Bauhaus Dessau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 49:
De oriento al okcidento la majstrodomoj estis la domo de [[Walter Gropius|Gropius]] kaj la duoblaj domoj de
[[László Moholy-Nagy|Moholy-Nagy]]/[[Lyonel Feininger|Feininger]], [[Georg Muche|Muche]]/[[Oskar Schlemmer|Schlemmer]] kaj [[Paul Klee|Klee]]/[[Wassily Kandinsky|Kandinsky]]. La tri duoblaj domoj havis samajn planojn; unu el la duonoj spegulis preskaŭ je 90 gradoj la alian.
 
Aparta eco de la arkitekturo de la domoj estas la kuba formo kun plata tegmento, grandaj unukoloraj ebenoj kaj grandaj fenestroj, kiu ligas la internon al la ekstero. Same ligas ankaŭ la grandaj terasoj kaj balkonoj, kaj ankaŭ la granda nombro de pordoj: el preskaŭ ĉiu ĉambro eblas eliri eksteren tra pordo.
 
La majstrodomoj de Gropius kaj Moholy-Nagy estis detruita dum bombardado en [[1945]]. En la [[1950-aj jaroj]] estis konstruita tradicia loĝdomo sur la loko de la domo de Gropius. La duono de la domo de Moholy-Nagy, kiu estis detruita de la bombo estis forportita kaj libera loko kreita, tiel ke la domo Feininger staras sola.
 
La ankoraŭ ekzistantaj domoj estis multekoste renovigitaj post [[1990]]. Oni provis renovigi ankaŭ la originalan enan farbon. Ĉar la koloro de ĉiu ĉambro dependis ankaŭ de la loĝanto, la ĉambroj nun estas farbitaj laŭ koloroj de la Baŭhaŭs-skolo, sed provas redoni nur la staton de unu ĉambro dum unu aparta periodo.
 
Nuntempe estas diskuto ĉu oni rekonstruu la domojn de Gropius kaj Moholy-Nagy aŭ ĉu sur tiu loko estiĝu nova moderna arkitekturaĵo.<ref>[[Harald Martenstein]]: [http://images.zeit.de/text/2009/30/Bauhaus-Probewohnen Ein ungemütliches Angeberhaus] DIE ZEIT, 16.07.2009 Nr. 30</ref>
 
[[Trinkejo]] konstruita de [[Ludwig Mies van der Rohe]] en la najbareco de la majstrodomoj estis malkonstruita en la [[1970-aj jaroj]].
 
==Fotogalerio==