Infanlaboro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Umbert' (diskuto | kontribuoj) lingvaj kaj stilaj modifetoj |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: ca:Treball infantil; cosmetic changes |
||
Linio 1:
[[
[[
'''Infanlaboro''' estas la uzo de [[infano]]j (difinitaj kiel homoj malpli ol 14-jaraĝaj) por [[ekonomio|ekonomicela]] laboro, kiu respondas al [[profesio]] de [[plenkreskulo]].
Linio 12:
En [[2002]] okaze de la unua [[monda tago kontraŭ infanlaboro]] fondiĝis internacia memortago, kiu okazas ĉiujare la [[12-an de junio]]. Ekde [[2003]] okaze de tiu memortago oni ankaŭ mencias pli forte infankomercon kaj sklavigon.
== Difino ==
Inter la infanlaboroj oni distingas "akcepteblan" laboron (leĝeran, parto de la [[edukado]] de la infano en [[familio|familia]] vivo), kiu samtempe ebligas lernejanecon, kaj "neakcepteblan" laboron (tro longan, tro danĝeran, faritan de infano tro juna, ktp.). Tiun ĉi lastan celas kutime la esprimo "infanlaboro".
[[
En sia raporto [[Internacia Organizo de Laboro]] difinas jene:<ref name="Scavenging"/>
* [[infano]] estas persono ĝis 18-jaraĝa
Linio 33:
*neleĝaj agadoj
Infanlaboro estas ofte temo de antaŭjuĝo en okcidenta mondo, ĉar konata ĉefe pro [[skandalo]]j disvastigitaj de [[amaskomunikilo]]j: laboranta infano estas vidata kiel "sklaveto", en lando de la [[tria mondo]], dungita en [[teksaĵo|teksaĵmetiejo]] [[azio|azia]] por granda [[marko|vestaĵmarko]] aŭ [[stratinfano]] en [[Sud-Ameriko]].<ref name="Manier">Bénédicte Manier, ''Le Travail des enfants dans le monde'' (infanlaboro en la mondo), La Découverte, [[Parizo]], [[2003]] ISBN 2-7071-4179-8 legebla interrete
Fakte infanoj laboras en preskaŭ ĉiu lando de la mondo, inkluzive de evoluintaj landoj kiaj [[Italio]] aŭ [[Usono]]; fabrikoj kaj teksaĵmetiejo kaŝas la fakton, ke pli ol tri kvaronoj de infanlaboro situas en la kampoj de [[agrikulturo]] aŭ hejmaj agadoj, ene de la familia rondo. Se ekzistas infansklavoj, ili tamen estas malplimulto.
Infanlaboro ekzistis longe antaŭ [[industriiĝo]] aŭ [[tutmondiĝo]], sed tiuj du fenomenoj videbligis ĝin.<ref name="SOWC97">[[UNICEF]]: Carol Bellamy (dir.), ''The State of the World's Children'' (stato de la infanoj de la mondo), Unicef, Oxford University Press, [[Novjorko]], [[1997]], 109 p. ISBN 0-19-262871-2, interrete http://www.unicef.org/sowc97/.</ref>
== Historio ==
[[
Infanlaboro aĝas tiom, kiom aĝas homaro, sed pro [[industriiĝo]] dum la [[18-a jarcento|18-a]] kaj [[19-a jarcento]]j ĝi kreskis tiom en [[Eŭropo]] kaj [[Usono]], ke damaĝegis [[sano|sanstaton]] kaj kleriĝon de la popolo.
=== Antaŭ la industriiĝo ===
Dum la [[antikveco]] infaneco estis mallonga epoko pro la malgranda vivespero, knabinoj estis edzinigitaj frue (14- aŭ 15-jaraĝaj<ref name="Ariès">Philippe Ariès, ''L’Enfant et la vie familiale sous l’Ancien Régime'' (infano kaj familia vivo sub la malnova reĝimo), Seuil, coll. Points Histoire, [[1975]], 316 p. ISBN 978-
Instruista [[edukado]] estis malofta dum mezepoko kaj rezervita al riĉaj familioj. Ekde la mezepoko infanoj komencis labori eksterhejme por respondi al bezonoj de la dungintoj serĉantaj malmultekostajn dungotojn kaj al bezonoj de la malriĉaj familioj por vivteni sin: knaboj laboris surkampe kaj knabinoj kiel [[servistino]]j.
[[Laborkontrakto]]j aperis sub formo de "lukontranktoj"<ref name="Ariès"/> aŭ akcepto de metilernantoj en la urbaj [[gildo]]j de infanoj ekde 12- aŭ 13-jaraĝaj. Troveblas infanoj kaj junuloj ankaŭ sur grandaj konstruejoj, ricevante salajron nenian aŭ malpli altan ol tiu de plenkreskulo<ref>14-jara metilernanto gajnis kutime trionon de la salajro de plenkreskulo. Vidu Danièle Alexandre-Bidon kaj Didier Lett, ''Les Enfants au Moyen Âge'' (infanoj mezepoke), Hachette, [[2004]] ISBN 978-
Forlasitaj infanoj kaj [[orfo]]j (ĉ. 2.000 forlasitaj ĉiujare en [[Parizo]] komence de la [[18-a jarcento]], 3.000 ĉiujare en [[Francio]] ĉ. [[1830]]<ref>Jean Sandrin, ''Enfants trouvés, enfants ouvriers, XVIIe-XIXe'' (infanoj trovitaj, infanoj laboristaj, 17-a ĝis 19-a jarcentoj), Éditions Aubier, [[1982]] ISBN 2-7007-0272-7</ref>) estis laborigitaj de la [[organizaĵo]]j, kiuj akceptis ilin. Kelkaj infanoj estis prostituitaj kaj aliaj vivis de [[almozo]]j.
