Kieva Regno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Kijevska Rusija
funkciigas ligon al Jaroslavo la 1-a
Linio 14:
Ĉar la komerco de la regno celis aparte la urbon [[Konstantinopolo]], post kelkaj vanaj provoj de la Kieva Regno pri konkero sekve pace pliintensiĝis la kontaktoj kun la [[Bizanca Imperio]]. Sekvo de tio estis misiado de bizancaj kristanaj misiistoj en la slava regno kaj fine dum la jaro [[988]] la oficiala aliĝo de la Kieva Regno al la [[ortodoksa kristanismo]]. Tiamaniere fine de la unua jarmilo post Kristo ekestis kultura miksiĝo de skandinavianoj kaj slavoj kun bizanca kulturo kaj religio - rezulto de tio estis la [[rusoj|rusa popolo]].
 
La regantoj de la Kieva Regno estis alte aprezataj en la tuta mezeopka [[Eŭropo]] kaj per geedziĝoj forĝis aliancojn. Familiaj ligoj plektiĝis inter alie al la regantaj [[dinastio]]j de [[Norvegio]], [[Svedio]], [[Francio]], [[Britio]], [[Pollando]], [[Hungario]], la [[Bizanca Imperio]] kaj la [[Sankta Romia Imperio]] (kiu ampleksis inter alie la hodiaŭajn staxtojn [[Germanio]] kaj [[Italio]]). Apartan [[bonfarto]]n la regno spertis sub la granddukoj [[Vladimiro la 1-a]] (la "sanktulo", de [[978]] ĝis [[1015]]) kaj [[Jaroslavo la Saĝa|Jaroslavo la 1-a]] (la "saĝa", de[[1019]] ĝis [[1054]]). Jaroslavo en la tuta regno laŭ bizancaj modeloj konstruigis preĝejojn, monaĥejojn, lernejojn kaj fortigaĵojn, reformigis la leĝaron kaj unuafoje skribe fiksigis ĝin (''Ruskaja Pravda''), kaj fondis en Kievo la unuan rusan [[biblioteko]]n.
 
La problemo de la regno estis la geografie randa pozicio lime al la [[stepo]]j de [[Azio]], de kie konstante novaj popoloj de rajdantaj militistoj sturmis en la regnon. La dua granda problemo estis la bataloj pri posteulo post ĉiu morto de reganto, kiu regule flamigis internajn militojn.