Decembro de 2009: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 41:
* Vespere, dum la disdonado de aŭtografoj fare de [[Italio|itala]] ĉefministro [[Silvio Berlusconi]] sur la Katedrala placo en [[Milano]], li estis atakita de 42-jara viro, kiu ĵetis al la politikisto malgrandan skulptaĵon de la [[Duomo de Milano]], rompante al li la nazon kaj du dentojn. La atakinto estis tuj kaptita kaj arestita. Li evidentiĝis esti mensmalsana milanano ''Massimo Tartaglia''.
* En sia [[daĉo]] estis mortpafitaj la urbestro de la urbo [[Tuĉkovo]] ([[Moskva provinco]], [[Rusio]]) ''Vitalij Ustimenko'' kaj lia edzino. Supozita krimulo estis kaptita.
 
== 15-a de decembro ==
* Esperantistoj tra la tuta mondo festas la [[Zamenhof-tago]]n, ĉi-jare speciale markitan per la 150-jara datreveno de [[L. L. Zamenhof]]. La serĉilo [[Google]] aperigis tiuokaze specialan emblemon en multaj lingvoj.
* La insula lando [[Nauro]] agnoskis la sendependecon de [[Abĥazio]] kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tio estis la unua interkonsento de tiu tipo, ĉar pli frue oni faris nur deklarojn pri la agnosko, sen starigi diplomatajn rilatojn. Tiun paŝon Nauro faris post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financoj [[Kieren Keke]] en [[Moskvo]]n. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj da [[usona dolaro|usonaj dolaroj]].
* Pli ol 200 rifuĝintoj el [[Ĉeĉenio]] kaj [[Kartvelio]] ostaĝigis trajnon en [[Pollando|pola]] [[Legnica]], dezirante veturi al [[Strasburgo]] por plendi pri la kondiĉoj en la rifuĝejoj de Pollando. Ili tamen estis eltrajnigitaj ĉe la limo kun [[Germanio]] rezulte de polica operacio. Rifuĝintoj sen oficiala statuso en [[EU]] ne rajtas forlasi rifuĝejojn sen permeso, des pli vojaĝi eksterlanden.
 
[[Kategorio:2009]]