Ota Ginz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:ginz.jpg|right|180px|Ota Ginz]]
'''Ota [Otto] GINZ''' [ginz] (naskiĝis la [[19-a de julio|19-an de julio]] [[1896]] en [[Zdánice]]; mortis la [[29-a de februaro|29-an de februaro]] [[1976]]) en [[Israelo]]) estis ĉeĥoslovaka judo, oficisto en grandkomerco en [[Prago]]. En [[1958]] li elmigris en Israelon. Li kun sia edzino [[Marie Ginzová]] estis gepatroj de [[Petr Ginz]], knabo pereinta en koncentrejo, kies desegnaĵo de la [[Tero]] vidata de sur la [[Luno]] fariĝis simbolo de [[holokaŭsto]].
 
Depost 1918 li partoprenis tre aktive kaj diversmaniere la Esperanto-movadon. Precipe li sukcesis organizante gazetaran servon de [[ĈAE]]. Li multe laboris pri la enpenetro de Esperanto en radio-sferon. Li estis eminenta eksperto pri lingvaj demandoj. Li kunredaktis la [[Ĉeĥoslovaka antologio|Ĉeĥoslovakan Antologion]] ([[Budapest]] [[1935]]) kune kun [[Stanislav Kamaryt]]. En [[1971]] li donacis al [[Biblioteko Hector Hodler]] de [[UEA]] sian bibliotekon, kolektatan ekde la infanaĝo, kun multaj raraj verkoj (''Unua Libro de Esperanto'', 1887, ''Dua Libro'', 1988, ''Princino Mary'' de Lermontov, ''Boris Godunov'' kaj ''Neĝa blovado'' de Puŝkin k.a.). Li estis honora membro de Esperanto-klubo en Prago.