Habsburgo AG: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
La unua dokumenta mencio de Habsburgo datas el la jaro [[1027]] kiel ''Habesbur'' kaj ''Habesburch''.
 
Diversaj trovaĵoj indikas, ke en la loko jam en la [[bronzepoko]] kaj dum la tempo de la [[romio|romianoj]] setlis homoj. Proksimume en la jaro [[1020]] [[Radbot (Habsburgo)|Radbot]], Grafo de Kletgovio, konstruigis la kastelon sur la monto Wülpelsberg, kiu laŭ la legendo portis la nomon ''Habichtsburg'' (en [[Esperanto]]: ''[[Akcipitro]]-Kastelo'') kaj kiu poste fariĝis la prakastelo de la dinastio de la [[Habsburgoj]]. Kiam la Habsburgoj fariĝis grava reganta dinastio, la kastelo ne plu taŭgis kiel familia sidejo kaj estis pruntedonita al servantoj.
 
En la jaro [[1415]] la [[Berno|bernanoj]] konkeris Argovion kaj forĉasis la Habsburgojn el sia pralando. La loko ricevis plurfoje novajn posedantojn kaj falis en la jaro [[1528]] sub la administrado de la [[vokto|kamparvokto]] de [[Königsfelden]]. En marto [[1798]] Argovio estis liberigita dum la [[Helveta Revolucio]] de la berna servuteco kaj ek de tiam la vilaĝo Habsburgo apartenas al la nove fondita [[Kantono Argovio]].
 
==Vidu ankaŭ==