Jen '''[[Idiotismo|idiotismoj]] en [[Esperanto]]:'''
; '''[[akuzativulo]]''': freŝa kaj [[avido|avida]] komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je [[akuzativo]]
; '''[[bonan tageron]]!''' ("Bonan tag-er-on"): ŝerce uzata en la [[retbabili|retaj babilejoj]], kie la horoj ĉe la uzantoj povas ege varii
; '''dis kaj mis''' :
; '''duspesmila argumento''' : nevalora argumento
; '''el ies vidpunkto''' : laŭ ies opinio, laŭ ies maniero koncepti la mondon : "El mia vidpunkto, la [[kirgiza lingvo|Kirgiza]] estas stranga lingvo"
; '''en enormaj kvantoj''' : multe
; '''enpakiĝu kaj foriĝu !''' : foriru!
; '''fajfi pri io''' : ne zorgi pri io ([[Germanaj_idiotismoj|germana idiotismo]])
; '''forbatu la fekon!''' : trinku! ''([[Germanaj_idiotismoj|germana idiotismo]], maldelikata/ofendema)''
; '''forfikiĝu!''' : foriru ! ''(el la angla, maldelikata/ofendema)''
; '''[[freŝbakito]]''' : komencanto ([[Germanaj_idiotismoj|germana idiotismo]])
; '''ĝis !''' : ĝis revido !
; '''ĝis la nokto-nokto-fin' ''' : dum la tuta nokto, ege longe; laŭ kantoteksto de [[Esperanto Desperado]]
; '''ĝisoste/a, [[ĝisostulo]]''' : Tre fervore/a ; persono, kiu laŭ sia konvinko persiste agemas strebas kaj ne cedas, ofte kun konservativa aŭ dogmema tendenco, pri ĝi oni diras : "Li/Ŝi estas ĝisosta Esperantist(in)o!"
:<small>Kvazaŭ prototipo de ĝisostulo estis rigardata de multaj [[Théophile Cart]].</small>
; '''Idista historio''' : esperanta blago mokanta la idistojn.
; '''jam temp' está''' : Jam estas tempo! Ni komencu! Ni iru! ktp. (La frazo venas de [[Pra-Esperanto]])
; '''je la barbo de [[Bofronto]]!''' : sakraĵo ([[Beaufront]] estis kunkreanto de [[Ido]] kaj komplotinto kontraŭ [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]])
; '''[[kabei]]''' : estinte tre aktiva esperantisto, forlasi la movadon (kiel faris la grava aŭtoro [[Kabe]])
; '''kaj la akuzativon !''' : sarkasma diro post longa listo de substantivoj esprimitaj senakuzative : "Ni bezonas paco! saneco! vivo! interkompreno!" "Kaj la akuzativon!"
; '''kiamas ?''' : kiam estos ?
; '''kiomas ?''' : kioma horo estas?
; '''kompreneble !''' : esprimas konsenton.
; '''[[krokodili]]''' : en Esperanta medio paroli en lingvo alia ol Esperanto, kiu estas la gepatra lingvo de ĉiuj ĉeestantoj.
; '''malĉu''' : ĉu ne ; ofte uzata kiel ŝerca demando, "Ĉu aŭ malĉu ?"
; '''maltrinkejo''' : necesejo
; '''maltrinki''' : urini
; '''ne povi ne''' : devi, esti obsedata pri io; "Mi ne povas ne admiri vin!" = "Admiri vin obsedas min"/"Mi admiregas vin"
; '''necesejo''' : [[eŭfemismo]] por loko kie oni urinas aŭ fekas
; '''Ni fosu nian sulkon''' : ni faru nian laboron sen nervoziĝi pro kritikoj kaj cirkonstancoj (citaĵo de [[Théophile Cart]])
; '''povus esti simple ...(sed estas ne)''' : ironia komento laŭ kantoteksto de [[Persone]]
; '''salaton !''' : saluton! (ŝerce uzata, precipe inter [[vegetarano]]j kaj [[vegano]]j)
; '''saluĝis !''' : (de '''''sal'''''uton kaj '''''ĝis''''' la revido) ŝerce uzata en la retaj babilejoj, kiam oni aliĝas babilejon, kaj tuj foriras
; '''sciuri''' (laŭvorte "agi kiel sciuro"): kolekti amikojn multope, same kiel sciuroj kolektas sian manĝaĵon
; '''sciuro''' : persono kiu sciuras
; '''sed tute ne gravas''' : ironia komento laŭ kantoteksto de [[Amplifiki]]
; '''surfeku !''' : tute ne gravas ([[germanismo]])
; '''talpo''' : tro fervora Esperanto-aganto, kiu fuŝas pro miopeco
; '''ne tra-fiku tro fekan fakul(in)on ! : ?? ''(maldelikata/ofendema)''
; '''veni al iu en la kapon''' : ekhavi ideon ; "venis al mi en la kapon kisi ŝin"
; '''volapukaĵo''' : io stulta aŭ nekomprenebla (priŝerco de la konkursinta lingvo [[Volapuko]]) ; "estas por mi volapukaĵo" ''inter aliaj posebloj'' = "mi tute ne komprenas tion"
==Vidu ankaŭ==
|