Ali Bongo Ondimba: Malsamoj inter versioj

1 465 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: et:Ali Bongo Ondimba)
'''Ali-Ben BongoBONGO OndimbaONDIMBA''', naskiĝita kiel '''Alain-Bernard Bongo''' la {{daton|9|februaro|1959}} en [[Brazavilo|Brazzaville]]<ref>[http://www.infosplusgabon.com/article.php3?id_article=3490 Infosplusgabon.com]</ref>, estas [[Gabono|gabona]] [[politikisto]], filo de la forpasinta prezidanto [[Omar Bongo]], kaj [[ministro]] de eksteraj rilatoj, [[Defendo]] kaj aliaj fakoj en la registaroj de lia patro de [[1989]] ĝis [[2007]].
 
'''Bongo Ondimba''' estis formale voĉbalotita la {{daton|3|septembro|2009}}, kiel la nova prezidanto de Gabono kun 41,73% da favoraj voĉdonantoj.<ref>[http://www.electionpresidentiellegabon2009.ga/ Ministère de la Communication], de la Poste et des Nouvelles Technologies</ref> La rezulto de la baloto kaŭzas popolajn protestojn, kaj la denuncojn de la du sekvaj kandidatoj: [[André Mba Obame]] (25,88%) kaj [[Pierre Mamboundou Mamboundou]] (25,22%). La partopreno atingis 44,29% da 807.374 enregistritaj voĉdonantoj.<ref>[http://www.electionpresidentiellegabon2009.ga/resultats_g0.html Oficialaj rezultoj]</ref>
 
La rezulto de la baloto kaŭzas popolajn protestojn, kaj la denuncojn de la du ĉefaj rivaloj: la eksa ministro pri internaj aferoj [[André Mba Obame]] (25,88%) kaj la ĉefa opoziciestro [[Pierre Mamboundou Mamboundou]] (25,22%). La {{daton|4|septembro}} ekflamis tumultoj. Estis incendiita [[Francio|franca]] konsulejo en [[Port-Gentil]], la dua plej granda urbo en Gabono, ĉar onidiroj disvastigis, ke la siatempa kolonia potenco iel helpis en falsado de la balotado. Samtempe subtenantoj de kontraŭstara kandidato Pierre Mamboundou eniris la urban malliberejon kaj liberigis prizonulojn. Sur stratoj de la ĉefurbo Librevilo estiĝis brulantaj aŭtoj, pneŭofajregoj kaj renversitaj rubujoj kiuj fariĝis improvizitaj barikadoj. Ankaŭ estis atakitaj la policejo kaj francaj firmaoj. Manifestaciantoj detruis publikajn konstruaĵojn, sportejojn kaj distrejojn kiujn estras la franca petrolkompanio Total en Port-Gentil.<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php/afriko/politiko/1629-tumultoj-en-gabono-post-elekto-de-nova-prezidento Tumultoj en Gabono post elekto de nova prezidento] {{eo}}</ref> Rezulte de tumultoj kelkaj homoj pereis kaj multaj estis vunditaj.<ref name="Mallonge el Afriko"/>
 
La {{daton|19|oktobro}} 2009 la Konstitucia Tribunalo malakceptis la opoziciajn refutojn kaj proklamis veraj la oficialajn rezultojn. Samtage Ali Bongo faris la ĵuron de enoficiĝo kiel gabona nova prezidento. «Mi deziras Gabonon kie la elitoj cirkulas kaj estas renovigitaj,» diris li en sia inaŭgura parolado.<ref name="Mallonge el Afriko">[http://www.eventeo.net/web/index.php/afriko/mallonge/1683-mallonge-el-afriko Mallonge el Afriko...] {{eo}}</ref>
 
==Referencoj==
{{Referencoj}}
 
{{vivtempo|1959||Bongo Ondimba, Ali}}
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1959]]
 
[[Kategorio:Vivantaj homoj]]
[[Kategorio:Gabonaj politikistoj]]
[[Kategorio:Prezidantoj de Gabono]]