This Is It (filmo): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La filmo "This Is It" de Michael Jackson estas usona dokumentario kaj koncertofilmo farita en la jaro 2009 pri la provludoj de Michael Jackson, kiu preparis la serion da koncerto...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:45, 31 okt. 2009

La filmo "This Is It" de Michael Jackson estas usona dokumentario kaj koncertofilmo farita en la jaro 2009 pri la provludoj de Michael Jackson, kiu preparis la serion da koncertoj de la sama nomo, komenciĝonta je la 13a de julio 2009, sed nuligitaj pro lia morto je la 025a de junio 2009. La filmo estis farita ambaŭe sur scenejo kaj malantaŭ la kulisoj. La filmo montras Jackson kaj sian teamon de dancistoj. La filma direktoro Ortega konfirmis, ke kiam Jackson filmis scenojn de si mem provludanta, li neniam havis la intencon publikigi ĝin al la publiko, sed post la morto de Jackson, estis konsentite, ke la filmo estu finfarita kaj publikigita por montri al la fervoruloj de Jackson. La scenoj estis filmita ĉe "The Forum" kaj la Staples Center" en LosAnĝeleso, Kalifornio.

Malgraŭ tio, ke ĝi originale estis preta por la 30a de oktobro 2009, la premierotago estis antaŭdatigita je la 28a de oktobro 2009, pro forta postulo de fervoruloj de Jackson. La filmo estis disvastigita tutmonden kaj sia montrado limigita al dusemajna daŭro, de la 28a de oktobro al la 12a de novembro 2009. Biletoj ekvendiĝis unu monaton pli frue por kontentigi altan anticipan mendadon.