Linio 52:
Neformala laboro disvastiĝis pro urbegoj kaj tiel oni trovis junajn ŝupoluristojn, gazetvendistojn, portistojn, rubaĵistojn, ktp.; troveblis eĉ infanoj en [[teatro]]j kaj [[cirko]]j en [[Parizo]]. Sen [[sociala sekureco]] ilia [[salajro]] plialtigis tiujn de la gepatroj kaj helpis vivteni ilin mem.
=== Industriiĝo ===
[[
Infanoj ekde kvar, ses aŭ okjaraĝaj laboris tiam ne nur kiel helpantoj kaj portistoj, sed ankaŭ en [[teksaĵindustrio]], [[karbominejo]]j kaj aliaj [[mino|minejoj]] de 10 ĝis 16 horojn tage. Pro ilia malalta staturo kelkaj laboroj en [[minado]] povis esti farataj nur de infanoj. Komence de la 19-a jarcento triono de la fabriklaboristoj en Usono aĝis inter sep kaj dek du jaroj.
==== Laboristaj infanoj ====
La [[industria revolucio]] ekis en la [[Unuiĝinta Reĝlando]] kaj en [[Francio]] fine de la [[18-a jarcento|18-a]] kaj komence de la [[19-a jarcento]]. Multaj [[fabriko]]j, [[mino|minejoj]] kaj [[konstruejo]]j dungis tiam amase laboristojn, kiuj havante plej ofte multajn gefilojn kaj malgrandan
salajron, kuraĝigis la gefilojn dungiĝi. Infanoj realigis simplajn taskojn en same aĉaj kondiĉoj kiel plenkreskuloj. Tiel troveblis infanoj en la ''cotton mills'' (kotonmuelejoj) de la nordo de [[Anglio]], en [[kajo|apudkajaj]] [[vartenejo]]j kaj teksaĵmetiejoj de [[Usono]] aŭ en la [[francio|francaj]] [[ŝpinejo]]j<ref name="Manier I"/>.
Linio 71:
Sankondiĉoj estis teruraj. Kiel virinojn, infanojn laborantajn en la teksaĵindustrio ofte trafis [[tuberkulozo]], pro polvo kaj malseketeco. Trafis ilin ankaŭ [[astmo]] kaj diversaj [[alergio]]j. Infanoj suferis [[skoliozo]]n kaj [[rakito]]n. Laŭ esploro de la ''British Association'' de [[1878]], knaboj 11- ĝis 12-jaraj laborantaj en fabrikoj estis averaĝe 12 cm malpli altaj ol tiuj el burĝaj aŭ nobelaj familioj, kiuj vizitis lernejojn<ref> J.-P. Rioŭ, ''op. cit.'', pp. 181-182</ref>.
Dum la [[19-a jarcento]] infanlaboro variis laŭ sektoroj kaj periodoj. Tiel en Anglio en [[1850]] nur 5
==== En agrokulturo ====
Inter la jaroj [[1800]] kaj [[1950]] en [[Svislando]] kamparanoj rajtis aĉeti [[aŭkcio|aŭkcie]] ĉe dungbazaro organizata de la [[administracio]] dunginfanojn, t.e. [[orfo]]jn aŭ infanojn, kies [[gepatroj]] eksgeedziĝis. Tiuj infanoj devis kvazaŭ [[punlaboro|punlabori]].
Ĉefe de la [[19-a jarcento]] ĝis la [[1920-aj jaroj]] ĉiujare infanoj migris piede el [[Tirolo]], [[Sud-Tirolo]], [[Vorarlberg]] kaj [[Svislando]] trans la [[Alpoj]]n al [[Oberschwaben]], por labori tie ĉe kamparanoj.
==== Konsciiĝo ====
[[
Infanoj, kiuj laboris, havis ne nur grandajn [[sano|sanriskojn]], sed ankaŭ minimuman [[edukado]]n.
Laŭ esploro en la jaro [[1819]] el 715 infanoj, kiuj laboris, nur 455 scipovis legi, 351 iomete skribi kaj 234 iomete kalkuli. Infanlaboro ebligis al la familioj ricevi duan ofte vivnecesan salajron. Entreprenoj, kiuj dungis infanojn, sentis sin tiel bonfaruloj. Sed fakte ili ekspluatis la infanojn, kiuj plej ofte ricevis nur oneton de la salajro de plenkreskula laboristo.
Estas diskutate, ĉu la industriiĝo kreskigis la nombron de laborantaj infanoj aŭ ĉu ili nur laboris tiam por industrio anstataŭ kiel servistoj aŭ kamparaj laboristoj. Tiel ekzemple la ekonomikisto [[Milton Friedman]] subtenas, ke la nombro de infanoj laborantaj tiam malkreskis en [[Anglio]]<ref>Milton Friedman, ''Take it to the Limits: Milton Friedman on Libertarianism'', intervjuo de la [[10-a de februaro]] [[1999]] en la televidelsendo « Uncommon Knowledge », interrete http://www.hoover.org/publications/uk/3411401.html.</ref> kaj la historiisto [[Edward Palmer Thompson]] asertas, ke la infanlaboro ege kreskis inter [[1780]] kaj [[1840]]<ref>[[Edward Palmer Thompson]], ''The Making of the English Working Class'', Penguin Books, [[1966]] (reeldonita [[1991]]), 960 p. ISBN 978-
Sed la laboro de infanoj en fabrikoj igis tian laboron pli videbla kaj videbligas la terurajn [[laborkondiĉoj]]n. Enketoj ebligas ricevi taksadon de la fenomeno.
