Klasika normo (okcitana lingvo): Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Starigo de la artikolo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:43, 10 dec. 2009
La klasika normo (nòrma classica, en la okcitana) estas lingva normo kiu fiksas la regulojn por skribi kaj elparoli la okcitanan lingvon. Tiu normo, kiu baziĝas sur la jar-mila tradicio, konkuras kun aliaj normoj malpli uzataj: (mistrala normo, bonauda normo, normo de l'Escòla dau Pò).
Konsisto
La klasika normo konsistas el du areoj:
- La skrib-normo aŭ ortografio, kiu fiksas la regulojn por skribi sonojn.
- La parol-normo, kiu fiksas la rekomendita maniero paroli la okcitanan.
Disvolviĝo
Kvankam la klasika grafismo naskiĝis iom antaŭ la jaro 1000 (kun la unuaj dokumentoj skribitaj en la okcitana), la klasika normo, disvolviĝis je tri etapoj ekde 1935:
- Aperis la jaron 1935 en la libro Gramatica occitana segon los parlars lengadocians[1] far Loís Alibèrt.
- Daŭre disvolviĝis per la laboro de la Institut d'Estudis Occitans (IEO) ekde 1945, kiu okupiĝis adapti ĝin al la ceteraj okcitanaj dialektoj.
- Aldonendas la verkoj far Pèire Bèc kaj Robèrt Lafont ekde 1950, kiuj kontribuis precizigi la aplikaĵon de la normo al ĉiuj dialektoj.
- Ekde 1996 la Conselh de la Lenga Occitana[2] (CLO) kontrolas ĝia disvolviĝo.
La klasika normo disvastiĝis ĉefe post la dua duono de la 20-a jarcento anstataŭigante la mistralan normon. Hodiaŭ la klasika normo estas normale uzata ĉe la tuta Okcitanio. Tamen, ekzistas ankoraŭ kelkaj zonoj kie konkurentaj normoj ne malaperis:
- En la provenca dialekto kaj la nica sub-dialekto estas konkurenco inter la klasika normo kaj la mistrala normo.
- En la Okcitanaj Valoj, estas konkurenco inter la klasika normo kaj la normo de l'Escòla dau Pò.
- En la aŭvernja dialekto, estas konkurenco inter la klasika normo kaj la bonauda normo.
Komparo
Comparason entre las quatre nòrmas existentas en occitan: grafèmas tipics | |||
---|---|---|---|
Klasika normo | Mistrala normo | Bonauda normo | Normo de l'Escòla dau Pò |
-a fina | -o (-a, -e) | -à | -o (-a) |
ò | o | o | o |
o, ó | ou | ou | ou |
uè, ue | ue, iue | eu (ue) | ue (ö) |
lh | i/h (lh) | lh | lh |
nh | gn | nh | nh |
s, ss c(e), c(i), ç |
s, ss c(e), c(i), ç |
s, ss | s |
z s intervokala |
z s intervokala |
z | z |
à è ò á é í ó ú |
à è ò ì ù é óu |
à è eù où é â ê î û |
à è ò ì ù où é |
Oni skribas ĉiujn finajn konsonantojn ne elparolatajn. | Oni skribas kelkajn finajn konsonantojn ne elparolatajn. | Oni skribas kelkajn finajn konsonantojn ne elparolatajn. | Oni ne skribas finajn konsonantojn ne elparolatajn. |