[[Dosiero:J Neil Schulman 8X10 headshot.jpg|thumb|right|170px|J. Neil Shulman]]
'''Agorismo''' estas [[anarkiismo|anarkiisma]] politika filozofio, fondita far [[Samuel Edward Konkin la 3-a3a]], kaj poste plie disvolvita far [[J. Neil Shulman]]. Ĝia plej baza ideo estas krei socion en kiu ĉiuj "rilatoj inter homoj estas volontaj interŝanĝoj — [[libera merkato]]." La termino venas de la greka vorto "[[agoro]]" (''ἀγορά''), kiu signifas malfermitan lokon por homamasiĝo kaj merkato en antinkvaj grekaj urboŝtatoj. Ideologie, ĝi estas termino, kiu reprezentas revolucian specon de [[anarki-kapitalismo]], kvankam la vorto "revolucia" ne implicas perfortan revolucion, sed emfazas "alternativan ekonomikon" - t.e., senimposta "subgrunda" merkata agado, kiun agoristoj kredas pova kontribui al la elimino de la [[ŝtato]].