Unuaj raportoj estis verkitaj de [[kuracisto]]j, [[inspektoro]]j aŭ elektitoj, priskribantaj la akcidentojn kaj laborkondiĉojn de infanoj. Same la verkoj de [[Charles Dickens]] kaj poste de [[Émile Zola]] atentigis pri la problemo; infanlaboro estis uzata por denunci ekspluatadon de la laborista klaso ([[Karl Marx]] kaj [[Friedrich Engels]], en la ''[[Manifesto de la Komunista Partio]]'', postulas malpermeson de infanlaboro). Parto de la industriestroj respondis, ke la malalteco de infanoj ebligas realigon de certaj taskoj neeblaj al plenkreskuloj (tia vidpunkto estas nuntempe tute dementita, sed tiuepoke kutime akceptita) kaj ke la dungo de infanoj malhelpas, ke ili iĝu senhejmuloj, kaj tial partoprenas la socian pacon kaj helpon al malriĉaj familioj. Inter tiuj du vidpunktoj la reguligo kaj poste la abolo de la infanlaboro en [[Eŭropo]] kaj en [[Nord-Ameriko]] atendis ankoraŭ preskaŭ [[jarcento]]n<ref name="Manier I"/>.
=== Regulado kaj abolo en Eŭropo kaj Usono ===
[[
Antaŭ abolo de infanlaboro venis ties regulado.
Linio 111:
=== Tutmondiĝo ===
[[
La [[tutmondiĝo]] evidentigis, kiel antaŭe la industriigo, la infanlaboron kaj ties terurajn kondiĉojn en la evoluantaj landoj. Dum la [[1980-aj jaroj]] [[skandalo]]j atentigis la publikon okcidentan pri la infanoj laborantaj en aziaj teksadmetiejoj (la fifamaj ''sweatshops'', ŝvitvendejoj), [[stratinfano]]j supervivantaj pro laboretoj, ktp. Kelkaj [[Ne-registara organizo|NRO]]-oj, kaj lokaj kaj internaciaj, kreiĝis celante neniigon de infanlaboro. ILO lanĉis en [[1992]] la ''programon fokusantan infanlaboron'' kaj organizis kampanjojn por instigi eŭropajn kaj nord-amerikajn [[transnacia firmao|transnaciajn firmaojn]] ne uzi infanlaboron.
Linio 117:
== Nuntempa situacio ==
[[
La plejmultaj [[statistiko]]j pri infanlaboro estas nur taksadoj, pro la plej ofte neformala kaj foje kontraŭleĝa ecoj, konfuzo kun laboro de plenkreskuloj, kaj pro la fakto, ke la laboro okazas plej ofte en la familio. La [[Internacia Organizo de Laboro]] (kaj pli precize la internacia buroo de laboro) faris du taksadojn mondskalajn, la unua publikigita en [1996] laŭ demandaroj plenigitaj en la jaroj [[1990]] rilate al 5 ĝis 14-jaruloj, la dua publikigita en [[2002]] kun nova metodologio rilate al 5 ĝis 17-jaruloj.
Linio 171:
|}
=== Divido geografia ===
[[
Infanlaboro ekzistas en preskaŭ ĉiu lando, sed plej ofte en evoluintaj landoj. Laŭ absoluta nombro, la plejmultaj infanoj laborantaj troviĝas en la regionoj [[Azio|azia]] kaj [[Pacifiko|pacifika]], entute 60 %. En [[Barato]] taksadoj varias inter 16 milionoj da infanoj inter 5 kaj 14-jaraj
Sed ankaŭ en [[evoluinta lando|evoluintaj landoj]] troviĝas infanlaboro: 3 % de la 10 ĝis 14-jaruloj ekonomie agadas en industriiĝintaj landoj<ref name="OIT2002"/>, kio inkluzivas ne nur laboretojn, sed ankaŭ ''[[nigra laboro|nigran laboron]]'' kaj la plej fifamajn laborojn ([[prostituo]] kaj [[toksaĵnegoco]]). Oficiale en [[Italio]] laboras 320.000 infanoj inter 6 kaj 13-jaraĝaj kaj tiu nombro kreskas 50-procente dum la [[somero|somera]] periodo. En Britio la
[[Image:Enfants au travail dans le monde.png|450px|thumb|left|'''Monda mapo pri infanlaboro'''<br />
infanoj 5 ĝis 14-jaraj laboroantaj en ĉiu lando laŭ la [[Monda Banko]]<ref name="World Bank"> [[Monda Banko]], ''World Bank World Development Indicators 2005 data series: Labour force, children 5-14 (% of age group, SL.TLF.CHLD.ZS)'', interrete http://devdata.worldbank.org/wdi2005/index2.htm.</ref> kaj la datenoj de [[Internacia Organizo de Laboro|IOL]]<ref> [[Internacia Organizo de Laboro|IOL]], ''Child Labour Statistics'' sur la ttt-ejo de IOL laŭ diversaj enketoj kaj raportoj interrete http://www.ilo.org/dyn/clsurvey/lfsurvey.home.</ref>:
{|width="100%" cellspacing="0" cellpadding="0" style="background-color: transparent"
|width="50%" valign="top"|
{{legendo|#c0c0c0|grize: sen datenoj}}<br />
{{legendo|#fffea7|helflave: 0 ĝis 10 % da infanoj laborantaj}}<br />
{{legendo|#dddb23|verde: 10 ĝis 20 % da infanoj laborantaj}}
|style="padding:6px;font-size:1px"|
|width="50%" valign="top"|
{{legendo|#ff7f2a|oranĝe: 20 ĝis 30 % da infanoj laborantaj}}<br />
{{legendo|#ff0000|ruĝe: 30 ĝis 40 % da infanoj laborantaj}}<br />
{{legendo|#000000|nigre: pli ol 40 % da infanoj laborantaj}}
|}]]
Linio 197:
Alia komuna afero de tiuj infanoj estas, ke ili preskaŭ ĉiam laboras en sektoroj malalte teknikaj (troveblas neniu infano en entreprenoj de [[alta teknologio]]) kaj tie, kie oni bezonas kvanton de laboristoj, kiel en familia agrikulturo, grandaj plantejoj aŭ teksaĵ-metiejoj. En [[manufakturo]]j necesas ofte maltre spertaj laboristoj, sed grandnombre; serĉo de malmultekostaj laboristoj tie gvidas al infanoj<ref name="Manier V">Bénédicte Manier, op. cit., ĉap. 5 « La fonction économique du travail des enfants » (ekonomia funkcio de infanlaboro), pp. 82 - 89.</ref>.
