Bauhaus Dessau: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj) |
Lvh (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 21:
===Historio===
[[Dosiero:Bauhaus-Dessau_Verbindung.JPG|thumb|240px|Bauhaus Dessau - la enirejo kaj liga konstruaĵo]]
Jam en [[1919]] [[Bauhaus]] fondiĝis kiel posteulo de la ''Weimarer Kunstschule'' (artlernejo [[Weimar]]) fondita en [[1906]] de la grandduko de Saksujo-Weimar. De [[1919]] ĝis [[1928]] estris ĝin [[Walter Gropius]], posteulo de [[Henry van de Velde]]. Pro ŝanĝiĝo de politikaj fortoj dekstriĝintaj, Baŭhaŭs estis malfondita en [[1925]] pro politika premo. Jam la [[29-an de decembro]] [[1924]] la deklaro pri malfondiĝo estis publikigita en multaj gazetoj. Tamen ĝi vere efikis nur post la fino de kontraktoj, la [[31-an de marto]] [[1925]]. La urbestro de Dessau, Fritz Hesse, kaj ties konsilisto pri kulturo, [[Ludwig Grote]], ebligis la translokigon de la lernejo al Dessau, kie la Baŭhaŭs estis konstruita en la jaroj [[1925]] kaj [[1926]] laŭ planoj de Gropius. La lernejo estis oficiale agnoskita alta lernejo de Anhalt en la jaro [[1926]].
Marte 1925 Gropius ricevis la mendon de la urbo Dessau, septembre 1925 la konstruado ekis, la [[21-an de marto]] [[1926]] tegmentoj estis pretaj kaj la [[4-an de decembro]] 1926 okazis la oficiala inaŭguro.
La metiejoj de la majstroj kaj de la Baŭhaŭs mem planis grandan parton de la mebloj, kiuj estis konstruitaj de la lignistejo, kiel ekz. la seĝoj de la aŭlo de [[Marcel Breuer]]). La lampoj estis dezajnitaj kaj kreitaj en la metalistejo, kiel la lumiloj de la aŭlo de Max Krajewsky, ŝtofoj por mebloj kaj kurtenoj kreiĝis en la tisejo. Ŝildoj estiĝis en la reklamejo kaj la farboj en la metiejo pri murpentrado. Konstruiĝis mebloj el ŝtaltuboj kaj pendoseĝoj laŭ planoj de Marcel Breuer, Mart Stam kaj Ludwig Mies van der Rohe. Kunlaboro komenciĝis kun la industrio.
Kun la fondiĝo en 1926 unuan fojon estiĝis arkitektura sekcio, kies estro estis en [[1927]] la svisa arkitekto [[Hannes Meyer]]. En 1928 Gropius retiriĝis de la estrado. La politike tre engaĝita Hannes Meyer iĝis lia posteulo la [[1-an de aprilo]] [[1928]]. Li laboris laŭ la ideo ''"popolbezono antataŭ luksobezono"'' kaj plue evoluigis la arkitekturejon, sed pro politikaj kialoj li estis maldungita la [[1-an de aŭgusto]] [[1930]].
Sekvis lin [[Ludwig Mies van der Rohe]], kiu malgraŭ fakscienca plifortigo de la lernejo, ne sukcesis elteni la Baŭhaŭs el la politiko. En [[1931]] la NSDAP gajnis en Dessau 15 el la 36 seĝoj kaj postulis en la kunveno de la [[21-a de januaro]] [[1932]] la ''malkonstruon de la konstruaĵo''. Malfacile oni sukcesis malhelpi tion, kiel ankaŭ la decidon pri ''forstreko de mono''. La [[8-an de julio]] [[1932]] la nazioj [[Alfred Freyberg]] elektita ministroprezidanto de Anhalt kaj [[Paul Schultze-Naumburg]], artteoriisto kaj arkitekto la ''Bauhaus Dessau''. Pro tiu vizito kaj ĉar la NSDAP jam gajnis pluajn seĝojn, la [[22-an de aŭgusto]] [[1932]] la postulo pri fermo de la lernejo estis akceptita. Mies van der Rohe provis daŭrigi la lernejon en Berlino, sed jam en [[1933]] la lernejo estis devigita de la nazioj memneniiĝi.
[[Dosiero:World_Heritage_Logo.png|left|45px]]
En [[1945]], la konstruaĵoj de Baŭhaŭs en Dessau estis parte detruitaj. Ili estis rekonstruitaj nur en [[1976]]. Nun la konstruaĵoj apartenas al la [[monda kultura heredaĵo|listo de mondaj kulturaj heredaĵoj]] de [[Unesko]]. Meze de [[2007]], la urbo Dessau unuiĝis kun najbara urbo kaj la konstruaĵoj nun troviĝas en la urbo [[Dessau-Roßlau]].
|