Pustevny: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
+ bildoj
Linio 1:
[[Geografio]] > [[Eŭropo]] > [[Ĉeĥio]] > [[Ĉeĥio:Turismaj lokoj]] > Pustevny
----
 
 
[[Dosiero:Panoramo_de_Pustevny.jpg|thumb|750px|center|Pustevny]]
'''Pustevny''' estas montpasejo (1 018 m. s. m.), tradicia, signifa centro de somera kaj vintra turismo kaj refreŝigado kun vico da kultur- kaj naturinteresaĵoj en okcidenta parto de montaro [[Moravskoslezské Beskydy]], en norda [[Moravio]], 8 km sudoriente de urbo [[Frenštát pod Radhoštěm]], 10 km nordoriente de urbo [[Rožnov pod Radhoštěm]]. La montpasejo situas en ĉefa eŭropa disfluejo, kondukas ĉi tie limo inter [[distrikto|distriktoj]] [[Vsetín]] kaj [[Nový Jičín]].
 
Pustevny ricevis nomon laŭ ermitoj, kiuj ĉi tie en pasinteco vivis. Por turismo la loko estis malkovrita jam fine de la [[19-a jarcento]], kiam Pohorská jednota Radhošť (Montarunueco Radhošť) igis en la jaro [[1891]] konstrui la unua turistan rifuĝejon nomata '''Pustevna''' (malnova gastejo), poste en la jaro [[1894]] ŝtonan Šumná. Sekvis konstruado de la tuta arkitektona komplekso. Ĝis la jaro [[1898]] estis konstruitaj konstruaĵoj kun popolmotivoj Libušín kaj unuetaĝa '''Maměnka''' (Panjo), kiu estis fine de la 90-aj jaroj de la [[20-a jarcento]] amplekse renovigita. Ili estas plenigitaj per ligna [[Vsetín|valaĥia]] sonorilejeto. Same Pustevna (teretaĝa ligna konstruaĵo kun valaĥiaj motivoj en frontono) estis en la jaro reguligita laŭ proponoj de D. Jurkovič. La plej juna estas hotelo '''Tanečnice''' (Dancistino). Komence de la [[20-a jarcento]] oni kuracis ĉi tie ftizon per sana aero kaj per ŝaffromaĝo. Fine de la [[dua mondmilito]] malhelpis la 2-a slovaka partizana brigado de M. R. Štefánik ruinigon de la konstruaĵoj en Pustevny de retiriĝantaj germanaj soldatoj.
 
[[Dosiero:Pustevny1.jpg|thumb|right|250px|Pustevny]]
Proksimume 400 m okcidente de Pustevny troviĝas roksupreniroj (markataj kiel Gradoj aŭ Subgradoj) kun altaneto nomata Cyrilka, de kie estas bela panoramo. Proksimume 250 m oriente de la altaneto estas enirejo en ampleksajn pseŭdokarstajn kavernojn Cyrilka. Speleologoj indikas longecon preskaŭ 370 m, kun kavoj preskaŭ 6 x 3 m, kun etaj stalaktitoj, precipe interesa estas parto nomata Labyrint (Labirinto), kiu estas bedaŭrinde nealirebla por publiko.