=== Divido sektora ===
La klasigado de infanlaboro laŭ agadsektoroj troveblas en raporto de [[1996]]<ref name="statistiques">Statistika komisiono de la internacia buroo de laboro, Ĝenevo, [[1996]], citata en [[Internacia Organizo de Laboro]], ''Infanlaboro: faktoj kaj nombroj'', Internacia buroo de laboro, Ĝenevo, [[1999]], interrete: http://www.ilo.org/public/french/comp/child/download/pdf/statistiques.pdf.</ref> kaj dividas infanlaboron en du grandajn sektorojn: 70,4 % ĉe [[agrikulturo]], [[ĉasado]] kaj [[fiŝkaptado]]; 8,3 % ĉe [[komerco]], [[restoracio|restorado]] kaj [[hotelo]]j; 8,3 % ĉe [[manufakturo]]j; 6,5 % ĉe [[servo]]j komunumaj, sociaj aŭ personaj; 3,8 % ĉe transporto, [[vartenejo|vartenado]] kaj [[komunikado]]; 1,9 % ĉe [[konstruado]] kaj 0,9 % en [[minejo]]j ktp.
Linio 204:
La "plej aĉaj laboroj", kiel difinitaj de IOL (konvencio 182, artikolo 3), koncernis en [[2002]]<ref name="SIMPOC"/> 8,4 milionoj de infanoj. Tamen, tiu nombro estas malalta taksaĵo, ĉar la elektitaj kriteroj estas striktaj kaj estas konsiderataj nur la landoj inkluzivitaj en la enketo, sen eksterpolo al aliaj landoj.<ref>Tiel multaj fontoj estis malkonsiderataj, ĉar ne kontroleblaj, kaj la datenoj strikte komparitaj al la konvencio 182. Fonto: SIMPOC, ''Every Child Counts, New Global Estimates on Child Labour'' (ĉiu infano gravas, novaj tutteraj taksadoj pri infanlaboro), op. cit., paĝoj 34-36 kaj 48-51.</ref>. La vera nombro de infanoj en tiaj kondiĉoj povas de fakte esti multe pli alta. IOL distingas kvin kategoriojn: sklavlaboron, infankomercon, seksindustrion, armilkonfliktojn kaj eksterleĝajn agadojn.
==== Agrikulturo ====
[[
Laŭlande 90 ĝis 95 % de la laborantaj infanoj faras tion en [[agrikulturo]], meze inter 70 kaj 74 %. Ju pli la landa ekonomio baziĝas je agrikulturo, des pli alat estas la proporcio de infanoj. Oni distingas infanojn laborantajn surkampe kun la geptaroj de tiuj, kiuj dungiĝas en grandaj [[plantejo]]j aŭ farmbienoj. La unua kazo ofte okazas en landoj, kies ekonomio baziĝas je agrikulturo, tie infanoj ofte respondecas pri la gardo de brutaroj kaj laboretoj. Se troaĵoj eblas, ili estas malpli oftaj, ĉar la infanoj restas en la familia kadro.<ref name="Challis">James Challis et David Elliman, ''Child Worker Today'' (infana laboristo nuntempe), Quartermaine House, [[1979]], 170 p. ISBN 0-905898-06-0.</ref>.
Infanlaboro inkluzivas foje partoprenon al [[rikoltado]] kaj [[fiŝkaptado]], foje al [[ĉasado]], bestgardado, replantado de [[rizo]]. Knabinoj pli ofte devas hejmenporti [[akvo]]n, prizorgi [[bebo]]jn, prepari [[manĝaĵo]]jn. Kiam tiuj infanoj vizitas lernejon ili ofte mankas dum rikoltadepoko<ref name="Manier II"/>.
Linio 212:
==== Industrio kaj konstruado ====
[[
Industrio ne estas la sektoro, kie plej multaj infanoj laboras, sed ĝi estas ofte la plej konata, ĉar temas kutime pri danĝera laboro kaj historie, infanlaboro en [[manufakturo]]j dum la [[industriiĝo]] vidigis la fenomenon kaj enkondukis la regularigon. En evoluintaj landoj, tiu estas la plej kutima bildo alvokita, kiam oni parolas pri infanlaboro en evoluantaj landoj.<ref name="Challis"/>
Laboro de infanoj malpli ol 12-jaraj estas ofta en konstruado por taskoj kiel purigado kaj transporto; tia estis ankoraŭ en la [[1980-aj jaroj]] en suda Eŭropo, ĉefe en [[Italio]].
