Krokodili: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Krokodili''' estas [[Esperanta idiotismo]] kun la signifo "en [[Esperanto|Esperanta]] medio paroli lingvon kiu estas la [[gepatra lingvo]] de ĉiuj ĉeestantoj". Por similaj trajtoj ankaŭ ekzistas la vortoj [[aligatori]] kaj [[kajmani]]. Kelkfoje la vorto ''krokodili'' estas uzata kun pli ĝenerala signifo de "krokodili, aligatori aŭ kajmani". Malofte oni tiam ankaŭ uzas la vorton [[reptilumi]].
 
Krokodilado estas ĝenerale malakceptata inter [[esperantisto]]j. Oni volas eviti ĝin por pli bone praktiki Esperanton, por ke oni povu bone uzi ĝin, kiam oni vere bezonas ĝin, parolante kun eksterlandanoj. Homoj, kiuj nur malofte povas vojaĝi eksterlanden, alikaze preskaŭ neniam havus la eblecon praktiki sian Esperanton. Dum internaciaj [[Esperanto-renkontiĝo]]j, krokodilado povas kaŭzi nekomprenon, kaj tial estas eĉ malpli akceptata ol en kunvenoj de samlandanoj. Aldone, krokodilado povas kaŭzi malbonan impreson al vizitantaj [[ĵurnalisto]]j aŭ aliaj eksteruloj ĉe la aranĝoj, ĉar ili povus pensi ke per Esperanto oni ne povas bone esprimi sin. ĈiuĈiuj ĉi kialoj kune igas la krokodiladon malakceptata inter esperantistoj, tiel ke ili ofte instigas homojn paroli Esperanton, eĉ se tiuj ne absolute necesas por rektaj komunikaj kialoj.
 
Tamen, foja krokodilado kun komencantoj por klarigi [[gramatiko|gramatikajn]] detalojn estas pli akceptata. Sed multaj preferas alparoli komencantojn per simpla, malrapida Esperanto, por ke ili baldaŭ plibonigos sian lingvoscion.