Tuko de Edessa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Mandylion estis konservita dekomence en Edessa en Mezopotamio (hodiaŭ Urfa, en Turkio); sekve en Konstantinopolo. Pri ĝi perdiĝis la spuroj en 1204 dum la [[kvara krucmilito]] kiam la urbo estis disrabadita. Diversaj fakuloj opinias, ke la Mandylion estas la sama tolaĵo nun venerata en Torino sub la nomo de Mortoruko. Ĝia origino estis rakontita legendmaniere de [[Eŭsebo el Cezarea]]: en sia Eklezia historio (325 ĉirkaŭ), Eŭsebo diras ke [[Abgar V Ukama]] (= la Nigra), reĝo de Edessa (4 aK.ĝis la 7 pK. kaj de la 23 ĝis 50 pK.) kuŝis malsana. Koninte pri la mirakla agado de Jesuo, li sendis sian aferŝarĝiton al li por lin inviti veni al la Edessa kortego. Jesuo ne iris, sed permesis ke la reĝa ŝarĝito revenu kun letero (aliloke estas dirate je Jesuo koncedis ke li pentru liajn vizaĝajn trajtojn).
 
Detaloj, tamen, iomete, aŭ eble substance, ŝanĝiĝis en posta rakonto en la refaraĵo pri la ''Doktrino de Addai'' (unu el la sepdekdu disĉiploj), titolita [[Agoj de Tadeo]] (apostolo): la ŝarĝito Anania volis atente observi la jesuajn vizaĝajn trajtojn por ilin reprodukti pentre, sed estus Jesuo mem kiu produkis sian bildon ĝin stampante sur bantuko poste nomita ''ràkos tetràdiplon'', nome kvarfoje duoble refaldita. Eble la pia legendo provis ekspliki la nepentritecon de la bildo kiu ne montris farbaĵojn kaj kiu pro tio esti difnita akeropita (farita ne de homa mano). Aldonindas plue, ke la surtolaĵa bildo estis transdonita al la reĝa kortego kaj ke la reĝo saniĝis kaj fiksigis la bildon sur tablo orumita.
 
Reĝo Abgar aperas en diptiko, datita je la 10-a jarcento, kie li estas pentrita kun la tuko enmane. Alia parto de la diptiko prezentas apostolon Tadeon. La diptiko verŝajne estis triptiko kaj tiu tria parto verŝajne estis Mandylion.