Linio 218:
Tiu sektoro inkluzivas manufakturojn kaj fabrikojn, brikejojn, konstruadejojn, minejojn kaj minojn, sed ankaŭ teksaĵ-metiejoj, ŝpinejoj, tanejoj, potejoj, fabrikoj de [[sapo]], [[alumeto]]j kaj eĉ [[kemiaĵo]]j, kiam manlaboro necesas.
==== Hejma laboro ====
[[
Hejma laboro estas la plej kaŝita formo de infanlaboro, malfacile taksebla, ĉar ĝi estiĝas en la hejmo mem. Se infana helpo al hejmlaboro estas kutime taksita kiel bona kaj edukcela, en multaj landoj, infanoj laboras en hejmo de alia familio ol la sia, aŭ estas ekspluatataj de sia propra familio (tiu kazo ne eniras la nombron de infanoj "ekonomie laborantaj").
La ekzakta nombro de infanoj laborantaj en tiuj kondiĉoj estas nekonata: IOL anoncas nombron de pluraj milionoj, ĉefe knabinoj<ref name="Domestic">International Programme on the Elimination of Child Labour, ''Coup de main ou vie brisée: comprendre le travail domestique des enfants pour mieŭ intervenir'', Bureau international du travail, Ĝenevo, [[2004]], ISBN
Kaŭzoj pri hejmlaboro de infanoj estas multaj: ofte oni konsideras ĝin "normala" aŭ almenaŭ "senproblema". Ĝi povas reprezenti eskapon el [[mizero]], sed povas esti ankaŭ afero de [[komerco]] aŭ repago de [[ŝuldo]]j.
==== Neformala sektoro ====
[[
La neformala sektoro priskribas agadojn ne regularitajn, ofte laboretojn faratajn de individuo aŭ familio. Tiaj laboroj troviĝas ĉefe enurbe kie [[senlaboreco]] estas pli alta. IOL taksas, ke en evoluantaj landoj ĝi reprezentas 60 % de la urba laboro kaj grandan parton de la [[Malneta Enlanda Produkto|MEP]] (25 % en [[Niĝerio]], preskaŭ 50 % en [[Filipinoj]]). Ĝi rilatas al [[kamparfuĝo]] kaj la estiĝo de [[ladurbo]]j. Ĉefaj agadoj estas vendadeto de [[trinkaĵo]]j, [[frukto]]j aŭ [[cigaredo]]j, riparado, portado aŭ konduko de [[rikiŝo]]j<ref name="Manier II"/>.
Linio 234:
==== Sklava laboro kaj sklaveco ====
[[
Ĉirkaŭ 5,7 milionoj da infanoj laboras sklave en la mondo. Tian laboron karakterizas ia limigo de movoj de la infano, perfortigo mensa aŭ fizika, malkonsento kaj / aŭ kontrolado eksternormala<ref>Artikolo 2 (1) de la IOL-konvencio numero 29 pri sklava laboro, ''ILO Forced Labour Convention'', [[1930]], interrete ĉe http://www.ilo.org/ilolex/cgi-lex/convdf.pl?C029.</ref>.
Sklaveco mem signifas, ke la persono estas konsiderata kiel "[[varo]]", posedaĵo de la "[[proprietulo]]".
Linio 242:
La plej konataj ekzemploj troviĝas en [[Nepalo]], [[Pakistano]] kaj [[Barato]]. En tiu lasta lando oni trovas tion en [[agrikulturo]], [[cigaredo|cigaredindustrio]], [[silko|silkindustrio]] kaj [[tapiŝo|tapiŝindustrio]]. Esploro montris la vivkondiĉojn de miloj da infanoj laborantaj en tapiŝindustrio kaj priskribis ilin jene
<blockquote>
« […] forrabitaj, translokigitaj aŭ disponigitaj de la gepatroj kontraŭ malaltaj monsumoj. La plej multaj inter ili estas malliberaj, torturitaj kaj devigitaj labori 20 horojn tage senpaŭze. Tiuj infanetoj devas kaŭri sur piedfingroj de matena ĝis post vespera krepuskoj, kio ege malhelpas ilian kreskon. Sociaj aktivistoj ne sukcesas labori tiafake, pro kontrolego simila al tiu de [[mafio]] fare de la teksaĵmetiejestroj<ref>Neera Burra, « Born to Work: Child labour in India » (naskiĝinte por labori: infanlaboro en Barato), Oxford University Press, Delhi, [[1995]], 320 p. ISBN 978-
</blockquote>
Similaj situoj troviĝas en [[Brazilo]] sur la [[sukerkano|sukerkanplantejoj]] kaj en la [[karbono|karbonejoj]]. En [[1993]] oni raportis pri 4-jaruloj laborantaj sur [[kotono
==== Infankomerco ====
[[Infankomerco]] inkluzivas "varbadon, transporton, translokigon, lokigon aŭ akcepto de infano por ekspluato".<ref>[[Unuiĝintaj Nacioj|UN]], ''Protocol to Prevent, Suppress and Punish Trafficking in Persons, especially Women and Children, supplementing the United Nations Convention against Transnational Organized Crime'', [[2000]], interrete ĉe
La celo de la komerco dependas de la aĝo kaj de la sekso de la infanoj: knaboj estas kutime venditaj por sklaveca laboro sur grandaj plantejoj aŭ fidrogvendado, knabinoj plej ofte por seksa ekspluatado aŭ hejmlaboro. Infanoj estas ankaŭ ekspluatataj en organizataj almozulretoj, senditaj al neleĝaj [[adopto|adoptretoj]] aŭ por [[deviga geedzigo]]. Tia komerco ekzistas kaj ene de landoj kaj inter landoj kaj mondskale.<ref name="SIMPOC"/>
Linio 254:
==== Seksa ekspluatado ====
[[
Laŭ IOL<ref name="OIT2002"/> 1,8 milionoj da infanoj suferas seksan ekspluatadon, la plej multaj estantaj 15 ĝis 17-jaruloj; 750.000 inter ili troviĝas en [[Sud-Ameriko]] kaj [[Karibio]], 590.000 en [[Azio]] kaj [[Pacifiko|pacifika regiono]] kaj 420.000 en evoluiĝintaj landoj. Laborformoj estas diversaj: infan[[pornografio]], [[prostituo]], seksa komerco kaj
Amaskomunikiloj montras seksan ekspluaton de infanoj okaze de skandaloj pri seksa turismo, organizata kutime por viroj vojaĝantaj el evoluiĝintaj landoj al [[Tajlando]], [[Domingo]], [[Brazilo]] aŭ aliaj landoj.
