Kartago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 14:
[[Romo]] laŭ la tradicio fondita en la 8a jc a.Kr., iom post iom ekregis super tuta Italio, kie en la sudo estiĝis tensioj inter tie loĝantaj Grekoj kaj Kartaganoj. Tio estigis la Unuan Punikan Militon ([[Punikoj|puniko]] estas la Latina indiko por Fenico aŭ Kartagano - Latine Poenus aŭ Punicus); en 241 a.Kr. Romo venkis, kaj faris el Sicilio sian unuan [[provinco|provincon]]. La Dua Punika Milito (218-201) komenciĝis dank' al [[Hanibalo]]: el Hispanio, tra Sud-Francion, trans Alpojn (kun elefantoj!) li atakis armeojn de Romo en Italio, plurfoje venkobatis ilin, mortigis [[konsulo|konsulojn]], preskaŭ konkeris Romon mem - sed fine, parte pro daŭra hezitema sinteno de Kartago (ĉu subteni lin finance, ĉu subteni per sendado de trupoj aŭ ĉu, anstataŭ helpi al li, prefere favori politikajn rivalojn de Hanibalo en Kartago mem...) finfine Romo venkis. Hanibalo unue fuĝis al reĝo [[Antioĥo]], fine al la eta regno [[Bitinio]], kie malinde li sinmortigis en 183. Je Roma flanko tiumilite famiĝis i.a. Fabio la Granda ([[Fabio la Hezitema]]) kaj [[Publio Kornelio Skipiono]].
 
Senatoro [[Marcus Porcius Cato Censorius maior]] dum jardekoj, ĝis sia morto en 149 a.Kr., pledis por la detruo de Kartago. Laŭdire, ĉiun el siaj paroloj en la senato li finis per la frazo ''Ceterum censeo Carthaginem esse delendam'' (''Krome mi opinias ke [[Kartago]] estas detruenda").
 
En la jaro 146 Skipiono Afrikano la Juna neniigis Kartagon (tiel nomata [[Tria Punika Milito]]).
 
En la jaro 122 a.Kr. la Roma [[tribunuso]] [[Kajo Grakĥo]] kadre de sia socia politiko faris senrezultan provon refondi Kartagon kiel ''Colonia Iunonia Carthago''. Kontraŭis tion la [[senato]] de Romo. Post la murdo de Grakĥo lia plano estis forgesita.