Pomarbo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Forprenis la parton pri pomarba kancero, kiu nun troviĝas en aparta artikolo
Linio 19:
 
== Specioj ==
[[Dosiero:DSCF4435.JPG|250px|thumb|left|Floro de pomarbo]]
[[Dosiero:Sterappel dwarsdrsn.jpg|250px|thumb|left|Tranĉita pomo]]
[[Dosiero:Malus florentina2.jpg|thumb|250px|left|''Malus florentina'', arbo]]
[[Dosiero:Malus florentina1.jpg|thumb|250px|left|''Malus florentina'', fruktoj]]
[[Dosiero:Malus sikkimensis0.jpg|thumb|250px|left|''Malus sikkimensis'', fruktoj]]
[[Dosiero:Pommier.jpg|thumb|250px|left]]
 
Ekzistas ĉirkaŭ 40 ĝis 55 ''Malus''-specioj kaj kelkaj hibrigoj (kun devenlando):
Linio 80:
Ekzistas ankaŭ genrokrucaĵoj ene de la subfamilio ''Maloideae'', ekzemple ''[[Sorbus]]'' × ''Malus'' kaj eĉ trioblaj krucaĵoj: (''[[Cydonia]]'' × ''[[Pyrus]]'') × Malus.
 
==Pomarba kancero==
{{ĝermo}}
{{Ĉefartikolo|Pomarba kancero}}
[[Pomarba kancero]] estas la plej grava el la pomarbaj malsanoj. Ĝi troviĝas ĉie en la mondo, kie pomarboj kreskas. La malsana atako ofte pererigas la arbon, eĉ la tutan ĝardenon, pro tio oni nomas ĝin “kancero”. Por efike kuraci la malsanon, laHuang aŭtoroYinbao faris esproladonesploradon kune kun aliaj agrikulturaj specialistoj. Longa esplorado dum 10 jaroj liveris fine bonefikan fungicidon en [[2009]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 88 ⟶ 90:
{{el}} [http://www.planet-wissen.de/pw/Artikel,,,,,,,0CC40ACD61681642E0440003BA5E08D7,,,,,,,,,,,,,,,.html Agado "pomflorlando" ĉe planet-wissen.de]
{{el}} [http://www.reseau-terroirs.com/terroir-les-pommes-des-vergers-avesnois.html La fruktarbejoj de la nordo] (france)
 
{{ĝermo}}
 
[[Kategorio:Arboj]]
Linio 120 ⟶ 124:
[[uk:Яблуня]]
[[zh:苹果属]]
 
 
== Pomarba Kancero kaj Kuracadoprovoj per Fungicidoj ==
<div style='text-align: center;'>
'''Pomarba Kancero kaj Kuracadoprovoj per Fungicidoj'''
 
Huang Yinbao (ĉinio)
</div>
Pomarba kancero estas la plej grava el la pomarbaj malsanoj. Ĝi troviĝas ĉie en la mondo, kie pomarboj kreskas. La malsana atako ofte pererigas la arbon, eĉ la tutan ĝardenon, pro tio oni nomas ĝin “kancero”. Por efike kuraci la malsanon, la aŭtoro faris esproladon kune kun aliaj agrikulturaj specialistoj. Longa esplorado dum 10 jaroj liveris fine bonefikan fungicidon.
 
'''1. Simptomo de la pomarba kancero.''' Oni scias, ke la pomarba kancero povas damaĝi plenaĝajn kaj junajn pomarbojn, eĉ la idojn. Tamen, la malsano damaĝas ĉefe plej plenaĝajn pomarbojn, precipe la branĉiĝajn punktojn de la ĉefbranĉojn. Ekzistas du simptomaj specoj de la malsano: la ŝelputriĝo kaj la velkiĝo de la junaj branĉoj.
 
