Murgenthal: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Murgenthal datas el la jaro [[1254]] kiel ''Murgatun''. La komunumoparto Balzenwil jam estis unuan fojon menciita en la jaro [[1197]] kiel ''Balzeuiler''. La unua dokumenta mencio de Riken datas el la jaro [[1306]] kiel ''Richen''.
 
En [[mezepoko]] Murgenthal, Ricken kaj Balzenwil apartenis la la [[vokto|voktejo]] [[Arburgo]], kiu apartenis unue al la [[Grafoj de Froburgo]], kaj poste al la [[Grafoj de Kiburgo]] kaj fine al ties heredantoj la [[Habsburgoj]]. En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj la voktejo Arburgo fariĝis berna posedaĵo. Post la [[Helveta Revolucio]] la tiamaj komunumoj Murgenthal, Ricken kaj Balzenwil estis atribuitaj al la distrikto Langenthal de [[Kantono Berno]]. Post la fino de la [[Helveta Revolucio]] la komunumo estis aldonita al la [[distrikto Zofingo]] de la nove kreita [[Kantono Argovio]].