Choceň: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Ĉeĥio]] > [[Regiono Pardubice]] > [[Distrikto Ústí nad Orlicí]] > Choceň < [[Bohemio]]
[[Geografio]] – [[Eŭropo]] – [[Ĉeĥio]] – [[Ĉeĥio:Turismaj lokoj]]
 
 
Koordinatoj: 50°00'N; 16°13'E
Linio 5 ⟶ 6:
'''Choceň''' (prononcu Ĥoceň) estas urbo kun 9 100 loĝantoj. En latinaj tekstoj ĝi estas indikata kiel Hocen, Chocen, en germanaj Chotzen.
 
Urbo Choceň situas en pentrinda valkaldrono apud ambaŭ bordoj de rivero [[Tichá Orlice]], en cismontarejo de montaro [[Orlické hory]]. Choceň kun sia plej proksima ĉirkaŭaĵo estis loĝigita jam en bronza tempo. Pruvo de la loĝigo estas pluraj arkeologiaj lokoj, restaĵoj de burgaroj kaj burgetoj en la ĉirkaŭaĵo. La devena vilaĝo estiĝis en teritorio priregata de potenca familio de Slavníkovec-anoj, pli malfrue de Vršovec-anoj, loĝantaj en proksima [[Vraclav]]. La unua mencio pri Choceň devenas el la jaro [[1227]]. En la jaro [[1292]] Choceň apartenis kiel staplovilaĝo al reĝo Václav[[Venceslao la II2-a]]. Pluaj posedantoj estis ekz. Mikuláš el Potštejn – fondinto de kastelo en Choceň, Lichtenburk-anoj, sinjoroj el Kunštát kaj Poděbrady, Zikmund el Šelmberk, Vratislav el Pernštejn kaj ekde la jaro [[1709]] familio de Kinský-anoj, dum kies agado okazis la plej granda prospero de la urbo. Eminentan tradicion ĉi tie havis metia produktado, bierfarado, produktado de likvoroj kaj papero. Komence de la [[18-a jarcento]] okazis signifa ekonomia evoluo sekve de konstruado de fervojoj [[Prago]] – [[Olomouc]] ([[1845]]), Choceň – [[Broumov]] ([[1875]]) kaj Choceň – [[Litomyšl]] ([[1881]]). Choceň fariĝis per tio ĉi grava fervojkruciĝo. En la jaro [[1848]] Choceň estis avancigita je urbo. La urbo uzis en siaj stampoj [[Jan HUShusmovado|husanajn]] simbolojn ĝis fino de la [[17-a jarcento]], kiam ĝi ricevis propran blazonon kun sankta Venceslao, kies devena aspekto estas bildigita en fresko en urbodomo. En la jaro [[2000]] estis donita al la urbo nova [[blazono]] kaj standardo kun sankta Venceslao en nova belarta aspekto.
 
Choceň estas precipe urbo de verdkreskaĵaro. Ĝi estas ĉirkaŭbarita ĉiuflanke per arbaroj, boskoj, aleoj kaj rezervejoj. Nur kelke da dekoj da metroj de la placo estas naturrezervejo Peliny – marnaj rokoj kun natura foliarbaro kun rara flaŭro. Rivero [[Tichá Orlice]] ĉi tie kreas profundan kanjonon plena de romantikaj flankangulejoj.
Linio 11 ⟶ 12:
Choceň estas urbo kun eksterordinara riĉa sporta ĝuo. En ĉi tieaj sportaj areoj renkontiĝas sportistoj el la tuta mondo. Troviĝas ĉi tie urba sporta komplekso por pluraj sportoj. Ĉi tien apartenas ankaŭ plurcela sportejo kun artefarita montogrimpista muro.
 
{{Distrikto Ústí nad Orlicí}}
 
[[Kategorio:Urboj de Ĉeĥio]]