i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Goulo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Verdlanco.
--VerdLanco (diskutu) 10:11, 20. Dec 2004 (UTC)

Nu, mi ĵus ekkomprenis, ke vi estas Russ, kaj do tute ne novulo en la Esperanta Vikipedio!!! Ĉiukaze, bonvenon! (Kvankam malfruan!) :-)
--VerdLanco (diskutu) 10:15, 20. Dec 2004 (UTC)

...And You Will Know Us by the Trail of Dead redakti

Saluton Russ! Estas tre agrable renkonti vin ĉi tie en la Vikipedio! Mi ĵus hazarde trovis kaj iom ŝanĝis la de vi verkitan artikolon pri (verŝajne via ŝatata) muzikgrupo ...And You Will Know Us by the Trail of Dead. Estis ja peno trovi tiun kvalite bonegan artikolon en la Vikipedio, ĉar vi nenien metis ligilon al ĝi! Mi do almenaŭ enmetis ĝin en la kategorion Kategorio:Muzikaj grupoj, por ke almenaŭ tie homoj povu trovu ĝin. Tamen certe eblas aldoni ligilojn en aliajn taŭgajn lokojn. Nepre ĉiam verkinte novan artikolon enmetu ligilojn al ĝi en aliajn taŭgajn artikolojn, ĉar alikaze via elstara laboro vanos, ĉar homoj ne povos trovi ĝian rezulton. Amike salutas vin Marek el Ĉeĥio. Blahma 23:04, 29. Nov 2005 (UTC)

Same mi nun rimarkis pri alia via bonega (kaj ne tradicia!) artikolo Papera aviadilo - ĝi ankaŭ tute droniĝas en la Vikipedio, ĉar neniu povas trovi ĝin tie. Blahma 23:09, 29. Nov 2005 (UTC)

Akuzativo post ĝis redakti

Kelkaj ekzemploj:

  • Ili kostas de kvin ĝis dek eŭrojn.
  • Ili loĝos tie de ok ĝis naŭ jarojn. La frazparto de ok ĝis naŭ jarojn estas tempodaŭra adjekto, kiu devas havi ian rolmontrilon. Ĉi tie ĝi havas N-finaĵon. De kaj ĝis nur nuancas la nombrojn.
  • Vigla kaj komunikema virino povas enspezi nokte ĝis mil dolarojn. ...
  • La maskla ibekso estas cent tridek ĝis cent sepdek centimetrojn longa

La unuaj du ekzemploj el PMEG, la lasta el Vikipedio. PaulP 20:57, 16. Jun 2006 (UTC)

Interese; la afero pli subtilas ol mi unue konstatis. Dankon pro la ekzemploj kaj informo, kaj pardonu mian antaŭan miskomprenon! Goulo 23:26, 16. Jun 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton sur la mapo en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 22:59, 27. Okt 2006 (UTC)

Bone, dankon! Goulo 10:13, 4. Nov 2006 (UTC)

Veg(etal)ano redakti

Russ mi bone komprenis vian konfuzon sed mi ne skribis vegetaranon sed vegetalanon. Oni pli kaj pli uzas la vorton vegano sed laŭ la PIV la oficiala vorto estas vegetalano aŭ vegetaĵano. Amike: Verdulo 17:40, 17. Jan 2007 (UTC)

Vi tutpravas; mia resumo estis maltaŭge kopiita de la resumo pri: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vegetalano&action=history kiam mi redaktis kelkajn similajn (sed ne samajn) aferojn (tion, ke arikolo "vegetalano" erare iris al "vegetarismo" anstataŭ "veganismo"). Mi konsentas pri la diference inter vegetarano kaj vegetalano ktp. (Pri uzo de "vegano" aŭ "vegetalano" estas tikla demando ja, ĉar preskaŭ ĉiuj ŝajnas uzi "vegano", sendepende de tio, ke PIV ne mencias la vorton.) Pardonu pro la konfuzo. Goulo 16:07, 18. Jan 2007 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:54, 30 Dec. 2013 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Goulo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply