Supra Silezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: nn:Øvre Schlesien; cosmetic changes
Linio 1:
<!--[[Dosiero:Lage OS 1.png|thumb|Situo de Supra Silezio]]-->
[[Dosiero:Upper Silesia coat of arms.png|thumb|125px|Blazono de Supra Silezio el la [[19-a jarcento]]]]
== Pri la regiono ==
 
'''Supra Silezio''' estas historia [[regiono]] en [[Pollando]], [[Ĉeĥio]] kaj [[Slovakio]].
Linio 10:
Estas regionoj, pri kies historio, naturbelecoj kaj loĝantoj estis eldonita multe da skribmaterialoj. En la alia flanko estas denove regionoj, pri kiuj oni tro ne skribas. Ĝis tempoj de antaŭ nelongaj apartenis ĝuste inter ili teritorio de kunlaborantaj vilaĝoj: [[Píšť]] ([[pola lingvo|pollingve]] Piszcz, [[germana lingvo|germane]] Sandau), [[Hať]] (pollingve Hać, germane Haatsch) kaj [[Šilheřovice]] (pollingve Szilerzowice, germane Schillersdorf) en la ĉeĥa flanko kaj [[komunumo Krzyżanowice]] ([[ĉeĥa lingvo|ĉeĥe]] Křižanovice, germane Kreuzenort) ([[pola lingvo|pollingve]] gmina Krzyżanowice) en la pola flanko. El vido de la areoj de [[Ĉeĥio]] kaj [[Pollando]] tio estas teritorio preskaŭ neglektebla. Sed ilia komuna historia evoluo, precipe ekde la duono de la [[18-a jarcento]], estas en la historio de ambaŭ ŝtatoj tute specifa. Ĝuste en tiu ĉi [[Silezio|silezia]] regiono la rado de historio turniĝis tiel komplike, ke ankoraŭ eĉ ne hodiaŭ pluraj homoj, nuntempajn politikistojn ne esceptante, estas kapablaj kompreni ĝin. Certe ne estas ie aliloke en [[Eŭropo]] homo, al kiu povis okazi, por ke li naskiĝu en [[Prusio]], vivu en [[Ĉeĥoslovakio]] aŭ en [[Pollando]], poste li fariĝu regna germano kaj fine li devu postuli la ĉeĥoslovakan aŭ la polan ŝtatanecon. Ĉion ĉi atingis dum sia vivo loĝantoj de Hať, Píšť, Šilheřovice kaj de komunumo Krzyżanowice, eĉ en forlasinte siajn naskovilaĝojn. Multfoje ŝanĝiĝantaj ŝtatlimoj de [[Germanio]], Ĉeĥoslovakio kaj Pollando „renkontiĝis“ fine de la jaro [[1923]] en urbeto [[Chałupki]]. Ĝuste tiuj ĉi ŝtatoj influis ligvon kaj kulturon en tiu ĉi mikroregiono, en kiu restadis eminentaj komponistoj de la monda muziko [[Ludwig van Beethoven]] kaj [[Franz Liszt]].
 
== Komuna historio ==
{{ĉefartikolo|Hluĉinio}}
La limo, kiu apartigas nordorientan parton de [[distrikto Opava]] de suda parto de distrikto [[Racibórz]] ([[ĉeĥa lingvo|ĉeĥe]] Ratiboř, [[germana lingvo|germane]] Ratibor), estas samtempe ŝtatlimo inter [[Ĉeĥio]] kaj [[Pollando]]. Ĝi apartigas ne nur tiujn ĉi ŝtatformaciojn, sed samtempe la vilaĝojn de [[Regiono Hlučín]] (Hlučín: [[pola lingvo|pollingve]] Hulczyn, germane Hultschin) de la vilaĝoj de suda [[Regiono Racibórz]], kiuj en pasinteco multfoje partoprenis la komunan sorton.
 
