Franca civila kodo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 38:
Kvankam ĝin oni plurfoje adaptis pro la sociaj, ekonomiaj kaj politikaj evoluoj de la lando, la Napoleona Kodekso plu estas la fondoteksto de la [[Francio|franca]] [[civila juro]], sed ankaŭ tiu de la [[Belgio|belga]] [[civila juro]]. Ĝi forte inspiris la civilajn kodeksojn de [[Nederlando]] ([[1838]]), [[Italio]] ([[1868]]), [[Hispanio]] kaj [[Portugalio]]. La subŝtato [[Luiziano]] uzis la Napoleonan Kodekson kiel bazan fonton de sia propra kodekso.
 
La Napoleonan Kodekson oni uzis ankaŭ en [[Rejnlando]] -- okupaciata de [[Francio]] de [[1800]] ĝis [[1814]] (reaneksita de [[Prusio]]) -- ĝis [[1900]]. Tiel la Napoleona Kodekso influis la [[Germanio|germanan]] civilan kodekson (''Bürgerliches Gesetzbuch''). Kreita de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]] en [[1807]] por redoni ŝtaton al la poloj, la [[Grandduklandoduklando]] Varsovio konservis la Napoleonan Kodekson ĝis [[1940]].
 
Sian civilan kodekson [[Francio]] enkondukis en la plimulton de la landoj, el kiuj konsistis ĝia kolonia imperio. Tio kontribuis al influo de la kodekso super ĉiuj mondpartoj. Tiel norda [[Afriko]], la "franca nigra Afriko" kaj pluraj [[Azio|aziaj]] landoj estis submetitaj al la Napoleona Kodekso kaj plu uzas ĝin. Ekzemple: [[Senegalo]] freŝtempe reformis la civilan kodekson, kaj la nova teksto grandparte kopias la francan kodekson.