Linio 266:
Infanan [[pornografio]]n difinas Unuiĝintaj Nacioj kiel ''"ia reprezentaĵo, per iu ajn rimedo, de infano seksumanta, vere aŭ ŝajne, aŭ ia reprezentaĵo de infanaj seksorganoj por ĉefe seksumaj celoj"'', en la protokolo de la [[internacia konvencio pri infanaj rajtoj]]<ref>Protokolo legebla ĉe [http://www.ohchr.org/french/law/crc-sale.htm]; fonto: artikolo 2c.</ref>.
Disvolviĝo de [[interreto]] kreskigis la demandon pri tia pornografio, pri kiu oni taksas je unu miliono la nombron de bildoj cirkulantaj, inkluzive bildoj montrantaj [[sadismo|sadismajn]] agadojn kaj seksumadon kun foje tre junaj infanoj. Esploroj evidentiĝis tre gravajn psikajn problemojn ĉe tiuj infanoj, kies [[memmortigo|memmortigtendencoj]]<ref>2-a monda kongreso kontraŭ seksa ekspluatado de infanoj, ''Étude thématique sur la pornographie enfantine'' (tema esploro pri infana pornografio) legu interrete http://www.csecworldcongress.org/PDF/fr/Yokohama/Background_reading/Theme_papers/La%20pornographie%20enfantine%20FORMATTED.pdf , p. 13; citanta Jane Warburton, ''Prevention, Protection and Recovery of Children from Commercial Sexual Exploitation'', 2-a monda kongreso kontraŭ seksa ekspluatado de infanoj, [[Jokohamo]], [[2001]], legu interrete http://www.woman.ch/children/files/expertpaper-1.doc.</ref>. Tiu komerco valoras inter du kaj tri miliardoj da [[usona dolaro|usonaj dolaroj]] nur en [[Usono]].<ref>Sir William Utting, ''People Like Us: The Report of the Review of the Safeguards for Children Living Away from Home'', The Stationeyr Office, Londono, 1997, sanministerio de la [[Unuiĝinta Reĝlando]] ISBN 978-
==== Infansoldatoj ====
Linio 275:
Motivoj estas supervivrimedo en regionoj ofte ruiniĝintaj, spertoj pri familimembroj mortigitaj aŭ kripligitaj pro la konflikto aŭ manka edukado, kiu malhelpas trovi alternativon. Multaj knabinoj engaĝiĝas por eskapi seksan perfortiĝon aŭ domsklaviĝon, kvankam iliaj vivkondiĉoj eble ne estas pli bonaj kiel soldatoj. La proporcio de knabinoj estus ĉirkaŭ 40 %.<ref>Susan MacKay, intervjuo por ''Foreign Affairs and International Trade Canade'', interrete ĉe http://geo.international.gc.ca/cip-pic/library/susanmckay-en.aspx|texte=transcription.</ref>
La motivoj de la varbantoj estas malsamaj: infansoldatoj estas ''"pli influeblaj,
== Sekvoj ==
=== Laborkondiĉoj kaj efikoj al laborantaj infanoj ===
[[
IOL raportas<ref name="OIT2002"/>, ke la laborkondiĉoj de infanoj estas kutime malfacilegaj. Ili havas nek feriojn, nek libertempon, laborlokoj estas plej ofte malbonstataj, infanoj ofte estas mistraktitaj, ricevas punojn kaj la postulata laborkvanto estas ofte tro alta; iuj infanoj laboras ekde 5 aŭ 6-jaraĝaj, kiam ilia korpo ankoraŭ ne kapablas subteni plurhoran laboron ĉiutage, kiu ne kongruas al iliaj psikaj kaj fizologiaj bezonoj.
