Baltiaj Esperanto-Tagoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Ĉiujara tradicia somera aranĝo de Baltiaj esperantistoj, fakte – regiona kongreso de esperantistoj el Baltmaraj landoj okazas ekde 1959, laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio (estonte, eble, aliĝos Finnlando). La historion de tradiciaj tendaro-renkontiĝoj en Sovetunio komencis la unua tendaro, havinta la titolon Ĉebalta Studenta Esperanto-tendaro (ĈET), organizita somere 1959 ĉe la latva ĉefurbo [[Riga]], apud lago Baltezers. Ĝiaj organizantoj estis riganoj: universitata lektoro Ervins Mozerts kaj studentino Biruta Kondrate (nun Rozenfelde). La unuan tendaron partoprenis esperantistoj nur el tri sovetigitaj baltmaraj respublikoj – Litovio, Latvio, Estonio. Dum postaj jaroj al la tendaroj venis ĉiam pli multaj esperantistoj el vasta Sovetunio. La Ĉebaltaj studentaj kaj junularaj tendaroj komence alinomiĝis al Baltia Esperanto-Tendaro, post dekjaro - al Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET).
 
[[Dosiero:Kantu Esperante BET 12.jpg|right|thumb|La[[Kantu Esperante!]] - la kantaro de BET-12 (1970)]]
 
Necesis substreki, ke el BET-oj evoluis ankaŭ SEJT-oj (Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj). Estas interese, ke SEJT-oj komencis sian vivon en Litovio. En 1967 samtempe kun BET-9, kiu okazis en ĉefurbo de Litovio, [[Vilnius]], aktivula junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai /Kaltanenaj (Litovio), kiu ricevis titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de dumsoveta organizita Esperanto-movado.