Bauhaus Dessau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 69:
 
La ''Konsumgebäude'' (konsumejo, speco de ĉirkaŭkonstruita vendsalonego), konstruita en 1928 laŭ plano de Walter Gropius iĝis centra punkto de la domoj en Törten. Ĝi konsistas el du kuboj enŝovitaj unu en la alian, horizontala vendeja parto kaj vertikala trietaĝa loĝeja parto. Al tio ĝi utilas ankoraŭ nuntempe.
 
== Aliaj konstruaĵoj ==
[[Dosiero:Stahlhaus Dessau 2.JPG|thumb|left|Ŝtaldomo de Georg Muche kaj Richard Paulick]]
Proksime al la setlejo, en la strato ''Südstraße'' staras la ''Domo Fieger''. La domo konstruita en 1927 estas la nura konstruita el serio de [[Carl Fieger]] por individuaj dometoj, en racia konstrumaniero kun modifieblaj ĉambroj. Ĝi ne estas vizitebla, ĉar estas privata loĝdomo.
 
La tiel nomata ''Ŝtaldomo'' estis konstruitaj en la jaroj 1926/27 kaj estis kuna verko de [[Richard Paulick]] kaj de la Baŭhaŭs-majstro [[Georg Muche]]. Ili volis daŭrigi la strebon al racieco de Walter Gropius (antaŭfabrikado de betonaj konstrueroj), uzante antaŭpreparitajn ŝtalplatojn.
La Ŝtaldomo restis tamen eksperimento, ĉar pro la ecoj de la materialo, la problemo pri varmo-malvarmo estis malfacile solvebla. Post renovigo la konstruaĵo enhavas nun informcentrojn.
 
La unua urba ''laboroficejo'' (nuntempe ''oficejo por ordo kaj trafiko de la urbo Dessau-Roßlau'') konstruiĝis en 1928/1929 laŭ planoj de Walter Gropius. La privata arkitektejo de Gropius konstruis ĝin. Richard Paulick partoprenis la konstruadon, kies ekstera aspekto tamen ege ŝanĝiĝis pro la poste enmetitaj lignofenestroj.
 
La restoracio ''Kornhaus'' (grajndomo) estis starigita en 1929/1930 laŭ mendo de la urbo Dessau kaj de la bierfarejo ''Schultheiss-Patzenhofer'' rekte sur la [[Elbo|elba]] digo laŭ planoj de Carl Fieger. La nomo memorigas pri iama grajnejo, kiuj staris ĉe la Elbo de la mezo de la [[18-a jarcento]] ĝis la [[1870-aj jaroj]]. La konstruaĵo utilas ankoraŭ nuntempe kiel restoracio.
 
==Fotogalerio==