Kelkaj fiziologiaj efikoj troveblas ĉe la plej multaj laborantaj infanoj: misnutrado kaj sekve mankoj kaj kreska malfruo, sufero de riskoj kaj pena laboro. 70 % de la akcidentoj kaj malsaniĝoj de laborantaj infanoj okazas en agrikulturo, kie infanoj same kiel plenkreskuloj riskas ekspozon al [[kemiaĵo]]j, tranĉemaj objektoj, pezaj ŝarĝoj kaj mediaj danĝeroj (bestmordado, varmego, ktp.).<ref>Kebebew Ashagrie, ''Statistics on Working Children and Hazardous Child Labour in brief'', BIT, [[Ĝenevo]], [[1997]] (reeldono [[1998]]) interrete ĉe http://www.ilo.org/public/english/comp/child/stat/stats.htm.</ref>
Linio 287:
=== Ekonomia rolo ===
[[
Laborantaj infanoj partoprenas [[ekonomio]]n. Granda parto de tia laboro estas "nevidebla", ĉar ĝi ja estas atestita, sed ne kalkulita: ekzemple en la familia rondo, kie ankaŭ multaj virinoj, sen profesia okupado, zorgas pri sia familio. Infanoj laborantaj eksterfamilie alportas rektan financan subtenon al la familia buĝeto kaj malrektan, ĉar ili zorgas pri si mem kaj ne estas nutrataj de la familio. IOL taksas, ke laboranta infano alportas inter 20 kaj 25 % de la familia gajno al malriĉa familio.<ref>Voir H.-A. Patrinos et G. Psacharapoulos, « Educational performance and child labour in Paraguay », ''International Journal of Educational Development'', Oxford, Elsevier Science Ltd., 1994, vol. 15, n-ro 1, pp. 47-60. Cité dans OIT, ''Un avenir sans travail des enfants'', 2002, op. cit.</ref>.
Linio 331:
|}
Pro tiu esploro IOL konkludis, ke la abolo de infanlaboro, kutime farita pro etikaj kialoj estas same
En subsahara Afriko la netaj financaj profitoj superus je duono la malnetan ĉiujaran nacian gajnon. Tamen la esploro estas nur taksado bazita je teoria programo 20-jara; kaj la kostoj restos superaj al beneficoj dum la 15 unuaj jaroj, ili kreskegos ekde la 16-a jaro. Tial IOL nomas tiun projekton "transgeneracian investon".
== Ĉu al abolo? ==
=== Rajtevoluo ===
[[
<!--{{légende|#00ff00|Ratification des conventions 138 et 182}}-->verde: subskriboj de la konvencioj 138 kaj 182<br />
<!--{{légende|#ffff00|Ratification de la convention 182 mais pas de la 138}}-->flave: subskriboj de la konvencio 182, sed ne 138<br />
<!--{{légende|#ff7f2a|Ratification de la convention 138 mais pas de la 182}}-->oranĝe: subskriboj de la konvencio 138, sed ne 182<br />
<!--{{légende|#ff0000|Aucune ratification}}-->ruĝe: neniu subskribo<br />
<!--{{légende|#b9b9b9|Aucune donnée / pays non membre de l'OIT}}-->grize: sen informoj / lando ne ano de IOL]]
Je internacia nivelo infanlaboron regas pluraj internaciaj konvencioj de IOL, inter kiuj la ĉefaj estas nuntempe la konvencio numero 138 pri minimuma laboraĝo (datanta de [[1973]] kaj anstataŭanta plurajn antaŭajn konvenciojn mi minimuma aĝo laŭ diversaj sektoroj) kaj la konvencio numero 182 pri la plej aĉaj laborformoj (vidu la apudan mapon). La kronologio pri infanlaboro ebligas vidi la historion de IOL, kies unuaj konvencioj ekde [[1919]] temis pri la minimuma aĝo laŭ diversaj sektoroj. Tiuj konvencioj utilis fakte kiel internacia [[laborkodo]], referenco al [[Ne-registara organizo|ne-registaraj organizoj]]<ref name="Manier VI">Bénédicte Manier, op. cit., ĉap. 6 « La société face au travail des enfants » (socio fronte al infanlaboro), pp. 90 - 113.</ref>. [[Unuiĝintaj Nacioj]] ludas gravan rolon, ĉefe per la [[internacia konvencio de infanrajtoj]] kaj la konvencioj pri sklaveco kaj infansoldatoj. Du konferencoj estis organizitaj aparte por tiu temo de UN en [[Amsterdamo]] en [[1997]] kaj [[Kampalo]] en [[1998]].
Linio 368:
Pro la premo de tiuj organizaĵoj iuj entreprenoj alprenis "[[etiko|etikan]] [[ĉarto]]n". Iaj tiaj agadoj estas honestaj, ekzemple la certigo ''SA 8000'', kreita laŭ konvencioj de IOL. Tamen La multobligo de kontraktoj inter fabrikantoj malhelpas efikan kontrolon de la produktmaniero. Aliflanke la "civitana konsumado" progresis: ekzistas nun [[justa komerco]] por certigi, ke la produktoj aĉetataj estis fabrikitaj sub kondiĉoj respektantaj la rajton de la laboristoj, kaj [[bojkoto]] ebligas premi la entreprenojn. Ambaŭ agadoj tamen estas limigitaj: labeloj "justa komerco" ne ĉiam havas samjn kriterojn kaj estas foje kontestataj<ref>Vidu [[Christian Jacquiau]], ''Les coulisses du commerce équitable'', eldonejo ''Mille et une nuits'', [[2006]], 473 p., ISBN 978-2-84205-959-0.</ref>; bojkoto povas kaŭzi amasajn maldungojn de infanaj laboristoj. La plej konata estas tiu de [[Bangladeŝo]] en [[1992]]: la leĝpropono de la usona senatoro [[Tom Harkin]] por malpermesi importon de varoj produktitaj de infanoj maldungigis "antaŭzorge" preskaŭ 50.000 infanojn en Bangladeŝo, de kie la plimulto de la produktaĵoj foriras al Usono kaj kie 1000.000 infanoj laboris tiam en la teksaĵindustrio<ref>Raportite de Amirul Haque Amin, ĝenerala sekretario de la nacia federacio de teksaĵlaboristoj en Bangladeŝo, en: War on Want & ICTUR, ''The global Workplace, Challenging the race to the bottom'', novembro [[2001]], interrete ĉe http://www.globalworkplace.org/download.php?id=85, p. 96.</ref>. Tamen tiuj agadoj atestas pri publika konsciiĝo.
==== En evoluantaj landoj ====
[[
Agadoj en okcidentaj landoj tamen havas nur malgrandan efikon, kaj nur al la infanoj laborantaj en internacia komerco, t.e. malplimulto (laŭ IOL 8 % de la laborantaj infanoj laboras en manufakturoj)<ref name="statistiques"/>, kaj inter ili nur parto laboras en manufakturo kiu komercas kun internaciaj firmaoj; aliaj fontoj taksas ke nur 5 % de laborantaj infanoj laboras por eksportado mondskale<ref>Inter la taksadoj citindas Alessandro Cigno kaj Furio Camillo Rosati, ''The Economics of Child Labour'', Oxford University Press, Oxford, [[2005]], ISBN 978-0-19-926445-2, 264 p., ĉefe la ĉapitro 5 « International Trade » (internacia komerco).</ref>). Loke pluraj miloj da NRO-oj kaj aliaj asocioj agas pri infanlaboro. Iliaj agadoj inkluzivas lukton kontraŭ malriĉeco, loĝigo de stratinfanoj en centroj, konstruo de lernejoj kaj ankaŭ edukcelaj agadaj aŭ profesia edukado. Iuj pli novaj programoj, ofte financataj de UNICEF, elprovas edukadon per vojaĝantaj instruistoj, enhejman aŭ surboatan<ref>Tiel citindas [[Kamboĝo]], kie ekzistas nun "flosantaj lernejoj"; vidu [http://www.unicef.org/french/sowc99/e036.htm tiun tekston] de [[UNICEF]] - Carol Bellamy (dir.), ''La situation des enfants dans le monde 1999'' (situo de infanoj en la mondo, 1999), Unicef, [[Novjorko]], [[1999]], ISBN 92-806-3390-2, legu interrete ĉe http://www.unicef.org/french/sowc99/pdf/sowc99f.pdf.</ref>, aŭ monsubteno ligita al lernejĉeesto en [[Brazilo]]<ref>Temas pri la programo ''Bolsa Escola'', kiu post elprovo ekde [[1987]], iĝis perleĝe nacia programo (numero 10.219 de la
En [[1992]] IOL starigis la programon IPEC (''International Programme on the Elimination of Child Labour'', [[internacia programo por abolo de infanlaboro]] (IPAI), por aboli prioritate la plej aĉajn laborformojn por knabinoj malpli ol 12-jaraj. Aldone al la supre cititaj tutteraj taksadoj, la programo kunordigas agantojn ĉirkaŭ agadplanoj kaj provas trovi ekonomiajn solvojn kun dungantoj. En la raporto de [[2006]] IPAI
Pli nova programo estas infansindikatoj. Unua movado kreiĝis en [[1976]] (la [[peruo|perua]] [[MANTHOC]]), sed nur en la [[1990-aj jaroj]] estiĝis aliaj [[sindikato]]j en [[Barato]], [[Afriko]] kaj [[Latin-Ameriko]]. Iliaj komunumaj projektoj kongruas kun tiuj de NRO-oj, sed aldone ili havas plej grandan forton kontraŭ dungantoj, kio ebligas obtenon de pli bonaj laborkondiĉoj, malkaŝo de infanlaboro, limigitaj labortempoj, foje pli bonaj salajroj kaj novan identecon. Tiaj movadoj estas malabolemaj, tamen postulas indan laboron kaj rifuzas ekspluatadon<ref name="Manier VI"/>. En la jaro [[2004]] okazis monda kongreso de tiaj movadoj en [[Berlino]], [[Germanio]].
Linio 378:
En Barato, ĝuste 20 jarojn post leĝo, kiu malpermesis kaj punis laborigon de infanoj je "danĝeraj laborlokoj", validiĝis en [[2006]] nova leĝo, kiu temas ankaŭ pri laboro de infanoj malpliaĝaj ol 14 en restoracioj kaj fremdaj hejmoj. Skeptikemuloj timas, ke tiu leĝo, kiel la antaŭa ne estos respektata. Ili postulas kunlaboron inter dungantoj, ne-registaraj organizaĵoj kaj registaro, kaj programojn, kiuj ebligos al familioj sendi la infanojn lernejen.
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
== Bibliografio ==
* Nikolas Dörr, 165 Jahre Einschränkung der Kinderarbeit in Preußen. Ein Beitrag zum Beginn der Sozialgesetzgebung in Deutschland. In: MenschenRechtsMagazin, 2/2004, Seite 141-151, Menschenrechtszentrum der Universität Potsdam (Hrsg.), Potsdam 2004 (http://www.uni-potsdam.de/u/mrz/mrm/mrm24-3.pdf)
* Klaus Heidel, Strategiepapiere zur Armutsbekämpfung: Kinder zuerst! Eine Fallstudie über die PRSP-Prozesse in Äthiopien, Kenia und Sambia in kinderrechtlicher Perspektive. Hg. v. Kindernothilfe und Werkstatt Ökonomie, Heidelberg, September 2005 ·http://www.woek.de/pdf/ka_prspstudie_sep_2005_dt.pdf
Linio 389:
* Bernd Overwien (Hrsg.): ''Von sozialen Subjekten. Kinder und Jugendliche in verschiedenen Welten.'' Frankfurt/Main 2005
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektoj|commonscat=Child_labour|Kinderarbeit}}
* [http://www.unicef.de Infanhelpa organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj]
Linio 409:
[[af:Kinderarbeid]]
[[ar:عمالة الأطفال]]
[[ca:
[[cs:Dětská práce]]
[[da:Børnearbejde]]
|