Historio de Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ro:Istoria Austriei; cosmetic changes
e Leopoldo la 3-a Sankta
Linio 16:
== La limlando en la oriento ==
 
Jam dum la tempo de [[Karlo la Granda]] ekzistis limlando kontraŭ la [[avaroj]]. Enfaloj de la [[hungaroj]] disbatis tiun limlandon. Post la tri bataloj de [[Bratislavo]] en somero [[907]] la limo de la orienta Frankona Regno estis retirita ĝis la rivero [[Enns]]. Nur en [[955]] per la [[batalo sur la Lechfeld]] la hungaroj komencis loĝi je fiksa loko kaj la apenaŭ loĝatigita regiono inter la riveroj Enns kaj [[Leitha]] (''lajta'') fariĝis libera por koloniado. Dum la dua duono de la [[10-a jarcento]] tiel estiĝis nova graflando oriente de la rivero Enns, kiu estis nomita ''marchia orientalis'' (limlando en oriento) kaj kiu estis metita sub la estreco de la duko de [[Bavario]] ene de la [[Sankta Romia Imperio]]. En [[976]] [[Leopoldo]] el la familio de [[Babenbergoj]] fariĝis grafo kaj en [[996]] jam la unua mencio de la pranomo de Aŭstrio en la formo ''[[Ostarrichi]]'' (ostariĥi) aperis en dokumento. La dinastio [[Babenbergoj]] faris politikon de koloniado kaj senarbarigado kaj starigis per kunlaboro kun aliaj dinastioj firmigitan landestrecon. La rezidejo troviĝis komence en [[Pöchlarn]] (''poĥlarn''), poste en [[Melk]]. Grafo [[Leopoldo la 3-a Sankta]] sukcesis ligi sian familion kun tiu de la imperiestro kaj estis sanktigita pro liaj fondoj de monaĥejoj (ekzemple [[Klostronovburgo]]).
 
== La duklando Aŭstrio ==