La ŝelputriĝo: la malsana loko ĉe sur la pomarba ŝelo estas ne klare videbla en la unua tempo de la malsaniĝo. Sed oni povas vidi malgrandajn malhelflavajn punktojn ĉe sur la arboŝelo, aŭ sub la ŝelo aperas brunajn punktoj, se oni fortiras la ŝelojn. Sub la arbŝelo la punktoj fariĝas klare videblaj, kiam la kondiĉo por la malsaniga fungo estas favora. Se oni tuŝante premas la videblajn markojn, elfluas iom da nigraflava likvaĵo. La malsanaj ŝeloj estas facile forigeblaj. La malsanaj lokoj ĉe sur la ŝelo putriĝas, odoras je alkoholo kaj iom post iom nigriĝas kaj sekiĝas, post kiam la akva likvaĵo estas vaporiĝinta. Se pluvas aŭ se la aero fariĝas humida, troviĝas sur la malsana loko malgrandaj nigraj punktetoj; tiuj estas sporsakoj enhavantaj multegajn sporojn de la malsaniga fungo. La malsanaj lokoj iom post iom grandiĝas. La trunka superaĵo de malsana arbo mortas pro akvo- kaj nutromanko, kiam la markoj ĉirkaŭas ringforme la trunkojn aŭ la branĉojn. La velkiĝo de juna branĉo: tio okazas ĝenerale ĉe la 2-3 jaraĝaj pomarboj. La malsana loko estas nenormalforma. Sur la loko ofte troviĝas brunaj laŭvice ringformaj linioj, kiuj konsistas el sporsakaj punktetoj. La superaĵo de la malsana branĉo mortiĝas velkante pro akvo- kaj nutromanko, kiam la malsana loko ringforme ĉirkaŭas la branĉon. Laŭ nia studado, la ĉefa kaj plej grava speco de la malsano estas la ŝelputriĝo, kaj la junbranĉa mortiĝo estas malpli ofta en nia regiono.
 
'''2. La malsanigaj kondiĉoj kaj reguloj.''' La pomarba kancera fungo(podosphaera leŭ cotricha SALM)(Salsa malt Miyabe et Yamada) estas iom parazita. La funga korpo(micelio) kaj la konidio estas videblaj en la malsanaj ŝeloj de vivaj kaj mortaj arboj. Post pluvado en la fino de marto de venonta printempo, la funga konidio ensorbinta akvon naskigas sporamasojn, kiuj dispartiĝas laŭ akvofluo kaj vento por damaĝi aliajn pomarbojn. Laŭ niaj studoj en Jingchuan Gubernio de provinco Gansu en ĉinio la malsaniga fungo facile atakas la pormarbojn, kiam la pomarbo estas tute aŭ parte malfortaj. Sanaj kaj pli fortaj pomarboj estas ne ofte ataktaj. Preskaŭ ĉiuj kondiĉoj malfaboraj al la pomarba kreskado subtenas la malsaniĝon, ekze. nutromanko, akvomanko, frosta katastrofo, malboniĝo de grundo, insekta damaĝo. Laŭ tre multaj informoj el ĉinio ankaŭ tro da nitrogeno estas favora al la malsaniĝo. Sed laŭ niaj studoj, manko de nitrogeno same estas grava kialo de malsaniĝo. La malsaniga fungo atakas la pomarbojn tra diversaj vojoj, ekz. vundoj en la arboŝelo, frostvundoj, per insektoj kaŭzitaj vundoj, fizike aŭ mekanike ricevitaj vundoj, sunbrulaj vendoj. La malsaniga fungo enpenetras la malfortan pomarbon ankaŭ tra la poroj de la ŝelo. Entute, vundoj de la ŝelo estas grava kialo de malsaniĝo. Laŭ observado de la aŭtoro en la vilaĝoj Yaodian, Huang Jiapu kaj Libu, la malsano komenciĝas je la mezaj aŭ lasta dektago de marto kaj amase damaĝas la pomarbojn en aprilo kaj majo. La malsano aperas ankaŭ, sed pli malmulte, de junio ĝis novembro, sed tute ne de decembro ĝis februaro de la venonta jaro.
 
'''3. La problemoj kun nunaj kuracaj teknikoj kaj fungicidoj.''' La pomarba kancero estas disvastigita malsano. Agrikulturaj scienctekinkaj fakuloj en ĉinio elspertis kaj elsdudis diversajn teknikojn kaj fungicidojn kontraŭ ĝi, ekz. selekti kancerorezistajn variojn, fortigi la administradon kaj prizorgon de la kulturoj, fortigi la pomarbon per sterkado, kuraci aliajn malsanojn de la pomarbo, mortigi damaĝajn insektojn, forigi ĝustatempe la malsanajn ŝelojn, ofte purigi la ĝardenojn. Tiuj estas bonaj metodoj uzitaj kaj uzindaj.
 
