Ali Bongo Ondimba: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Bongo Ondimba''' estis formale voĉbalotita la {{daton|3|septembro|2009}}, kiel la nova prezidanto de Gabono kun 41,73% da favoraj voĉdonantoj.<ref>[http://www.electionpresidentiellegabon2009.ga/ Ministère de la Communication], de la Poste et des Nouvelles Technologies</ref> La partopreno atingis 44,29% da 807.374 enregistritaj voĉdonantoj.<ref>[http://www.electionpresidentiellegabon2009.ga/resultats_g0.html Oficialaj rezultoj]</ref>
 
La rezulto de la baloto kaŭzas popolajn protestojn, kaj la denuncojn de la du ĉefaj rivaloj: la eksa ministro pri internaj aferoj [[André Mba Obame]] (25,88%) kaj la ĉefa opoziciestro [[Pierre Mamboundou Mamboundou]] (25,22%). La {{daton|4|septembro}} ekflamis tumultoj. Estis incendiita [[Francio|franca]] konsulejo en [[Port-Gentil]], la dua plej granda urbo en Gabono, ĉar onidiroj disvastigis, ke la siatempa kolonia potenco iel helpis en falsado de la balotado. Samtempe subtenantoj de kontraŭstara kandidato Pierre Mamboundou eniris la urban malliberejon kaj liberigis prizonulojn. Sur stratoj de la ĉefurbo [[Librevilo]] estiĝis brulantaj aŭtoj, pneŭofajregoj kaj renversitaj rubujoj kiuj fariĝis improvizitaj barikadoj. Ankaŭ estis atakitaj la policejo kaj francaj firmaoj. Manifestaciantoj detruis publikajn konstruaĵojn, sportejojn kaj distrejojn kiujn estras la franca petrolkompanio Total en Port-Gentil.<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php/afriko/politiko/1629-tumultoj-en-gabono-post-elekto-de-nova-prezidento Tumultoj en Gabono post elekto de nova prezidento] {{eo}}</ref> Rezulte de tumultoj kelkaj homoj pereis kaj multaj estis vunditaj.<ref name="Mallonge el Afriko"/>
 
La {{daton|19|oktobro}} 2009 la Konstitucia Tribunalo malakceptis la opoziciajn refutojn kaj proklamis veraj la oficialajn rezultojn. Samtage Ali Bongo faris la ĵuron de enoficiĝo kiel gabona nova prezidento. «Mi deziras Gabonon kie la elitoj cirkulas kaj estas renovigitaj,» diris li en sia inaŭgura parolado.<ref name="Mallonge el Afriko">[http://www.eventeo.net/web/index.php/afriko/mallonge/1683-mallonge-el-afriko Mallonge el Afriko...] {{eo}}</ref>