La unua dokumenta mencio de Lützelflüh datasdatiĝas el la jaro [[1225]] kiel ''Lucelfluo''. En [[mezepoko]] la loko troviĝis sub la regado de la [[Barono|Baronoj de Lützelflüh]], ilin sekvis en la jaro [[1230]] la baronoj de Brandis, kies sidejo fariĝis la [[Kastelo Brandis]]. La kastelo estis vendita en la jaro [[1455]] al la ''Sinjoroj de Scharnachtal'', kaj post pluraj posedantŝanĝoj ĝi fariĝis en la jaro [[1607]] posedaĵo de la urbo [[Berno]]. Brandis fariĝis [[vokto|berna voktejo]]. La 14-an de aprilo [[1798]] la kastelo bruliĝis dum la eksplodo de la [[Helveta Revolucio]], kiu ankaŭ estis la fino de la malnovaj voktejoj. Lützelflüh fariĝis parto de la [[distrikto Trachselwald]].