Malgrandan [[enklavo|enklavon]]n en tiu ĉi regiono kreas vilaĝoj [[Hať]], [[Píšť (Opava)|Píšť]] kaj [[Šilheřovice]] en la ĉeĥa kaj najbaraj vilaĝoj de [[komunumo Krzyżanowice]] en la pola flanko de tiu ĉi limo. Ilia historio estas mallarĝe kunigita kun historio de la pola-ĉeĥa limregiono, nomata ankaŭ la silezia-moravia limregiono. Por tiu ĉi teritorio estas karakterize, ke en [[mezepoko]] estis tiu ĉi regiono loko de senĉesaj konfliktoj kaj la limregionaj vilaĝoj estis ekspoziciataj al oftaj interŝanĝoj de proprumantoj. Destini en tiu ĉi periodo precizajn limojn inter [[Moravio]] kaj la polaj landoj eblas nur tre malfacile. Kiam [[Grandmoravia regno]] estis disfalinta, Supra Silezio komune kun lando [[Opava|opava-a]] kaj [[Racibórz|racibórza]] venis sub regadon de la ĉeĥaj [[Přemyslidoj]]. Sed fine de la [[10-a jarcento]] [[Silezio]] apartenis al al la pola regno, en kiu regis familio de [[Piastidoj]].
 
Kiam la ĉeĥa reĝo [[Přemysl Otakar la 2-a]] destinis sian eksteredzecan filon Mikolaon sinjoro de la reĝaj posedaĵoj en [[Regiono Opava]], tio estis paŝo, kiu post la morto de la reĝo en la jaro [[1278]] gvidis ne nur al nasko de opava dukolando, sed ankaŭ al iompostioma dividado de Regiono Opava de Moravia lando. Tiu ĉi apuda branĉo de Přemyslidoj poste priregis Regionon Opava ĝis la sesdekaj jaroj de la [[15-a jarcento]]. Grandpola princlando, apartenanta al [[Pollando]], disfalis post la morto de princo Vladislav en [[1281]]. Pro ties disfalo estiĝis krom alia ankaŭ racibórza princlando. En [[1327]] racibórza princo Leszek akceptis feŭdan superecon de la ĉeĥa reĝo [[Johano de Luksemburgio]] kaj formale li tiel apartigis [[Regiono Racibórz|Regionon Racibórz]] de Pollando. Kiam en [[1336]] Leszek mortis kiel seninfana kaj samtempe kiel la lasta racibórza princo el familio de Piastidoj, transprenis lian regadon super Regiono Racibórz lia bofrato Přemysl-Mikolao opava. La suda Silezio tiel fariĝis parto de landoj de la ĉeĥa krono. Post alveno de [[habsburgoj]] sur la ĉeĥan kaj la hungaran tronon en [[1526]] ĝi poste transiris sub regadon de habsburgoj.
Linio 42:
Nur la politikaj kaj la sociaj ŝanĝoj, kiuj en ambaŭ ŝtatoj okazis en la 90-aj jaroj de la [[20-a jarcento]], kunportis ne nur politikajn kaj religiajn liberecojn, sed ankaŭ iompostioman liberigon de la reĝimo en la ŝtatlimo. Ekde la jaro [[1996]] estis renovigita agado en limregionaj limpasejoj en reĝimo de malgranda limregiona kontakto.
 
== Rilataj temoj ==
 
* [[Ĉeĥoslovakio]]
* [[Ĉeĥio]]
* [[Germanio]]
* [[Pollando]]
* [[Prusio]]
* [[Silezio]]
* [[Moravia-Silezia Regiono]]
* [[Hluĉinio]]
* [[Silezio (provinco de Pollando)]]
* [[Komunumo Krzyżanowice]]
== Vidu ankaŭ jenon: ==
* [[Malsupra Silezio]]
 
[[Kategorio:Silezio]]
 
== Vidu ankaŭ jenon: ==
* [[Malsupra Silezio]]
 
[[cs:Horní Slezsko]]
Linio 67 ⟶ 66:
[[lt:Aukštutinė Silezija]]
[[nl:Opper-Silezië]]
[[nn:Øvre Schlesien]]
[[pl:Górny Śląsk]]
[[pt:Alta Silésia]]