Arbo de funebro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Rartat (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Arbo de funebro''' estas [[monumento]] omaĝe al la viktimoj de la terorisma akto en [[Beslan]] [[Historio de Beslan en la 1-3-a de septembro de 2004|en la 1-3-a de septembro de 2004]].
 
Ĝi estis malkovrita la [[3-a de septembro|3-an de septembro]] [[2005]] en tombejo "[[Urbo de angeloj (Beslan)|Urbo de angeloj]]" apud Beslan, ĉe la vojo al la loka [[flughaveno]]. Dum la ceremonio oni 20 minutojn voĉlegis la nomojn de ĉiuj viktimoj de la terorisma akto, post kiam de la monumento estis demetita blanka ŝtofo. Samtempe en la ĉielon flugis 331 [[kolombo]]j — laŭ nombro de la pereintoj. Entute en la tombejon venis ĉirkaŭ 12—20 mil homoj. Post malkovro de la monumento partoprenantoj de la ceremonio metis al ĝi florojn.
 
Okmetra monumento "Arbo de funebro", farita de skulpistoj [[Zaur Dzanagov]] kaj [[Alan Kornajev]], aspektas kiel [[trunko]] de [[arbo]], kiu estas formita per kvar virinaj figuroj, kiuj simbolas ĉiujn flankojn de la mondo. Kronon de la arbo formas disetenditaj brakoj de la virinoj, kiuj tenas la pereintajn infanojn en aspekto de [[anĝelo]]j.