Oni ankaŭ elstudis konatajn fungicidojn kontraŭ la pomarba kancero, ekz. 843 Kangfuji, Fubiqing, Fukeqing, Fubizhi, Zhifuling, Fulandi, Chuanxiaoji kaj aliaj. Sed tiuj fungicidoj ne estas idealaj. Oni ĝenerale ŝmiras aŭ ŝprucas ilin sur la pomarban ŝelon; sed ĉiuj tiuj fungicidoj estas facile akvosolveblaj. Post pluvo la fungicidoj ŝmiritaj aŭ ŝprucitaj sur la arbo dissolviĝas kaj forfluas kun la pluvo, la fungicida tavolo sur la malsanaj ŝeloj ne plu povas bari la akvovaporon el la kanceraj ĉirkaŭaĵo. Kaj la akvoperdo malfortigas la pomarban kreskadon. Sed kuraci kaj samtempe bari la akvovaporon ĉe la kanceraj lokoj estas ĝuste la plej efika kaj grava metodo. Elstudi pli efikan fungicidon kontraŭ la malsanon estis do urĝa tasko.
 
'''4. Nova fugicido kontraŭ la pomarban kancero''' La aŭtoro sukcese kreis novan fungicidon kontraŭ la malsano post 10 jaroj da studado. La fungicido havas ĉinlingvan nomon “Kangtai”, kaj la pomarbaj kultivstoj en ĉinio nomumas ĝin “longefika saniga fungicido kontraŭ pomarba kancero”. La aŭtoro per la fungicido ricevis ĉinan patenton, la patenta numero estas LZ98108573.3. Jen la karakterizo de la nove pristudita fungicido “longefika saniga fungicido kontraŭ pomarba kancero”, kiu estas miksaĵo el kemiaĵoj, fabrikataj en ĉinio: baza konsistaĵo estas linano[linalool](pli ol 90%) kaj aldone plantkreskigaj kemiaĵoj kaj fungicidoj kiel thiophanat resp. metilthiophanat [M.I.9194] kaj Carbendazim[M.I.1771] kaj kemiaĵoj kaŝantaj la sekretajn receptojn. Ĝi estas iom acideca, diluebla plene en benzino, plantaj oleoj kaj bestaj grasoj, iom en alkoholo kaj malfacile en akvo; ĝi estas solideca, malmoleta sub 15oC, mola kaj iom fluebla ĉe 15-30℃, likva super 50℃; ĝi estas graseca, pro tio la pluvo ne povas forlavi la fungicidan tavolon, kiu kovras la malsanajn lokojn sur la arboŝelo. La nova fungicido ne nur kuracas la malsanon, sed povas ankaŭ rapidigi la kreskadon de la arbo, preventi la frostan atakon, sunbrulan damaĝon kaj refojan malsaniĝon de la ŝelo. Eĉ nur unufoja uzo kapablas sanigi malsanajn arbŝelojn, kaj la efiko estas rapida kaj longtempa. Manipulado kun fungicidoj estas ne danĝera por homoj, bestoj kaj plantoj kaj ne povas kaŭzi venenadon al homoj kaj bestoj, se oni kontaktiĝas kun ĝi.
 
Oni povas uzi ĝin ankaŭ kiel ŝirmilon ĉe diversaj vundoj de la pomarbo, kaj ĝi taŭgas pli bone ol aliaj specialaj arbŝelovundaj ŝirmiloj. La kuraca efikeco de la nova fungicido estas pruvita per niaj eksperimentoj en la jaroj 1994-1996 kaj en la jaroj 2008-2009 en la vilaĝoj Huang Jiapu, Yudian, Gaoping kaj Jiangjia en la Gubernio Jingchuan en ĉinio.
'''
5. Uza metodo. La uza metodo estas facila.''' Unue oni fortranĉu la malsanajn kaj putrintajn lokojn sur la arboŝeloj, poste oni premŝmiru la fungicidon tuŝe sur la partojn de la fortranĉitaj lokoj ĉe pomarbaj ŝeloj. Necesas zorgeme forigi la putrintajn partojn kaj pereigi ĉiujn eltranĉaĵojn por neniigi la fungon. Ankaŭ necesas surmeti tavolon da fungicido por eviti la remalsaniĝon de la kuracitaj lokoj.
 
p.s: La artikolo aperis en Scienca Revuo, vol. 48 (1997) (2) – 171,eldonita de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), kaj polurigita de la aŭtoro en novembro 2009.
 
Adreso de la aŭtoro: Huang Yinbao, Jingchuan Xian Kewei, CN-744300 ,Gansu, Ĉinio Retpaĝo: http://www.ipernity.com/home/huangyinbao Retpoŝto: hyb16800@126.com; Skajpo: huangyinbao Poŝtelefono:+86 13993316800 Fikstelefono: +86 933 3938189