João José Santos: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Post 13 jaroj da profesia instruado en publikaj mezgradaj lernejoj, kaj unu jaro en privata [[universitato]], João decidis lasi la periplan vivon de instruisto en lando kie nun oni malrespektas tiun klason, kaj do li klopodas fariĝi editisto. En tiu kunteksto naskiĝas [[La Karavelo]].
 
===Esperanta agado===
La biografiato estis reprezentanto de [[ILEI]], en Portugalio, dum ĉirkaŭ 20 jaroj, instruis en la [[1990-aj jaroj]] ĉiusabate en [[Portugala Esperanto-Asocio]], kie estis diversfoje estrarano, kaj unufoje vic-prezidanto. En sia tempo de studento, li instruis esperanton en du semestroj en la Beletra Fakultato de la [[Universitato de Lisbono]]. Kiel instruisto de la portugala dum 13 jaroj, João instruis en 13 lernejoj, de la nordo al la sudo de Portugalio. En duono de tiuj lernejoj, li instruis esperanton, kiel kroman fakon, al aliaj instruistoj kaj al lernantoj. Kelkaj el la nuntempe plej elstaraj portugalaj esperantistoj sidiĝis en lia klasĉambro, por esperanto-lernado en niveloj 1, 2 aŭ 3; ĉiu el la niveloj estis jaraj. El la tri gefiloj de João, la unua estas [[denaska esperantisto]].