Kiss: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 20:
[[Dosiero:KISSPaulStanley0846-1000.jpg|thumb|right|250px|Paul Stanley]]
[[Dosiero:
Kvaropo '''Kiss''' estis fondita en [[Nov-Jorko]] en [[1972]]. La grupo estis influita de kelkaj iniciatoj de [[David Bowie]] (ambaŭseksaj estaĵoj), [[Lou Reed]] kaj ankaŭ de teatra rok-muzika hororo de [[Alice Cooper]]. La anoj de la grupo decidiĝis kamufli sian identecon per [[ŝminko|ŝminkaĵoj]] kaj komiksaj kostumoj. Gene akceptis aspekton de [[vampiro]], Paul de stela knabo, Ace de eksterterano kaj Peter de [[kato]]. Kiss poste eliris precipe el angla [[glam-roko]] ([[rok-muziko]] kun [[cirko|cirkaj]] elementoj) kaj antaŭ publiko ili rigoroze kaŝis siajn vizaĝojn sub [[masko]]j inspiritaj de japana teatro [[Kabuko]]. La koncertan bapton la kvaropo faris la [[30-an de januaro]] de [[1973]] en Coventry Club en novjorka [[Queens]]. Kiss klare vidigis per siaj unuaj koncertoj malŝatojn al rok-muzika presaro kaj arogantecon rilate al gepatroj. Ili akiris tiel subtenon de la plej maljunaj novjorkaj rok-muzikaj ŝatantoj. En koncertoj la grupo uzis gigantajn arojn de [[perkutinstrumento]]j kaj [[pirotekniko|piroteknikajn]] [[efekto]]jn. El la kvaropo plej multe prezentiĝis basgitaristo kaj [[kantisto]] [[Gene Simmons]] (naskiĝinta la [[25-an de aŭgusto]] [[1949]] en [[Ĥajfo]] en [[Israelo]]), kiu kraĉis [[fajro]]n, vomis artefaritan [[sango]]n aŭ li nur montris sian nekredeble longan tridekcentimetran [[lango]]n. Diablajn aŭdacaĵojn prezentis ankaŭ la kantanta [[gitaro|gitaristo]] [[Paul Stanley]] (naskiĝinta la [[20-an de januaro]] [[1952]] en [[Manhattan]] en [[Nov-Jorko]]), gitaristo [[Ace Frehley]] (naskiĝinta la [[27-an de aprilo]] [[1952]] en [[Bronkso]] en Nov Jorko) kaj tamburisto [[Peter Criss]] (naskiĝinta la [[20-an de decembro]] en [[Brooklyn]] en Nov Jorko).
|