Wimmis: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
Homaj ŝpuroj el la [[ŝtonepoko]] el inter la 10-a ja 2-a jarmilo antaŭ Kristo estis trovitaj en la kaverno ''Mamilchloch''. Gisrestaĵoj pruvis, ke en la 4-a kaj 5-a jarcento antaŭ Kristo homoj en la regiono de Wimmis gisis bronzon. De [[-15|15 antaŭ Kristo]] ĝis la jaro [[425]] [[Romio|romiaj]] legionoj setlis en Wimmis kaj tie kultivis vinon, kiel el la romia nomo de la vilaĝo, ''Vindemias'', estas facile dekuktebla.
 
La unua dokumenta mencio de Wimmis datas el la jaro [[994]] kiel ''Vindemis''. En la jaro [[1286]] Wimmis fariĝis posedaĵo de la [[Senjoro|Senjoroj]] de [[Weissenburg]]. En tiu tempo Wimmis akiris la urborajton kaj fariĝis la potenccentro de la Senjoroj de Weissenburg. La tiama urbo estis fortikita per ringmuro, kies restaĵoj ankoraŭ hodiaŭ videblas. En la jaroj [[1298]] kaj [[1303]] la [[Berno|bernanoj]] dufoje vane sieĝis la urbon Wimmis, sed ne sukcesis konkeri ĝin. En la jaro [[1334]] la bernanoj denove atakis la urbeton Wimmis kaj ĉi-foje konkeris kaj detruis ĝin. La kastelon la bernanoj ne sukcesis konkeri. La milito finis per armistico kaj la weissenburganoj transdonis al la bernanoj la ŝlosilon al la kastelo. La weissenburganoj ek de tiam estis bernaj civitanoj. La malnova detruita preĝejo estis rekonstruita en provizora halo, porvizoraĵo, kiu hodiaŭ preskaŭ 700 jarojn poste ankoraŭ plu ekzistas.
 
==Eksteraj Ligiloj==