoroj de Sezonoj: [[Gazizi]], [[Ĉaldajev]] kaj plu — [[Rossi]], [[Valano]], [[Kalocsay]]. Tiuj kantoj sonas en lia plenumo komence en Sovetio kaj poste en Universalaj kongresoj en Havano, Vieno. Liaj verkoj, recenzoj, artikoloj aperas en diversaj periodaĵoj de la Orienta Eŭropo. Kaj la superan agnoskon li ricevis kiel aŭtoro kaj kunlaboranto de [[Literatura foiro]].
Li regule kontribuis al E-periodaĵoj, precipe al [[Literatura Foiro]] kaj al [[La Ondo de Esperanto]], kies grafikan koncepton li aŭtoris. Kiam post la falo de Sovetunio fondiĝis [[Ruslanda Esperanto-Asocio]] ([[REA]]), Lozgaĉev agadis kiel ĝia unua prezidanto ĝis la unuiĝo de [[Rusia Esperantista Unio]] kaj REA en 1994, kiun unuiĝon li mem proponis. Lia lasta aldono al Esperanto-kulturo estas traduko de du el la [[Malgrandaj tragedioj]] de [[Puŝkin]].
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1957|Lozgaĉev, Nikolai]]
|